Estis konfirmita la unua kazo de Zika en Ĉinio

(GMT+08:00) 2016-02-11 14:28:28     Redaktoro:Mirinda

Laŭ informo de Komisiono de Sano kaj Familia Planado de Ĉinio lastatempe, estis konfirmita la unua kazo de Zika en Ĉinio. Specialisto de Ĉina Centro por Regado kaj Preventado de Malsanoj opinias, ke la kazo ne multe influos juĝon de preventado de la viruso Zika de nia lando, ankoraŭ estas malalta la risko de granda disvastiĝo de la viruso Zika en Ĉinio.

Li Dexin, esploristo de la nomita centro konigis, ke sekve de rapidiĝo de homcirkulado de la tuta mondo, precipe dum la Printempa Festo, estas antaŭvidebla la efektiva risko de la viruso Zika, kaj koncernaj departementoj jam faris preparon pri tio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin