40 Vidindaj Lokoj en Ĉinio——La Okcidenta Lago en Hangzhou

(GMT+08:00) 2016-02-01 10:08:14     Redaktoro:Li Lu

"En la ĉielo estas la paradizo, sur la tero estas Suzhou kaj Hangzhou". Tion diris la antikvuloj, priskribante la belecon de tiuj ĉi famkonataj urboj en orienta Ĉinio. Hangzhou, kultura centro kun historio de du mil jaroj, estas nun la ĉefurbo de Zhejiang-provinco.

La renomo de Hangzhou venas ĉefe de la pitoreska Okcidenta Lago(Xihu) ĉe la okcidenta urborando. La Okcidenta Lago havas areon de ses kvadrataj kilometroj kaj estas ĉirkaŭita triflanke de ondantaj montetoj kun densaj arbaroj. Meze de la lago estas tri insuletoj---Eta Yingzhou, Lagmeze Pavilono kaj Ruangong-Insuleto. La Soleca Monteto(Gushan) staras senakompane sur la norda lagbordo. Oni povas ĝin atingi de la urbo laŭvoje de Bai-Digovojp, dum Su-Digovoj duonigas la lagon de nordo al sudo. La blua, ofte ondanta akvo estas punktita per elegantaj ŝtonpontoj kaj ĉarmaj pavilonoj. Ĉio ĉi, kune kun la ĉirkaŭaj verdaj montetoj, kie kaŝe lokiĝas pagodoj kaj temploj, faras la Okcidentan Lagon unu el la plej interesaj vidindeĵoj en Ĉinio.

Dek interesaj punktoj ĉirkaŭas la lagon aŭ estas parto de ĝi. La insuleto Eta Yingzhou estis konstruita en 1607 per dragaĵoj el la lago. La ĉarmo de la insuleto aperas nur interne de la pordo. Estas "interna lago" ĉirkaŭita de salikoj kaj floroj kaj kun pli malfranda insuleto en la centro. Eta Yingzhou, efektive estas "lago interne de lago" kaj "insuleto interne de insuleto". La pli malgranda insuleto interligiĝas kun la bordo per zigzaga ponto kun 30 kurbiĝoj. Punktita per terasoj kaj pavilonoj, la insuleto estas vidindaĵo de malgrandan tipo.

"La Luno Speguliĝanta en Tri Lagetoj" estas vidindejo trans la zigzaga ponto, ankoraŭ parto de Eta Yingzhou. Tri 16-a-jarcentaj ŝtonpagodoj leviĝas el la serena akvo. Lunlumo brilante tra truoj en la pagodoj speguliĝas sur la akvo kvazaŭ tri lunoj, donante la nomon al la loko.

La Lagmeza Pavilono, kiel la nomo indikas, estas konstruaĵo laŭ tradicia stilo, leviĝanta el la akvo kvazaŭ miraĝo en la matena nebuleto.

La Soleca Monteto estas la centro de la plejparto de la vidindejoj de la Okcidenta Lago. Oni povas aliri al la monteto de la urbo laŭ Bai-Digovojo, longa digo flankita de persikarboj kaj plorsalikoj je regulaj interspacoj. La digo ricevis sian nomon de Bai Juyi, unu el la plej gravaj poetoj de Tang-dinastio, kiu en 822 estis degradita de sia ofico en la kortego al guberniestro de Hangzhou, pro skribo de satiraj poemoj pri la kortego. Dum sia tri-jara restado en Hangzhou, li ordonis dragadon de la Okcidenta Lago por doni akvon al la ĉirkaŭaj plugeblaj kampoj. La lokaj popolanoj esprimis sian dankemon per nomado de la digo laŭ lia nomo.

La "Aŭtuna Luno sur Serena Lago" estas vidindejo sudoriente de la Soleca Monteto. La parko ĉe la montpiedo estis konstruita antaŭ 280 jaroj. Ĝi estas pitoreska pro siaj pripentritaj pavilonoj. Zigzaga ponto kondukas al ŝtonplataĵo preskaŭ samnivela kiel la akvo. Starante tie, oni havas la impreson, kvazaŭ oni starus sur akvo. Estas tute sorĉeprecipe kun luno brilanta sur la tremetanta surfaco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin