Vizito al Maomaoqing,la alia vizaĝo de la dormanta belulino.

(GMT+08:00) 2016-02-23 14:18:06     Redaktoro:Li Lu

de Alessandra Madella

Okcidente de la lago Dianchi en Kunming troviĝas la monto Xishan (西山), kies dolĉe rondaj formoj rememorigas pri sinforgeseme harmonia sonĝado de dormanta belulino. Ŝia hararo alkisas la lagon, dum ŝia ŝtona korpo alloge gigantas laŭ ĝi. Antikvaj legendoj diras ke la mortigo de amato fare de kruela reĝa patro originis unu el la plej grandaj lagoj de Ĉinio el la larmoj de la princino. Ŝia rokiĝo estis kompato-plena metamorfozo por estingi ŝian doloron. Similaj ŝtoniĝoj de korkrevitaj inoj, kiuj ne povis edziniĝi kun siaj amatoj, oftas en Yunnan-aj mitoj. Alia grava ekzemplo troviĝas en la ŝtona arbaro de Shilin (石林) , kie—inter luneca pejzaĝo de strange eroziitaj kalko-rokoj—oni povas diveni solecan figuron de knabino, staranta en la tradiciaj vestaĵoj de la branĉo Sani de la etnio Yi. Oni diras ke temas pri Ashima (阿诗玛), ĝentila kaj moral-forta heroino de voka poemo, kies historio estis adaptita al samnomaj operoj kaj al la unua kolora filmo de Ĉinio en 1964. La aktorino Yang Likun (杨丽坤), kiu personigis Ashima-n en la muzika filmo, estas nuntempe ĉarma kaj vigla avino, kiu ofte venas kanti dum bonfaraj spektakloj ĉe la Profesia Artkolegio de Kunming kaj havas honoran sidlokon en la grandaj edziniĝaj bankedoj de ties kantistinoj.

Sed am-legendoj pri la ŝtonaj formaĵoj de Yunnan ne rilatas nur al pasinteco. Nuntempaj legendoj diras ke junaj paroj kiuj grimpis sur la dormantan belulinon de Xishan baldaŭ disiĝos, dum la malo estos vera por homoj kiu preskaŭ ne konis unu la alian, por kiuj la Okcidenta Monto iĝos la sparko de nova amo. Mi ne scias ĉu tiaj pasiaj kataklismoj afektis la partoprenantojn de la 67a kongreso de la Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj, kiuj last-maje kuraĝe riskis malsupreniri la krutan montovojon por vidi la kolorplenajn budhismajn, daoismajn kaj konfuceajn templojn skulptitajn en la roko kaj la suban pejzaĝon de la lago Dianchi kun la ĉiam pligrandiĝanta etendo de Kunming. Sed mi certas ke ili ne forgesos la kortuŝan historion de la muzikisto Nie Er (聂耳), kies tombo atendis ilin komence de la vojaĝo. Fakte, la komponisto de la ĉina nacia himno "Marŝo de la volontularo" naskiĝis en Kunming, sed mortis nur dudektri-jaraĝa dum naĝado kun amikoj en la maro de la japana urbeto Fujisawa en 1935, originante post la dua mondmilito ĝemeligon inter la du urboj.

Same, la geknaboj de la kolegio ne facile forgesos tiujn simpatiajn kaj kuraĝemajn gastojn el multe da landoj. Per sia entuziasmo kaj ekzemplo, ili konvinkis la estraron de la kolegio investi pli da tempo kaj energioj en la daŭra instruado de Esperanto kaj en la serĉado de interŝanĝaj ŝancoj kun aliaj gejunuloj helpe de la tutmondaj kunligoj de la internacia lingvo. Ekzemple, nun la nova klaso de Esperantaj gelernantoj de la Profesia Artkolegio de Kunming—dank'al la organiza talento de S-ro Vito Tornillo, la ĝenerala sekretario de IFEF—povas sukcese korespondi kun pli malpli samaĝuloj de la liceo Malpighi el Bolonjo, Italio. Kaj la vizito de la fama dancistino Yang Liping (杨丽萍) al la Artkolegio por spekti la Esperante subtitolitan ĥoran spektaklon pri la fondaj mitoj de la Yunnan-aj nacioj pruvas la intereson kiun ekvivigis eĉ inter unuarangaj lokaj artistoj nia klopodo traduki lokajn tradiciojn por scivolema kaj internacia samideana publiko.

Tamen ne estas nur pri tiu spektakla vizaĝo de la Dormanta Belulino, ke mi volas paroli. Estas fakte alia pli okcidenta flanko de la montaro, kiun turistoj kutime ne havas tempon viziti, sed kiun la loka loĝantaro multe ĝuas. Tie oni ne bezonas enirbileton kaj nur malofte videblas la lago. Sed dum la libertempoj Kunming-anoj svarmas tien por sana grimpado, bongustaj kaj malmultekostaj manĝajoj, kaj rilaksigaj amuzoj. Ekde la komenco de la montara vojeto al la vilaĝo Maomaoqing (猫猫箐) troviĝas kamparanoj kiuj ofertas siajn freŝajn varojn al la fervora rabatiga negocado de la vojaĝantoj. Komence de oktobro, grandaj sunfloraj rondoj estas la unua allogo. Ĝiaj semoj estas bonega akompano al teo aŭ pretigas malsatan stomakon por baldaŭa manĝo. Sekvas rostitaj batatoj kaj maiz-spadikoj, nuksoj kelkfoje ankoraŭ en sia verda karna tegilo, kaj ruĝaj granatoj. Vendistoj de akre odoraj pikloj aŭ mem-faritaj ŝtonĵetiloj en la formo de agloj, ursoj aŭ senvestaj virinoj same troviĝas laŭlonge de la tuta vojo, ofte en la nature plej belaj lokoj. Iliaj vendotabloj aŭ surteraj teloj allogas familiojn aŭ facile sen-spirajn oficejajn laboristojn al bonvena paŭzo. Sed la plej granda merkato atendas ĉiujn en Maomaoqing mem, kie la ronda aranĝado de tabloj okupas tutan placon.

En la vilaĝo abundas restoracioj kie oni povas tre malmultekoste gustumi lokajn pladojn, ne elektante ilin el menuo, sed rekte indikante al kelnerino el fridujo la legomojn kaj la viandojn kiuj estos transformitaj en bongustan spican tagmanĝon. Fakte la Yunnan-a regiono havas unu el la plej pikaj kuirartoj de Ĉinio, kvankam ĝia abunda uzo de vinagro igas ĝiajn kreaĵojn iom pli mildaj por la palato ol tiuj pli internacie renomaj de la najbara Sichuan (四川). En la rilaksiga etoso de la restoracioj de Maomaoqing oni povas sin servi je varma blanka akvo el la potego en kiu estas kuirita la rizo, aŭ ludi tablotenison tute apude al la manĝotabloj dum oni atendas la alvenon de la unuaj pladoj. Post la manĝo, homoj plej ofte restas tie por pasigi ludante la plej varmajn sunajn horojn aŭ la maloftajn pluvadojn. Oni diras fakte ke la vetero en Kunming estas kiel vizaĝo de belulino, kutime bele rideta, sed kelkfoje senaverte nubiĝa kaj improvize fulmotondra.

En ĉiuj restoracioj de Maomaoqing estas do bilardo, ludkartoj, maĝongo kaj apartaj ĉambroj por karaoko. Apartaj ne signifas privatajn, ĉar ofte homoj rigardas la kantadon tra la malfermita pordo, kaj tute nekonataj maljunulinoj eniras por dormeti sur la longaj sofoj aŭ babiladi inter si. El la fremdaj kantistoj ofte nur la usonaj Michael Jackson kaj Lady Gaga estas reprezentataj. Se Michael Jackson por ĉinaj gejunuloj estas la bonkore senmakula sanktulo pri kiu ne eblas diri ion negativan, Gaga estas iom malpli facile konfesebla gusto-peko. Multaj pensas ke ŝi vestas sin kaj agas freneze, sed aliaj admiras ŝian liberan mem-esprimon kaj la kuraĝon per kiu ŝi alfrontas malfacilajn temojn en siaj kanzonoj. Eĉ en la malstreĉiĝe libera parentezo de Maomaoqing oni povas do kanti NASKITA JAM TIEL (angle, BORN THIS WAY), kun Gaga kiu alvenas per kosmoŝipo alporti sian mesaĝon de egaleco inter rasoj kaj vivmanjeroj, dum kaproj manĝetas herbon ekster la fenestro kaj duondormanta avino subite stariĝas por soprane eksplodi en la vibraj kaj tremantaj notoj de la ĉina tradicia BELA JASMENO.

Ankaŭ la vojo al Maomaoqing estas plena je belaj temploj, precipe budhismaj, ofte ĉirkaŭigitaj de varme ruĝaj muroj, tre belaj en la moviĝantaj ombroj de la arbaro. Ĉiu templo havas sian vegetaranan restoracion, kie pagante tre malmulte aŭ eĉ nenion, se oni ne havas monon, oni povas ricevi bovlon da rizo kun legomoj. En iu granda budhisma komplekso norde de Kunming vegetarana kuirarto edziniĝis kun la ĉina amo je rafinite surprizigaj formoj por krei iluziajn viandopladojn tute faritajn el legomoj. Ŝajna viandosteko estas fakte tofuo, kun lotusradiko kiu kontribuas la blankon de la osto. En tiu senco, tio certe rememorigas la italan diron ke «oni manĝas per okuloj», kiu portis al sencesa kreado da formoj en la italaj aristokrataj kuirejoj de la pasinteco, kaj eĉ iĝis la unua artlernejo por poste famaj skulptistoj kiel Antonio Canova. Sed la temploj de la okcidenta vojo de la Dormanta Belulino oferas pli da simpla etoso ol mirinda kuir-spektaklo. Ili efektive donas al la vojaĝantoj la eblecon sperti ekzempleron de la ĉiutaga vivo de la monaĥejo.

Iuj el tiuj temploj estas historie signifaj. Ekzemple, la budhisma templo Taihuasi (太华寺), malgraŭ siaj postaj moderniĝoj, ankoraŭ konservas la originan strukturon de sia fondo dum la Yuan-dinastio (1271-1368). Tiam la mongolaj regantoj trovis aliancojn en la lokaj etnioj kontraŭ la ĉina plimulta Han-etnio por unuigi la landon—kaj tiam eble eĉ Marco Polo vizitis Yunnan dum sia ambasadeco. Ankoraŭ nun la granda nombro de gestudentoj el Interna Mongolio ĉe la Profesia Artkolegio de Kunming atestas tiun originan kunligon kaj daŭran simpation. Certe la vojo al Maomaoqing estas senpretenda kaj malaroganta en sia evidenta simpleco. Sed mi esperas ke mi povos montri kiel ĝi same valoras. Fakte per ĝi oni povas agrable dialogi kun la pasinteco, prezento kaj estonto de la lando kaj akiri pli intiman senton de ĝi. Ne ĉiam eblas kapti tiun malkaŝigajn vibrojn en la devige rapida turisma serĉado de impresaj belaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin