Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN alprenos rimedojn kontraǔ viruso Zika

(GMT+08:00) 2016-02-10 14:31:02     Redaktoro:Ĝoja


Viruso Zika sub mikroskopo

Marde la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN publikigis deklaron dirante, ke sub la gvido de Monda Organizo pri Sano, la organizo aktive alprenos rimedojn, kiel eble reduktos minacon el la viruso Zika kaj malgrandigos la riskon de pluapaŝa disvastiĝo de la viruso en la mondo por garantii sekurecon de la homaro kaj protekti manĝaĵan ĉenon.

Ĝenerala direktoro de la organizo Jose Graziano da Silva diris en la deklaro, ke kiel la establaĵo de UN respondeca pri animala sano kaj preventado kaj kuracado de plantmalsanoj kaj fiinsektoj, la organizo povas helpi al la landoj, kiuj suferas la viruson, regi disvastiĝon de la viruso kaj eviti problemojn kaǔzitajn pro malĝusta uzado de danĝeraj kemiaĵoj.

Jose Graziano da Silva diris, ke la ŝlosilo kontraǔ disvastiĝo de la viruso Zika estas fortigo de rimedoj kontraǔ kuloj. Kiam vere necesas amase uzi insekticidon oni nepre estu atentema por garantii la sekurecon de la homaro kaj protekti manĝaĵan ĉenon.

Jose Graziano da Silva diris, ke la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN kaj Monda Organizo pri Sano kune elmetis proponon pri sekura regado de insekticido.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin