Katastrofaj Sekvoj

(GMT+08:00) 2016-01-28 15:45:27     Redaktoro:Pluveta


La dinastio Ming disfalis. Li Zicheng triumfis. La nova dinastio estis baldaŭ establota de la ribeluloj, kiuj finfine fariĝis leĝaj regantoj en la analoj de la historio.

Kelkajn horojn post kiam la imperiestro Chongzhen sin mortigis, Li Zicheng eniris Pekinon. Tricent funkciuloj de la dinastio Ming kolektiĝis ĉe la urba pordego por lin bonvenigi. Komence la loĝantoj de Pekino estis maltrankvilaj, sed kiam ili vidis, ke liaj trupoj estis bone disciplinitaj, kaj rabistoj ekzekutitaj surloke, mildiĝis ilia anksio.

Dudek sep altrangaj funkciuloj de la dinastio Ming sin mortigis. Ĉirkaŭ ducent palacaj servistinoj dronigis sin en la ringfosaĵo aŭ putoj en la Malpermesita Urbo. Dekses-jara bela knabino nomata Fei ĵetis sin en puton, sed ŝi estis savita de ribelaj soldatoj. Poste seksperfortota ŝi pretendis, ke ŝi estas filino de la imperiestro.

La ribeluloj kondukis ŝin al Li Zicheng. Li ordonis la eŭnukojn identigi ŝin. Kiam tio estis malkovrita, ke ŝi ne estis reala princino, Li donis ŝin al unu el siaj generaloj kiel edzinon. En la nokto de geedziĝo, la knabino ebriigis la generalon, pikmortigis lin, kaj poste tranĉis sian propran gorĝon. Kiam Li Zicheng aŭdis tion, li ordonis honoran enterigon por ŝi.

La eŭnukoj, kiuj devis protekti la kronprincon, transdonis lin al Li Zicheng.

Ne sciante, ke imperiestro Chongzhen mortis, Li Zicheng diris al la knabo, "Ne maltrankviliĝu. Se via patro ankoraŭ vivas, mi traktas lin kun respekto."

"Kial vi ne mortigas min?"

"Vi estas senkulpa. Kial mi mortigu vin? "

"Se jes, bonvolu promesi al mi ne agiti la tombojn de miaj prauloj nek damaĝi la loĝantojn de la ĉefurbo."

Kiam la korpo de imperiestro Chongzhen estis trovita tri tagojn poste, Li ordonis imperiestran enterigon.

"Kial via patro perdis sian imperion?" Li demandis la kronprincon.

"Ĉar li nomumis perfidajn ministrojn."

Li konsentis. "La plimulto de la ministroj en la kortego de via patro ne estis lojala al li."

Teruro

Unuflanke, Li Zicheng bezonis kunlaboron de la burokratoj de Ming por administri la registaron. Aliflanke, li malestimis ilin, opiniante, ke ilia korupteco, mallojaleco kaj egoismo faligis la dinastion Ming.

Li ordonis ĉiujn antaŭajn funkciulojn sin registri al la nova reĝimo. La 29an de aprilo, 1 200 el ili kolektiĝis en korto ekster la palaco por atendi sian nomumon de la nova reganto. Ili atendis de sunleviĝo ĝis sunsubiro sen nutraĵo por manĝi aŭ akvo por trinki, dum la soldatoj de Li Zicheng puŝis, piedbatis kaj blasfemis ilin.

Rigardante la homamason, Li Zicheng rimarkigis, "Kiel povus ne esti ruinigita la imperio sub estrado de tia grupo da senskrupulaj funkciuloj?"

Li kredis, ke tiuj, kiuj ne mortis lojale por sia dinastio, ne povas esti konfiditaj al servo en la nova reĝimo. Tamen, novaj postenoj estis donitaj al preskaŭ cent el ili. La ceteraj estis irigitaj sub glavpinto al la armea tendaro de liaj generaloj kaj severe puniĝis.

Li Zicheng surprize trovis 170 000 uncojn da oro kaj 130 000 uncojn da arĝento, lasitajn de la eksa reĝimo. La kvanto estis sufiĉa por vivtenado dum du jaroj. Chongzhen verŝajne ne sciis pri ilia ekzisto.

Sed la ribeluloj ne kontentiĝis kaj proponis la planon postuli monon de eksaj funkciuloj de la dinastio Ming. Koruptaj funkciuloj estis torturitaj ĝis ili eldonis siajn posedaĵojn. Tiuj, kiuj rifuzis labori por la nova reĝimo, estis senigitaj je proprieto. Ĉiuj aliaj estis postulitaj fari libervolajn kontribuojn.

Ĉi tiu formo de rabado tuj estis neregebla. La trupoj de Li Zicheng furiozis. Ili prirabis vendejojn, seksperfortis virinojn, batis piedirantojn kaj priserĉis civilajn domojn por mono kaj juveloj. La armeaj tendaroj fariĝis torturejoj. La plej indignigaj brutalaĵoj okazis en la tendaro de lia intima kolego generalo Liu Zongmin, kiu torturis negocistojn por elaĉeta mono. La urbo estis terurita.

Li Zicheng provis haltigi la mistraktadon. En kunveno kun siaj generaloj, li demandis ilin, "Kial vi ne povas helpi min esti bona reganto?"

Liaj generaloj refutis, "Vi havas la aŭtoritaton regi la imperion, sed ni havas la povon por rabado. Ne necesas diri plu pri tio."

Amikino de Generalo

Inter tiuj kaptitaj de la ribela generalo Liu Zongmin estis 22-jara knabino, nomata Chen Yuanyuan. Ŝi estis la fianĉino de generalo Wu Sangui, kiu komandis la nordan defendon ĉe Shanhaiguan.

Chen Yuanyuan estis terure bela kantistino. Du jarojn pli frue ŝi estis kondukita al Pekino kaj prezentita al imperiestro Chongzhen. Sed la imperiestro estis tro okupita, ke li ne havis ian ajn intereson pri ŝi.

Generalo Wu Sangui renkontis Chen Yuanyuan kiam li venis al Pekino por diskuti pri militaj aferoj kun la imperiestro. Li enamiĝis al ŝi en la momento, kiam li ekvidis ŝin. Ankaŭ Chen Yuanyuan estis altirita de li, eksciinte, ke li estas elstara soldato.

En la komenco de 1644 Wu Sangui estis invitita al vespermanĝo en la loĝejo de lordo Tian Hongyu, la bopatro de la imperiestro, kiu deziris, ke la generalo protekti lian familion pro malboniĝo de la defendo en Pekino. Tian petis al Chen Yuanyuan, kiu restis en lia hejmo, regali lian gaston. Wu Sangui estis allogita de ŝia ĉarmo. Li estis tiel ĝojekscita, ke li daŭre ridis kaj babilis kun ŝi kvazaŭ ne ekzistis aliaj ĉe la bankedo.

Kiam lordo Tian levis la gravan demandon pri la protekto de sia familio, Wu Sangui demandis, "Ĉu vi estas sekura kun tia belulino en la hejmo?"

Tian komprenis la aludon.

"Se mi havos Yuanyuan, mi faros mian plejeblon por protekti vian familion." Wu Sangui promesis al la lordo.

Konstatinte, ke li ne estas en la pozicio de marĉandado, lordo Tian lasis la generalon forkonduki la knabinon. Wu Sangui volis edzinigi la belulinon tuj, sed lia patro pensis ke tio estas malkonvena en tiu kriza momento. Do Chen Yuanyuan restis en Pekino kun la patro de Wu.

Kiam la ribeluloj eniris la urbon, lia patro kaŝis la venontan bofilinon Yuanyuan. Sed generalo Liu Zongmin, sekrete informita de eŭnuko pri la ekzisto de tiu belulino, arestis la maljunulon kaj devigis lin cedi la knabinon, ne konsciante, ke lia ago kondukos al katastrofa sekvo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin