Tambura turo, Granda Kanto kaj Flora Ponto ----Tri feliĉaĵoj de Dong-nacieco

(GMT+08:00) 2016-02-01 17:12:58     Redaktoro:Li Lu

Dong-nacieco estas unu el la 55 naciminoritatoj de la ĉina nacio, kaj jam havas pli ol 2 500-jaran historion. Dongoj plej multe loĝas en la ĉinaj provincoj Guizhou, Hunan, kaj Guangxi-a Zhang-nacieca Aŭtonoma Regiono, ĉefe okupiĝantaj pri agrokulturo kaj forsto. La loĝlokoj de dongoj estas pejzaĝe belaj kaj folklore gustoplenaj. La dong-nacieco estas tiu kun plej vigla iniciateco. Estas popola diro: "Troviĝas tri trezoroj en la dong-kulturo: Tambura Turo, Granda Kanto kaj Flora Ponto". Tambura turo kaj flora ponto estas simbolecaj konstruaĵoj de ĉiuj dong-vilaĝoj, kaj la Granda Kanto estas popolana muziko nevidebla, netuŝebla sed orele aŭdebla kaj anime perceptebla.

Kiam ni nin trovas en dong-vilaĝoj, ni scias, ke la "tri trezoroj" vere indas esti priskribataj.

Vizitante dong-vilaĝojn, turistoj forte impresiĝis pri tieaj tamburaj turoj. La Tambura turo fakte estas konstruaĵo simila al ligna turo. Estas simbolo de dong-vilaĝoj. Loka kultura oficisto sinjoro Zhao Guangting konigis:

"Tambura turo estas signokonstruaĵo de dong-vilaĝoj. Oni devis unue konstrui tamburan domon antaŭ ol starigi vilaĝon, ĉar tambura turo estis ejo antaŭ ĉio por kulti praulojn, sekve ĝi funkciis kiel kunvenejo, amuzejo, festejo kaj aliaj, estas publika domo. Nun ĝia ĉefa funkcio restas nur amuzigo."

La tambura turo situanta en vasta spaco restas centro de ĉiu vilaĝo aŭ loĝkvartalo. Tambura turo sorbis la kvintesencon de antikva konstruo de la hana nacieco, kaj rompis la rutinon de turo: malsupre kvartala kaj pluretaĝa kaj multangule kun kanaletoj sub la tegmento. Dongoj kredas ke nombroj neparaj estas feliĉaj, tial la tambura turo estas nepare etaĝa. En ĉiuj vilaĝoj troviĝas almenaŭ unu tambura turo, okulfrape staranta kvazaŭ panorame montrante la historian kaj tradician memorojn, religian kredon, kulturon, arton, leĝon, kutimojn, festojn kaj interfluojn de la nacieco kaj ankaŭ vokante la futuron kun ankoraŭ pli bonhava vivo.

Oni poeme priskribas tamburan turon:

"La tambura turo estas tenerejo;

sen ĝi dongoj serĉis nenian ĝojon.

El la tambura turo,

gaje elflugas Grandaj Kantoj ."

Kutime oni amasiĝas antaŭ tambura turo por bonvenigi gastojn per kantoj. La Granda Kanto de la dong-nacieco estas unu el la ĉinaj popolaj muzikartoj kun plej apartaj karakteroj, kaj ankaŭ brila perlo en monda muzika rondo. Ĝi estas polifonio, la harmona plurvoĉa ĥoro malofta sed tre alta je valoroj akademia kaj apreca, ĉar ĝi estas ne nur muzika arto sed ankaŭ ĉefparto por koni la socian strukturon, geedziĝecon, kulturan heredadon kaj spiritan vivon de la nacieco. Estas danco titolita "Lusheng Caitang". Lusheng estas muzikilo aparte ŝatata de dongoj. "Caitang"signifas dancadon en vasta spaco antaŭ tambura turo.

Fraŭlino kun familia nomo Zhao konigis:

"Dongoj kombinas sian vivon en grandajn kantojn. 'Lusheng Caitang' estas sceno, ke dongoj festas rikolton, esperas favoran veteron kaj deziras prosperon de la nacio."

La Granda Kanto estas modalo kun basamaso kaj sopransolo, ĝenerale kantata almenaŭ de tri personoj. Plurvoĉeco, seneco de akompano kaj manko de direktanto estas ĝiaj karakterizaĵoj. En 1986 en Parizo la Granda Kanto unuafoje aperis sur la internacia sceno kaj skuis la mondan muzikan rondon. Ĝi pruvis la ekzistadon de harmona arto en Ĉinio de antikvece.

Dong-nacieco estas tiu sen skriba lingvo. Ĝia nacieca historio, socia scio, produktado, etika normo, kutimoj kaj folkloroj, la sperto de la vivo, ĉio ĉi estis heredita per kantoj. Dongoj vigle lernis kanti kiel lerni kulturon, ju pli multajn kantojn oni lernis, des pli multe edukitaj ili estas. Pro tio la granda kanto herediĝas de generacio al generacio.

Tamen sinjoro Zhao konigis, ke kun la socia evoluo, ankaŭ la Granda Kanto vizaĝas al danĝero de pereo. Kiel administranto de kultura fako, li diris;

"Nun ni faras protektadon. Pro tio, ke la socio antaŭeniras, ekstera kulturo influas la lokan tradician folkloron. Tial oni kompilis lernolibrojn pri grandaj kantoj kaj disvolvas diversajn aktivadojn por savi kaj ordigi la elstarajn heredaĵojn."

Dong-vilaĝoj ĝenerale troviĝas ambaŭborde de riveroj, dongoj dise loĝas apud riveroj, tial aperis diversaj pontoj; ŝtonarka ponto, ŝtonplata ponto, bambua ponto kaj similaj. Plej okulfrapa kaj distingiĝa estas flora ponto. Sur la ponto oni konstruas koridoron kaj pavilonon por faciligi iradon kaj preventi venton kaj pluvon, do flora ponto ankaŭ portas titolon : ventpluva ponto.

"Ankaŭ flora ponto estas simbolo de etika kulturo de dongoj. Kaj estas konstrua atingo de la nacieco. Flora ponto funkcias kiel ripoziejo, amuzejo, la kanta kulturo ankaŭ enkorpiĝas sur la ponto"

En la konstruado la flora ponto nenecesas najloj, kaj oni firmigas la ponton tute per mortezoj kaj tenonoj. Tial oni opinias, ke la flora ponto plene enkorpigas la saĝecon de dongoj. Kaj la bele pentrata kaj skulptata pavilono pri rakontoj de homfiguroj, monto kaj akvo, floroj kaj birdoj, animaloj kaj aliaj estas arta trezoro inter la ĉinaj lignaj konstruaĵoj.

En iu dong-vilaĝo, ni promenis en la koridoro de flora ponto, ĝuis la pentraĵojn ene de la pontpavilono kaj aŭdis la konigon de nia ĉiĉerono.

"Tiuj bildoj estis pentritaj de vilaĝanoj mem. Ili per la pentriloj priskribis sian ĉiutagan vivon, la produktadon, la laboradon kaj la amon. Estas la kutimoj kaj folkloroj."

Ni vidis sur la bildoj scenon de taŭrobatalado; okazon de tranokta antifono de gejunuloj por gefianciĝi kaj aliajn rakontojn pri lokaj kutimoj. Mi konfesis, ke la pentraĵoj jam atingis certan nivelon.

La vizito al dong-vilaĝo sentigis min, ke la dong-nacieco estas tiu kiu intimiĝas al monto kaj akvo. Dongoj estas protektataj de sia adorata Diino "Sa" akorde kunvivanta kun la naturo. Ili naskiĝas kaj kreskas apogite de grandaj lignaj turoj kaj vivas en maro de kantoj. De antikvece ili trairis venton kaj pluvon, kantis apartan baladon, elkore salutas al la mondo per sia belaj kaj harmonia kulturo, longa historio kaj kortuŝa legendo.

Tambura turo, granda kanto kaj flora ponto kune konsistigas kulturon de dong-nacieco, kaj estas jam atentataj de koncernaj fakoj. Ĉinio jam enlistigis grandan kanton en la katologion pri la nematerialaj heredaĵoj, kaj la tambura turo kaj flora ponto fariĝu la mondaj kulturaj heredaĵoj, oni atendas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin