40 Vidindaj Lokoj en Ĉinio——Ĝardenoj en Suzhou

(GMT+08:00) 2016-02-26 08:50:15     Redaktoro:Li Lu

Tia estas ĝia beleco, ke la urbo Suzhou, same kiel Hangzhou, estas ofte nomata paradizo sur la Tero.

Suzhou en Jiangsu-provinco de orienta Ĉinio ĝuas apartan renomon pro siaj pitoreskaj ĝardenoj, iuj el kiuj havas pli ol mil jarojn.

La ĝardenoj ne estas grandaj sed fascinas pro sia delikata pejzaĝo, kun montetoj, lagetoj, pavilonoj, terasoj, koridoroj kaj turoj. Suzhou, la "Venecio de la Oriento", havas altan nivelon de la subtera akvo, kio provizas la grandan nombron da lagetoj kaj riveretoj troviĝantaj tra la tuta urbo, kiuj ankaŭ servas por fari multajn elementojn de la ĝardenoj rimarkindaj en mallarĝa spaco.

La Pavilono de Ondetoj plezurigas per sia serena pejzaĝo kaj simpla arkitekturo. Ĝin konstruis antaŭ pli ol 900 jaroj klerulo Suzimei kiu ĵus perdis sian oficialan pozicion kaj decidis aĉeti malgrandan terpecon en Suzhou por konstrui loĝejon. Tiu parto de Suzhou, kiun li elektis, estis konata pro sia beleco. La ĝardeno estas bona ekzemplo de tio, kiel oni povas kunordigi la naturan pejzaĝon interne kaj ekstere. Longaj koridoroj sekvas la bordojn de la verda lageto tuj ekster la ĝardeno. Promenante laŭlonge de la eksteraj flankoj de tiuj koridoroj, oni sentas kvazaŭ oni estus parto de la pejzaĝo ekster la ĝardeno: maljunuloj fiŝkaptas ĉe ĉiu kurbiĝo de la koridoroj. Turinte al la internaj flankoj de la koridoroj. Turinte al la internaj flankoj de la koridoroj, tra la fenestroj de la brikmuro oni povas vidi en la distanco ondantajn arbojn, bambuojn kaj florojn meze de rokĝardenoj kaj pavilonoj interne de la ĝardeno.

La Leona Bosko(Shizilin) estis konstruita en Yuan-dinastio. Same la malgranda ĝardeno estas tre rafinite projektita, kaj la rokĝardenoj imagovekaj. Enirinte la ĝardenon, oni trovas ŝtonojn en diversaj interesaj formoj. Rigardu atente! Ili estas leonoj kuŝantaj, sidantaj, ŝtelvagantaj, starantaj sur malantaŭaj piedoj, ĉirkaŭprenantaj pilkon el silkstrioj.

La rokaĵoj formas labirinton de kavernoj. Iuj el ili interligiĝas unu kun la alia kaj iuj ne. tiuj fremdaj al la vojo inter la kavernoj facile erarvagas, trafante sakvojon aŭ irante cirkle en la labirinto.

La Ĝardeno de Humila Administranto, la plej granda en la urbo, estas distingiĝa ĝardeno. Ĝi konstruiĝis en Ming-dinastio kun tri partoj: orienta, okcidenta kaj centra. La ĝardeno en la centro estas la plej pitoreska. Ĉi tie oni povas sidi en la Pavilono de Malproksima Aromo apud lotuslageto. La pavilono, ankaŭ nomata la "Kvar-flanka " Pavilono, estas ĉiuflanke malferma al la ĝardeno klaj ĝiaj multaj aliaj pavilonoj, rokĝardenoj kaj zigzagaj pontoj. Laŭ la bordo de la lotuslageto staras salikoj, kiuj helpas krei etoson de paco kaj izoleco. Veninte al supro de monteto laŭlonge de sinua vojeto, oni vidas lignan tabulon kun surskribo: "Inter Montfloroj kaj Sovaĝbirdoj". Ambaŭflanke estas antiteza versparo. Maldekstre: "L'arbaro pli apartiĝas kiam birdoj kantas." La kaligrafiaĵo estas de Wen Zhengming, famakonata pentristo de Ming-dinastio. Belaj brikskulptaĵoj kaj reliefoj ornamas la murojn de multaj el la konstruaĵoj. La subtila beleco de Zhuozhengyuan, ĝiaj ĉarma ĝardenarkitekturo kaj abundo de elegantaj artaĵoj kaptas parton de la memoro de la vizitanto.

La Ĝardeno por Malrapidado estis konstruita en Qing-dinastio kaj okupas tri hektarojn. Serpentumas tra la tuta ĝardeno 700 metrojn longa koridoro, sur kies muroj abundas ŝtonskulptaĵoj kaj fenestroj.

En la ĝardeno estas "Ankoras Alia Vilaĝeto"; zigzaga vojeto kun frad-tegmento kun vinberujoj. Laŭlonge de la tuta vojeto estas centoj da potoj kun floroj kaj arboj, iuj el kiuj jam 300-jaraj. Liuyuan fieras pri sia posedo de la plej granda roko en Suzhou. Ĝi altas je ses kaj duona metroj, pezas je kvin tunoj kaj estis transportita de la lago Taihu antaŭ 400 jaroj. Pro sia alteco kaj formo ĝi estis nomata "La Nubokovrita Pinto". Kalkŝtonegoj, kiel tiu ĉi, estis elfositaj el montoj ĉirkaŭ la lago kaj subakvigitaj en ĝi ĝis ili akiris per erozio strangajn formojn kun kavaĵoj kaj sulkoj. Rokoj tieaj estas uzataj en aranĝoj de pejzaĝo en multaj famkonataj ĝardenoj tra la lando.

La plej malgranda el la ĝardenoj en Suzhou estas la Fiŝista Ĝardeno. Ĝia origina posedanto, deklarante sin indiferenta al politiko, titolis sin fiŝisto.

Sur tiu ĉi terpeco de duona hektaro konstruiĝis malgranda bambukabano, kiu servis kiel studejo. Ĝi estas ornamita per palacaj lanternoj kaj kaligrafaj= kaj pentraĵ-rulaĵoj. Antaŭ ĝi abunde kreskas peonioj. Plej ĉarma estas la korteto, nur du metrojn larĝa, apartigante la studejon de la malantaŭa muro. Bambuo, banbano kaj eriko kreskas en ĉi tiu ĝardeneto meze de artefaritaj rokoj kaj montetoj. La tri fenestroj de la studeko enkadrigas la ĝardenon en ĉinajn pejzaĝpentraĵojn. Repliko de parto de ĉi tiu ĝardeno dekoras angulon de la Metropola Muzeo de Nov-Jorko, Usono.

Ekster Suzhou en la monteto Huqiu antikva reĝo, laŭdire, estis enterigita kune kun siaj trezoroj antaŭ 2 400 jaroj: tri mil famkonataj glavoj, abundo da oro kaj jado. La tombo konstruiĝis skrete kaj ĝian enirejon oni ankoraŭ ne sukcesis trovi. Postaj regantoj vojaĝis al Suzhou por serĉi la tombon kaj trezorojn, sed neniu el ili atingis la celon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin