Nacia Komitato de ĈPPKK komencis jaran sesion

(GMT+08:00) 2016-03-03 15:46:01     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde en Pekino komenciĝis la kvara sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

Pli ol 2 000 membroj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco diskutos pri gravaj politikaj, ekonomiaj kaj sociaj demandoj en la lando kun plej granda loĝantaro kaj dua granda ekonomio en la mondo dum ĉijara sesio, kiu daŭros ĝis la 14a de marto.

En la malferma kunveno okazigita en la Granda Popola Halo, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco Yu Zhengsheng faris raporton pri la laboro de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato en la pasinta jaro.

Superaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli ĉeestis la malferman kunvenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin