Fokusoj de la Semajno (Feb. 05)

(GMT+08:00) 2016-02-05 11:32:36     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio enorbitigis novgeneracian sateliton por subteni sian tutmondan navigan kaj pozicitrovan reton lunde posttagmeze je la 3a horo kaj 29 minutoj laŭ pekina tempo.

La satelito estis ĵetita de Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan per la portoraketo Changzheng-3C. Ĝi estas la 21-a satelito por la navig-satelita sistemo Beidou, kiu estas rigardata kiel alternativo de la usona sistemo GPS. La unuaj 16 satelitoj de la sistemo Beidou formis reton, kiu kovras nur Ĉinion kaj najbarajn regionojn. La unua novgeneracia satelito en la serio, aŭ la 17a en totalo, estis lanĉita en la lasta marto por helpi transiron de la regiona al la tutmonda kovriteco. Ĉinio planas vastigi la servojn de Beidou al plejparto de la landoj inkluzivitaj en la iniciato "Zono kaj Vojo" antaŭ 2018 kaj al la tuta mondo antaŭ 2020.

Kvar ministoj estis savitaj el disfalinta minejo en la orienta ĉina provinco Shandongo post 36-taga enfermiĝo sub la tero en vespero de la 29a de februaro.

La unua estis eltirita tra alira ŝakto ĉirkaŭ la 21a horo kaj 20 minutoj. Li estis alportita al la surfaco en viv-sava kapsulo.

Ĉirkaŭ mil homoj laboris tagnokte por savi la enfermitajn ministojn, malgraŭ la malfacilaĵoj, kiel ekzemple falado de rokoj, malstabila geologia strukturo, elsputo de akvo kaj tralikiĝo de karbona monoksido. Fakulo el la savteamo diris, ke la alira ŝakto estis blokita kaj severe damaĝita de rokoj, kiuj pezis dekojn da tunoj. Por eltiri la laboristojn, la savteamo boris du alirajn ŝaktojn, unu kiel rezervon, per granddiametra borilo. La savteama stabejo diris, ke estas la unua fojo, ke tia sava procezo estis aplikita en Ĉinio.

La gipsa minejo disfalis en la 25a de decembro 2015 en la urbeto Baotai de Pingyi-gubernio, kiam 29 ministoj laboris subtere. Dek ministoj estis savitaj tuj post la akcidento. Unu ministo mortis kaj 13 aliaj estas ankoraŭ malaperintaj. La savteamo boris kvar malgrandajn tunelojn post la akcidento kaj trovis la kvar enfermitajn laboristojn. Ili estis provizitaj per manĝaĵoj kaj vestaĵoj tra la tuneloj.

En la lasta vendredo Nederlando decidis aliĝi al aeratako sub la gvidado de Usono kontraŭ objektivoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio. Ekde oktobro de 2014, Nederlando sendis batalaviadilojn bombi objektivojn de la Islama Ŝtato en Irako. Sed la koalicia registaro havas malsamajn opiniojn pri longigo de la misio en Sirio.

Nederlanda ĉefministro Mark Rutte deklaris, ke Nederlando pli multe partoprenos en operaco kontraŭ la Islama Ŝtato en Sirio, inkluzive en la aeratako kontraŭ objektivoj de la Islama Ŝtato. Rutte diris, ke la agado de nederlandaj militaviadiloj estos plivastigita al orienta Sirio por malfortigi la proviantadon de la Islama Ŝtato, ĉar oni povos efike malebligi teroristan atakon, nur kiam estos eliminitaj fortikaĵoj de la Islama Ŝtato en Irako kaj Sirio. Li aldonis, ke nederlandaj militaviadiloj daŭrigos la operacon ĝis la 1a de julio. Krome, Nederlando konsideras liveri pli da ekipaĵoj al la iraka armeo, doni financan helpon al mildaj ribeluloj, kaj helpi rekonstruadon de lernejoj kaj hospitaloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin