Antikva urbo Dayan de Lijiang

(GMT+08:00) 2016-03-10 11:20:08     Redaktoro:Selena

 

El: Han Jiajun / ICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al ICPress)

La antikva urbo de Lijiang (alinome la antikva urbo Dayan) situas en la nordokcidenta parto de la provinco Yunnan. Ĝi areas je 3,8 kvadrataj kilometroj kaj havas 25 000 loĝantojn el 6 200 familioj. Tie vivas dekkelkaj etnaj grupoj, inkluzive de la naŝioj, lisuoj, primioj, hanoj, bajoj, jioj, tibetanoj ktp. Inter ili, naŝioj sin nombras je 184 miloj, okupante 70% de la totala loĝantaro de la antikva urbo.

La antikva urbo Dayan de Lijiang situas sur altebenaĵa tereno, 2 400 metrojn super la marnivelo, sub piedo de la monto Yulong. La norda parto de la antikva urbo Dayan estas komerca kvartalo kun la strato Sifang kiel la centro. Kvar trunkaj vojoj etendiĝas en kvar direktoj laŭ la radia formo. Ĉe la stratoj sidas diversaj vendejoj kaj butikoj.

La lago Nigra Drako situanta norde de la urbo estas la ĉefa akva fonto de la antikva urbo Dayan. La travideble klara akvo de la lago serpentumas de nordo suden, dividiĝas en tri branĉojn ĉe la bildeca ponto Shuangshi, kaj ĉiu el ili plue dividiĝas en sennombrajn fluojn, kiuj preterpasas domojn, placojn kaj diversajn konstruojn, formante tian fenomenon, ke la ĉefaj stratoj sterniĝas laŭ rivero, stratetoj sin trovas ĉe fluoj, kaj konstruoj sidas super akvo. En la tuta akvoflua reto de la antikva urbo Dayan vidiĝas 354 diverstipaj pontoj ŝtonaj kaj lignaj, tiel ke la denseco de pontoj en la antikva urbo Dayan de Lijiang rekordas en Ĉinio.  

La popolaj loĝejoj de la antikva urbo havas reliefan etnan trajton. La kortaj domoj estas konstruitaj laŭ la topografia alteco, en du etaĝoj aŭ tri etaĝoj, kaj aspektas solidaj kaj belegaj. La urbaj vojoj estis ĝenerale pavimitaj per ŝtonaj platoj, pro tio sur stratoj ne troviĝas koto en la pluvaj tagoj, nek polvo en la sekeca tempo.

En decembro de la jaro 1997, la antikva urbo Dayan de Lijiang estis enlistigita de Unesko kiel monda natura kaj kultura heredaĵo.


1 2 3 4 5 6 7 8

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin