Abundas specoj de plado Huoguo

(GMT+08:00) 2016-02-02 11:31:16     Redaktoro:Selena

El: Liu Zhuoqun/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Chengdu-anoj ĝenerale elektas malsamajn specojn de la plado Huoguo laŭ malsamaj sezonoj.

En la urbo Chengdu estas tre multaj specoj de la plado Huoguo, ĉiuj estas tre bongustaj. oni prenas malsamajn specojn de Huoguo laŭ kvar sezonoj. Ekzemple, en somero oni emas preni pikan specon de Huoguo, por sin ŝvitigi, tio efikas por malgrasigi kaj ankaŭ komfortigi la korpon; vintre oni prenas la specon de Huoguo el blanka supo, ĝi estas kaj varmiga kaj juniga."

Tre multas ankaŭ la supaj specoj de la plado Huoguo en la urbo Chengdu, kaj multas ankaŭ kuireblaj materialoj por Huoguo, ties specoj atingis centojn. Iuj el tiuj materialoj estas molaj kaj fragilaj, ekzemple fiŝaĵo, viand-tranĉaĵo, anasaĵo kaj ŝafaĵo, kiuj manĝeblas tuj post brogiĝo. Aliaj materialoj, kiaj bov-stomako, kokaĵo, fungo kaj brasiko, bezonas iom pli longan kuiradon por manĝo.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin