Nord-Koreio elpelis sudkoreanojn en industria pavilono de Gaeseong

(GMT+08:00) 2016-02-12 14:35:20     Redaktoro:Mirinda

Ĵaŭde korea patrolanda komitato de paco kaj unuiĝo publikigis deklaron, kondamnante la sud-korean registaron pri ĉesigo de funkciigo de la industria pavilono de Gaeseong kaj proklamante elpeli ĉiujn sudkoreanojn de la pavilono antaŭ la 16a horo kaj 30 minutoj de la 11a de februaro laŭ la pekina tempo.

La deklaro diras, ke Usono kaj Sud-Koreio instigis sanckiojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko, pretesktante la nuklean provon kaj lanĉon de baliska misilo kaj malobservon de la rezolucioj de UN. Sud-Koreio deklaris ĉiuflanke haltigi funkcion de la industria pavilono en la 10a de februaro. Rilate al tiu provoka rimedo, ekde la 9a horo kaj 30 minutoj de la 11a de februaro, Korea Demokratia Popola Respubliko amplekse blokos militan limon de la industria pavilono Gaeseong kaj ĉirkaŭa loko, blokos teron de okcidenta marbordo regata de la du flankoj, fermos la pavilonon kaj regos ĝin kiel militan zonon. Laŭ la deklaro, Korea Demokratia Popola Respubliko elpelos ĉiujn sud-koreanojn el la pavilono antaŭ la 16a horo kaj 30 minutoj de la 11a ĉimonate laŭ la pekina tempo, ĉiuj kapitaloj de sud-koreaj entreprenoj kaj koncernaj institucioj estos frostataj.

La indsutria pavilono de Gaeseong estas ekonomia kunlabora projekto farata de Nord-Koreio kaj Sud-Koreio post "Norda-Suda Komuna Deklaro" subskribita de ŝtatestroj de la du flankoj en 2000.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin