Fokusoj de la Semajno (Mar. 04)

(GMT+08:00) 2016-03-04 14:44:33     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La Sekureca Konsilio de UN merkrede adoptis rezolucion, kiu trudas serion da sankcioj al la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj alvokas rekomencon de la longe stagnanta sespartia intertraktado. La rezolucio, responda al la nukea provo de la KDPR en la 6a de januaro kaj ĝia satelit-lanĉo en la 7a de februaro, celas bridi la kapablon de la lando en disvolvado de nuklea kaj misila programoj.

En deklaro la Sekureca Konsilio kondamnis per fortaj vortoj la nuklean provon en la 6a de januaro kaj la satelit-lanĉon en la 7a de februaro, por kiu estis uzita balistika tekniko malpermesita en la antaŭa rezolucio de la Sekureca Konsilio. Pjongjango insistis, ke tio estis paca satelitlanĉo.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris post kunveno de la Sekureca Konsilio de UN, ke Ĉinio oponas la nuklean provon kaj satelit-lanĉon per tekniko de balista misilo fare de la Korea Demokratia Popola Respubliko, kiuj malobservis koncernan rezolucion de la Sekureca Konsilio. Ĉinio persistas ĉe la opinio pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo, konservo de paco kaj stabileco sur la duoninsulo kaj solvado de demandoj per konsiliĝo, kaj la nove adoptita rezolucio de la konsilio reflektas la opinion kaj spegulas la starpunkton de Ĉinio, tial Ĉinio voĉdonis por la rezolucio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede en gazetara konferenco, ke Ĉinio urĝas Usonon ne troigi aŭ intence konfuzi la demandon de la Suda Ĉina Maro.

Proparolanto Hong Lei faris la rimarkon por respondi al raportoj, ke usona sekretario pri defendo Ashton Carter marde diris en San-Francisko, ke Ĉinio ne devas sekvi militecigon en la Suda Ĉina Maro, kaj li avertis Ĉinion pri "agresemaj" agoj en la regiono.

Hong diris, ke la lokado de limigitaj kaj necesaj nacidefendaj instalaĵoj fare de Ĉinio sur propra teritorio tute ne estas freŝa, kaj la ĉina plenumo de memprotekto kaj defendo estas la rajto donita de internacia leĝo al suverenaj ŝtatoj.

Hong diris, ke Usono kontinue pliigas sian militan ekziston en la Suda Ĉina Maro dum longa tempo. Li rimarkigis, ke la usona flanko ankaŭ faras celatan armean ekzercadon en la regiono kaj sendis militajn ŝipojn kaj aviadilojn en la ĉina teritorio sen rajtigo por proksima gvatado.

Li ripetis, ke Ĉinio havas firman decidon por konservi sian teritorian suverenecon kaj marajn interesojn. Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj havas memfidon kaj kapablon konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro. Li urĝis Usonon respekti la komunajn klopodojn de landoj en la regiono.

Teamo de rifuĝinto-sportistoj espereble konkuros en la Someraj Olimpikoj en Rido-de-Ĵanejro ĉi-jare.

La Internacia Olimpika Komitato diris merkrede, ke ili identigis 43 kandidatojn por la Someraj Olimpikoj en "mesaĝo de espero" por milionoj da rifuĝintoj en la tuta mondo.

Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach diris, ke li esperas, ke kvin ĝis dek sportistoj estos elektitaj por la teamo, kiu konkuros sub la olimpika flago kiel "Olimpika Teamo de Rifuĝinto-Sportistoj".

La fina listo de sportistoj estos nomata de la plenuma estraro de la Internacia Olimpika Komitato en junio kaj la teamo marŝos en la malfermfa ceremonio en Rio-de-Ĵanejro en la 5a de aŭgusto antaŭ la sportistoj de la gastiganto Brazilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin