40 Vidindaj Lokoj en Ĉinio——Kunming: la urbo de konstanta printempo

(GMT+08:00) 2016-02-01 10:22:56     Redaktoro:Li Lu

Veturinte aviadile de Pekino malpli ol tri horojn, oni atingas Kunming, ĉefurbon de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio.

Kunming situas 1894 metrojn super la marnivelo, sur la Altebenaĵo Yunan-Guizhou. Ĉirkaŭ de verdaj montoj, la urbo havas temperaturon de proksimume 28℃ la tutan jaron kaj tial estas konata kiel la urbo de konstanta printempo.

Kunming estas unike multnacieca. Kiam oni promenas laŭ strato iam ajn, oni renkontas homojn vestitajn en kostumoj de diversaj nacimalplimultoj, kio faras la urbon ankoraŭ pli pitoreska.

Kunming konstruiĝis antaŭ pli ol du mil jaroj kaj havas sennombrajn lokojn de historia intereso.

La Parko de Grandioza Vido en la okcidenta antaŭurbo superrigardas la lagon Dianchi. La Turo de Grandioza Vido, konstruita en 1696, donis al la parko sian nomon. De la turo oni povas ĝui bonegan rigardon al la lago. La fantazio ankaŭ ĉi tie ludis sian rolon. La ondumantajn Okcidentajn Montojn kontraŭ la lago oni komparis kun dormanta belulino kaj la glata lago estus ŝia spegulo. La vidaĵo de la Turo de Grandioza Vido inspiris ne malmultajn versojn el plumoj de ĉinaj poetoj. Tiujn ĉi poemojn oni trovas gravuritaj en kaj ĉirkaŭ la halo. La plej interesa kaj okulfrapa estas versduo verkita de Sun Ran. Mizerotrafita intelektulo en Kunming dum la regperiodo de Qianlong de Qing-dinastio. Ĉe la enirejo al la halo estas lia 180-vorta versduo, kiu priskribas la belecon de Kunming sur unu flanko de la pordego kaj skizas la historion de la provinco Yunnan sur la alia. Tia versduo estas rara en Ĉinio pro siaj longeco kaj majesto.

La lago Dianchi, kun areo de 330 kvadrataj kilometroj, estas la sesa plej granda sensalakva lago en Ĉinio. Poetoj komparis ĝin kun perlo.

La sep-kilometra vojo al la Okcidentaj Montoj pasis preter antikvaj temploj kaj profundaĝaj arboj, ĉiuj el kiuj estas protektataj. Ĉie ŝvebas la aromo de floroj kaj aŭdiĝas pepado de birdoj. Subite la veturilon haltigas ŝtonego sur la vojo, kaj la restantan grimpadon oni devas fari piede. Se oni kalkulas la ŝtupon, oni trovas, ke estas 1 333 ŝtupoj de la ŝtonego al la montpinto. Grupo da antikvaj konstruaĵoj eble emigos la grimpantojn al paŭzo. Ili estis somerumejoj de loka reganto en Yunan-dinastio. La konstruado komenciĝis en la 14-a jarcento kaj en postaj jaroj pliaj konstruaĵoj estis aldonitaj. Starante ĉe la montoj, ili estas majeste projektitaj kaj la arkitekturo estas belega.

Por atingi la supron oni devas grimpi laŭ zigzagaj vojetoj kaj tuneloj kun malaltaj tegmentoj. Ĉe la pinto ŝtonarkaĵo nomata la Drako-pordego, kaj pluraj ŝtonĉambroj nomataj la Pavilono Kondukanta al la Ĉielo aŭ la Pavilono Kuixing. Kuixing estas legenda figuro, muzeo de literaturo. Ĉiu vojeto, tunelo, ĉambro, balustrado kaj teraso estis ĉizita el apikaj rokkrutaĵegoj. La ĉambroj enhavas nombron de ŝtonskulptaĵoj, inkluzive de brila bildo de Kuixing kun servistoj kaj ĉevaloj. Ŝvebantaj nuboj, ĉarmaj gruoj kaj persikoj estas gravuritaj sur la plafonoj, nekredeble vivoveraj kaj belaj. Ĉi tiu mirinda ŝtonverko estis entrepreno de la Taoisma pastro Wu Laiqing kune kun iuj lokaj ŝtonmasonistoj en Qing-dinastio. La laboro daŭris 72 jarojn, de 1781 ĝis 1853. La skulptistoj, kun ŝnuroj ĉirkaŭ la talio kiel apogilo, devis forĉizi ŝtonojn de la krutaĵoj; la penego estis tiel kolosa, ke korbo da ŝtonoj forĉizitaj kostis korbon da moneroj. La mirindaĵo kiun oni vidas de la balustrado ĉe la apika krutaĵo al la lago malsupre forte impresas.

La templo Qiongzhu de la 13-a jarcento, la plej renoma antikva budhisma templo en la provinco Yunnan, situas tuj nordokcidente. Kiam oni eniras la templon, la atenton tuj altiras du 500-jaraj pavo-cipresoj ankoraŭ prospere kreskantaj. Unu el la haloj havas tre interesan grupon da 500 disĉiploj de la Budho faritaj antaŭ pli ol 90 jaroj de la famkonata Sichuana skulptisto Li Guangxiu kaj liaj metilernantoj. Ili dediĉis sep jarojn al la laboro. La figuroj ilustras la karakteron kaj humoron de homoj el diversaj socitavoloj, inkluzivi de militistoj, ŝtatoficistoj, kleruloj, kolportistoj kaj laboristoj. La statuoj estas simplaj sed forme variaj, prezentantaj etoson de ĉiutaga vivo. Iuj ridas bonkore, aliaj montras sin ĝojaj, triaj estas kun esprimoj de atenta aŭskultado, meditado, babilado kaj ridado, flustrado…ktp.

En ĉi tiu templo Qiongzhu troviĝas ankaŭ tabulo el Yuan-dinastio surskribita per konversacia mongola lingvo. Lingvistoj trovas ĝin altvalora relikvo por studado de la mongola parollingvo de la 13-a kaj 14-a jarcentoj.

Ora Halo en la nordorienta antaŭurbo de Kunming, konstruita en 1671, distingiĝas per sia aparta strukturo: ĉiuj ĝiaj traboj, kolonoj, arkaĵoj, tegmenttegoloj, fenestroframoj kaj tabuloj, kune kun la skulptitaj figuroj de homoj, bestoj kaj birdoj estas mulditaj el bronzo pezanta entute 200 tunojn.

Aliaj atingoj de la mulda arto el tiuj fruaj tagoj estas montrataj de pavilono, home granda vazo kaj incensujo entute el stano en la templo Huating.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin