Ĉinio prenos diversajn rimedojn solvi la problemon pri la manko de pediatroj

(GMT+08:00) 2016-03-03 11:39:34     Redaktoro:Xiong Shan

 



Homoj pli kaj pli zorgas pri "la du-infana epoko", samtempe iu problemo estas atentata de pli kaj pli multaj homoj, tio estas manko de pediatroj.

La plej nova statistiko de Ĉina Nacia Komisiono pri Publika Sano kaj Familia Planado montris, ke en Ĉinio po 2 mil infanoj havas nur unu pediatro, tio estas duono de la ĉefaj evoluintaj landoj en la mondo. Ĉinio prenos diversajn rimedojn solvi la problemon pri la manko de pediatroj. Bonvole aŭskultu la detalan raporton:

Sinjoro Chen estas patro de 2-jara knabo. Ne longe antaŭe, nokte li portis sian filon febrantan iri al la hospitalo de Ĉefurba Pediatria Esplorinstituto. Tamen li estis frapita de stuporo pro la situacio. Li atendis laŭ numera ordo, tamen antaŭ li estis pli ol 500 homoj atendantaj kuracadon. Post duonnokto, li ne havis eblecon konsulti kuraciston, do li alportis sian filon foriri la hospitalon.

sinjoro Chen diris: "Estas 4 konsultejoj, tamen estas tro multaj homoj kaj konfuza bruo. Infanoj ploras kaj gepatroj estas en malbona humoro. Homoj estas malkomfortaj en la konsultejoj."

Estas certe ne hazarde, ke tiaj aferoj ofte okazas en sekcio de pediatrio en hospitaloj. En ĉiu vintro, malsanaj infanoj ploras kaj gepatroj maltrankvile atendas ĉe la pordo de konsultejo. La kialo de tiu fenomeno estas manko de pediatroj.

Oficisto de Ĉina Nacia Komisiono pri Publika Sano kaj Familia Planado malkaŝis, ke estas 99 hospitaloj por infanoj en Ĉinio kaj pli ol 30 mil kuracaj organizoj havas sekciojn de pediatrio, tamen serioze mankas pediatroj. En Ĉinio, po mil infanoj havas 0.53 pediatro; en evoluintaj landoj, po mil infanoj havas 0.85 ĝis 1.3 pediatroj. En Ĉinio po 2 mil infanoj havas unu pediatron, la nombro estas duono de evoluintaj landoj.

Jin Shengguo, vicestro de Scienca kaj Eduka Sekcio sub Ĉina Nacia Komisiono pri Publika Sano kaj Familia Planado diris, ke oni plenumos tiujn rimedojn por ke en la jaro 2020 la nombro de pediatroj atingu pli ol 140 mil, nome po mil infanoj havu 0.6 pediatron.

sinjoro Jin diris: "Ni plenumos tiujn 4 rimedojn: plifortigi norman trejnadon de kuracistoj en la fako de pediatrio; pligrandigi nombron de studentoj pri pediatrio en universitato; komenci trejnadon de postenŝanĝo al tiuj, kiuj postene ŝanĝos sin al pediatro; plifirmigi daŭrigan medicinan edukadon de pediatroj."

Krom plifortigi la trejnadon, Ĉina Nacia Komisiono pri Publika Sano kaj Familia Planado proponas pluapaŝe pligrandigi la financan investon por pediatroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin