Usona Senato aprobis projekton pri sankcioj al Nord-Koreio

(GMT+08:00) 2016-02-11 15:33:40     Redaktoro:Mirinda

Merkrede usona Senato aprobis per voĉdonado la projekton pri efektivigo de pli severaj sankcioj al Korea Demokratia Popola Respubliko en respondo al ĝia nuklea provo kaj lanĉo per tekniko de balista misilo.

Tiutage la Senato adoptis la projekton per 96 aprobaj voĉoj kontraŭ nul opona, postulante, ke la prezidento enkonduku sankciojn al individuoj aŭ societoj rilataj kun Korea Demokratia Popola Respubliko en amasdetruaj armiloj, municioj, luksaĵoj, interreta krimado kaj atenco kontraŭ homaj rajtoj. La Ĉambro de Reprezentantoj de Usono jam aprobis similan projekton en la pasinta monato.

Unu el iniciatintoj de la projekto, senatano de Demokrata Partio Robert Menendez diris, ke la projekto sufiĉe enkorpigas decidon de Usono por senigi minacon kaj realigi senukleigon de korea duoninsulo per "forta kaj efektiva" diplomatia rimedo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin