Printempa Festo furoras en la mondo

(GMT+08:00) 2016-02-09 15:32:47     Redaktoro:Ĝoja

 
Novjara parado en Hongkongo

Kiam 1,3 miliardoj da ĉinoj festas la Printempan Feston, la ĉinan tradician novjaron, kaj bondeziras unu al alia, tiam krakadas novjaraj fajraĵoj ankaǔ en Usono, Aǔstralio kaj aliaj landoj. La kulturo de la ĉina Printempa Festo varmigas diverslokajn personojn.

En usona Nov-Jorko, aperas sur la granda ekrano en Tempa Placo la videaĵo pri la jaro de simio, kiu kaptis rigardojn de diverslandaj turistoj. En brita Londono, estas drakodanco, leonodanco, kaligrafiaĵa ekspozicio kaj aliaj eventoj pri la Printempa Festo en la plej granda komerca centro Westfield. Kaj poŝtoficejoj en Kanado, Francio, Usono kaj Singapuro vendas diversajn poŝtmarkojn pri simio.


Novjara koncerto en usona Arta Centro John F.Kennedy

Nun furoras la ĉina novjaro en la mondo.

En la lasta tago de la jaro de kapro laǔ la ĉina luna kalendaro, la kreinto de Facebook sinjoro Mark Zuckerberg kun siaj edzino kaj filino salutis retanojn en la ĉina lingvo kaj konigis la ĉinan nomon de la filino.

En la ĉefstabejo de UNESKO en Parizo, Irina Bokova, ĝenerala direktoro de UNESKO, diris, ke la ĉina Printempa Festo jam estas la tradicia festo de UNESKO, la ĉina kulturo donis brilan koloron al la mondo, kaj la Printempa Festo estas la ĝusta momento reliefigi la koloron kaj dividi ĝin kun la mondo.

En sia saluta videaĵo, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris: "Simio simbolas inteligentecon, flekseblecon kaj bonŝancon. Tial la jaro de simio estos plena je espero kaj energio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin