Fokusoj de la Semajno (Feb. 19)

(GMT+08:00) 2016-02-19 10:55:31     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Kubo kaj Usono marde subskribis interkonsenton rekomenci ĉiutagajn komercajn flugojn inter la du landoj por la unua fojo en pli ol 50 jaroj.

"Hodiaŭ estas historia tago en rilatoj inter Kubo kaj Usono," diris usona ministro pri transporto Anthony Foxx post subskribo de la interkonsento kun sia kuba paralelulo Adel Yzquierdo en Havano. Laŭ la interkonsento, la du landoj estos ligitaj per 110 flugoj ĉiutage, je pli ol kvin obloj pli multe ol la nombro de la nunaj ĉartitaj flugoj inter la du landoj. Foxx diris, ke la rekomenco de komercaj flugoj atestas la promeson pri "plifortigo de rilatoj inter la du landoj.

Yzquierdo diris, ke subskribo de la interkonsento markas la komencon de nova etapo en duflankaj rilatoj. En ceremonio en la gvidosigna Nacia Hotelo en Havano Yzquierdo kaj Foxx subskribis la memorandon de kompreno sub la ĉeesto de prezidanto de la kuba Instituto de Civila Aviado Alfredo Cordero kaj ambasadoro Charles Rivkin, adjunkto de ŝtata sekretario por ekonomiaj kaj komercaj aferoj.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon marde salutis eksan ĝeneral-sekretarion de UN Boutros Boutros-Ghali kiel "respektatan ŝtatiston" kaj esprimis malĝojon pri la morto de sia antaŭulo. Egipta politikisto kaj diplomato Boutros-Ghali servis kiel la sesa ĝenerala sekretario de UN de 1992 ĝis 1996. Li mortis marde je la aĝo de 93 jaroj en Egiptio.

Ban diris, ke Boutros-Ghali estis konata klerulo de internacia juro kaj alportis eksterordinaran sperton kaj intelektan povon al la tasko de konduko de UN en unu el la plej tumultaj kaj defiaj periodoj en ĝia historio. Li diris, ke dum la servodaŭro de Boutros-Ghali drame kreskis la packonserva agado de UN. Li prezidis en la tempo, kiam la mondo pli kaj pli prefere sin turnis al UN por solvi problemojn post la malvarma milito. Ban esprimis sian plej profundan kondolencon al sinjorino Boutros-Ghali, al aliaj membroj de la familio, al la egipta popolo, kaj al multaj amikoj kaj admirantoj de la eksa ĝenerala sekretario en la tuta mondo.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon merkrede diris, ke li jam sendis al ĉiuj landoj inviton pri ĉeesto al altnivela subskrib-ceremonio de la Pariza Interkonsento, alvokante gvidantojn de ĉiuj landoj subskribi la interkonsenton.

La 12an de decembro 2015 en la Pariza Konferenco proksimume 200 partioj de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo unuanime adoptis la Parizan Interkonsenton, kiu estas grava paŝo por la plua agado de la tuta mondo post 2020.

Laŭ decido de la konferenco, kiel ĝenerala sekretario de UN Ban kunvokos altnivelan subskriban ceremonion de la interkonsento en Nov-Jorko en la 22a de aprilo, kaj la interkonsento estos subskribita de ĉiuj landoj ĝis la 21a de aprilo 2017 en la ĉefstabejo de UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin