Fokusoj de la Semajno (Jan. 29)

(GMT+08:00) 2016-01-29 17:35:55     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Usono marde anoncis novajn amendojn de sankcioj kontraŭ Kubo, malstreĉante limigojn al financado de eksporto kaj faciligo de aprobita vojaĝo.

La Financa kaj Komerca Departementoj de Usono diris en deklaro, ke la amendoj, kiuj validiĝos merkrede, forigos ekzistantajn restriktojn sur termoj de pago kaj financado por aprobitaj eksportoj kaj reeksportoj de detaloj krom agrikulturaj produktoj aŭ varoj al Kubo.

La deklaro diris, ke la amendoj, kiuj estis faritaj je ĉirkaŭ ses monatoj, de post kiam Vaŝingtono kaj Havano restarigis diplomatiajn rilatojn, estas plifaciligi vojaĝon al Kubo por aprobitaj celoj per permeso al la blokita spaco, kodo-divido, kaj lu-aranĝoj kun kubaj flugkompanioj. La ŝanĝoj ankaŭ aprobos aldonajn transakciojn rilatajn al profesiaj kunvenoj, preteco kaj respondaj projektoj kontraŭ katastrofoj, kaj informo kaj informaj materialoj.

Ĉinio kaj Irano, du antikvaj civilizacioj, sabate konsentis altigi siajn rilatojn ĝis ampleksa strategia partnereco por akceli kunlaboron sur ĉiuj kampoj kaj antaŭenigi la miljaran amikecon. La konsento estis atingita dum la vizito de prezidanto Xi Jinping al Irano, la unua vizito de ĉina ŝtatestro en 14 jaroj.

Xi diris dum intertraktado kun sia irana paralelulo Hassan Rouhani, ke Ĉinio kaj Irano ne havas fundamentajn konfliktojn, kaj inter ili estas nur konsekvenca reciproka subteno kaj reciproka profito. En la historio, ne estis militoj aŭ disputoj inter la du landoj, kaj la du landoj havis amikajn interŝanĝojn kaj sinceran kunlaboron, kiuj datiĝas de 2 000 jaroj danke al la Silka Vojo.

Xi diris al Rouhani, "La ĉina-irana amikeco originis el amikaj interŝanĝoj en historio, el reciproka helpo en malfacilaj tempoj, el sindona subteno unu al la alia pri gravaj aferoj, kaj el niaj konceptoj de reciprokprofita kunlaboro. Ĝi eltenis la provon de la ŝanĝiĝo de internacia situacio."

Rouhani diris, ke Xi estas la unua fremdland ŝtatestro, kiu vizitas Iranon post solviĝo de ĝia nuklea demando, kio montras la nivelon de pozitivaj kaj amikaj rilatoj inter la du landoj. Li diris, ke la vizito estos mejloŝtono en la historio de irana-ĉinaj rilatoj. Li aldonis, ke Irano alte taksas la gravan rolon de Ĉinio en internaciaj aferoj, konservas en la memoro la longtempan subtenon kaj helpon de Ĉinio al Irano kaj dankas Ĉinion por ĝiaj kontribuoj al politika solvado de la nuklea demando.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke Ĉinio konsentas, ke la Sekureca Konsilio de UN prenu pluajn agojn kaj adoptu novan rezolucion pri la Korea Demokratia Popola Respubliko post ĝia nuklea provo en la komeco de tiu ĉi monato.

Wang faris la rimarkon en gazetara konferenco post renkontiĝo kun usona ŝtatsekretario John Kerry, kiu faris dutagan viziton al Ĉinio. Wang diris, ke la nova rezolucio celas prefere revenigi la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo al la tablo de intertraktado ol eksciti streĉitecon aŭ kaŭzi kaoson sur la duoninsulo. Li aldonis, ke Ĉinio volas subteni ĉiuflankan kaj profundan konsiliĝon kun ĉiuj partioj, inkluzive de Usono, en respondeca maniero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin