Printempfesta tekunveno de Pekina Esperanto-Asocio 2016

(GMT+08:00) 2016-02-05 16:39:21     Redaktoro:Selena


En januaro de 2016 la Pekina Esperanto-Asocio okazigis tekunvenon por festi la 35an datrevenon de fondiĝo de la asocio. Pli ol 20 esperantistoj partoprenis en la tekunveno, inkluzive de amikoj el Brazilo kaj Korea Respubliko.

Unue prezidanto de la asocio sinjoro Nan Youli simple resumis la laboron en la pasinta jaro.

Li speciale menciis la 1an deklaman konkurson organizitan de la asocio en decembro de 2015.

La deklama konkurso estis aktivado okaze de la Zamenhofa Tago en Pekino en 2015. Ne nur pekinaj esperantistoj, sed ankaŭ aliurbaj esperantistoj aktive partoprenis en la konkurso.

5 veteranaj esperantistoj servis kiel ĵurianoj. Ili taksis la deklamadon laŭ prononcado, laŭteco de la voĉo, esprimado de la emocioj, kompreno de la teksto kaj ĝenerala impreso. Fine Juana ricevis la unuan premion per deklamado de la poemo "Pluvo" de Zamenhof.

Krom la menciita deklamado, la asocio okazigis enhavoriĉajn aktivadojn en la pasinta jaro, ekzemple Esperanto-forumon, Esperanto-kurson kaj akcepton de aliurbaj aŭ alilandaj esperantistoj, kiuj gastis en Pekino. Estas menciinde, ke la asocio aranĝis kunsidon por bonvenigi sinjorinon Liu Xiaolan, filinon de la granda internaciistino Verda Majo. Okaze de la 70a datreveno de venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ la Japana Agreso kaj la Dua Mondmilito, la alveno de s-ino Liu havas apartan signifon kaj vekis grandan eĥon en la ĉina Esperantujo.

La 8an de junio de 1938, konata esperantistino, internaciistino Verda Majo publikigis artikolon sub la titolo "Amo kaj Malamo", en kiu ŝi diris,

"Mi amas Japanion, ĉar ĝi estas mia patrolando, kie loĝas miaj gepatroj, gefratoj kaj amikoj. Mi sopire pensas ilin. Mi amas Ĉinion, ĉar ĝi estas la nova patrolando mia, apud mi estas multaj bonkoraj kaj diligentaj samideanoj. "

Kiam Verda Majo forpasis en 1947, Liu Xiaolan estis nur 10-monata bebo kaj tute ne havis memoron pri la patrino. Ŝi diris, ke ŝi ekkonis sian patrinon dank' al ĉinaj esperantistoj, kiuj ne nur multe helpis ŝin kaj ŝian fraton en vivtenado, sed ankaŭ alportis memoron pri la patrino.

"Mi ekkonis la patrinon en mia pli ol 40-jaraĝa, mi admiras ŝin, ŝi kuraĝe oponis kontraŭ militarismo de sia patrolando, tio estas tre malfacila por japananoj."

Kvankam Verda Majo ne lasis iun ajn vorton aŭ aĵon al sia filineto Liu Xiaolan, tamen sinjorino Liu diris, ke ŝi akris valoran heredon el la patrino.

"La plej granda kaj valora influo de la patrino al mi estas justeco kaj kuraĝeco. Fronte al maljustico, ne silentu, sed esprimu. Tio estas la plej granda influo de mia patrino al mi."

Post preskaŭ 80 jaroj, s-ino Liu Xiaolan, filino de Verda Majo suspiris kun la sama sento. "Hodiaŭ multaj homoj bonvenigis min al Ĉinio. Sed mi ne venis Ĉinion, sed revenis hejmon." Kvankam ŝi iris al Japanio, sed ŝi ne forlasis sian patrolandon, Ĉinion. En Japanio ŝi instruas la ĉinlingvon kaj ĉinan literaturon en tri universitatoj kaj aktive akcelas interkomunikon de la ĉina kaj japana popoloj.

Fine sinjoro Xiao Huoli, ĝenerala sekretario de la asocio priparolis planon de la asocio en 2016. Li diris, ke en la nova jaro la asocio plu organizos aktivadojn, ekzemple prelegon pri kultura diverseco, Esperanto-forumon, Esperanto-kurson kaj ankaŭ daŭrigos esploron pri uzado de Esperanto en landoj de la silkvoja ekonomia zono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin