Marde en la ĉefstabejo de UN ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon intervidiĝis kun sudkorea ministro pri eksterlandaj aferoj Yun Byung-se. Ili interŝanĝis opiniojn pri lastatempa nordkorea nuklea eksperimento kaj lanĉo de satelito.
En la intervidiĝo Ban Ki-moon diris, ke la nordkorea nuklea eksperimento en la 6a de januaro kaj la lanĉo de satelito en dimanĉo estas agoj kontraǔ stabileco kaj malobservas koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de UN.