NATO decidis fortigi militan dispozicion en meza kaj orienta Eŭropo

(GMT+08:00) 2016-02-11 14:51:52     Redaktoro:Mirinda

Merkrede ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg diris, ke nacidefendaj ministroj de membrolandoj atingis konsenton pri fortigo de defenda kaj deadmona kapablo de NATO, kaj decidis plifortigi militan dispozicion en meza kaj orienta Eŭropo.

Tiutage NATO okazigis kunvenon de nacidefendaj ministroj de membrolandoj. En la gazetara konferenco post la kunveno, Jens Stoltenberg diris, ke NATO planas organizi plurlandan trupon ĉefe en meza kaj orienta Eŭropo. La trupo okazigos serion da militajn manovrojn kaj posedos ĉirilatajn loĝistikan servon kaj bazajn instalaĵojn por realigi frontan dispozicion kaj rapidan provizon.

Li diris, ke nacidefendaj ministroj ankaŭ diskutis pri efektivigo de "batalpreteca agplano".

En sia pintkunveno en Wales, 2014 NATO ellaboris la "batalpretecan agplanon" por trakti defion al sekureco en la situacio de ukraina krizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin