40 Vidindaj Lokoj en Ĉinio——Fu Jian

(GMT+08:00) 2016-03-10 16:31:29     Redaktoro:Li Lu

Xiamen, konata en la loka dialekto de Fu-jian-provinco kiel Amoj, estas insulo situanta sur la marbordo de sudorienta Ĉinio. Okcidente kuŝas laĉefreto; oriente la Taiwan-Markolo kaj la provinco Taiwan. La klimato ĉi tie estas subtropike varma tutjare.

La formo de la insulo, laŭ iu opinio, similas al fluganta egreto kaj estis efektive, antaŭ centoj da jaroj, senhoma insulo, kie tiuj birdoj nestis. Popol-rakontoj priskribas batalon inter la egretoj kaj venenaj serpentoj por superrego sur la insulo. La identigo de la insulo kun la birdo estas tiel forta, ke Xiamen havas ankaŭ la nomon Egret-Insulo.

Fine de Ming-dinastio en la 17-a jarcento, Xiamen estis la bazloko de generalo Zheng Chenggong. Li estis lojala al la Ming-imperiestroj, direktis la trejnadon de la mararmeo tie kaj batalis kontraŭ la manĉuroj kaj kontraŭ la nederlandanoj trans la markolo sur Taiwan. Hodiaŭ estas parko memore al li.

La fino de la Opia Milito en 1842 estigis eksterlandajn koncesiajn kvartalojn en la loko, kiam Xiamen fariĝis unu el la kvin konmerchavenoj malfermitaj al la Okcidento. La ĉeestado de eksterlandanoj rezultigis starigon de novaj entreprenoj, restoracioj, trinkejoj, opiofumejoj, bordelok. Xiamen mem, tamen restis tre malriĉa ekonomie, kun malabundaj terkulturaj profuktaĵoj kaj nur malgranda nombro da fabrikoj.

Post la fondiĝo de la Popola Respubliko, la situacio pliboniĝis. Kvin kilometrojn longa digvojo el ŝtono konstruiĝis por interligi la insulon kun la ĉeftero kaj ŝoseo kaj fervojo nun servas al la kreskanta industria urbo. La havenurbo akceptas ŝipojn el ĉiuj partoj de la mondo. La insulo restas turista ripozejo; la maro kaj la montoj ofertas al vizitantoj ravaĵojn de la naturo.

Gulangyu, insulo sud-okcidente de Xiamen, estas nomata Ĝardeno sur la Maro pro la florado de arbedoj dum la tuta jaro. La monteto Longtou alte staras kontraŭ la monteto Hutou sur la insulo Xiamen. De la supro de la Drakokapa Monteto, oni vidas maron de verdaj arboj kaj ruĝe tegolitaj termentoj. Domoj kaj stratoj estas konstruitaj sur la deklivoj, terase aranĝitaj. Sur la supro de la monteto estas la Sunbrila Roko. Aroj da ŝtonplatoj kun surskriboj de kaligrafoj staras laŭ la vojeto al la kresto. Tuj malsupre estas kaverno kun strangformaj ŝtonoj kaj rokoj. Ventoj kirliĝas tra la kaverno, estigante sonon similan al tiu de muĝantaj ondoj de la oceano. La malvarma aero tie donas al ĝi la nomon: la Kaverno de la Somerumada Ripozejo. Pli malsupre estas la Ĝardeno Shuzhuang kun maljunaj banjanoj, kiuj donas ombrojn al la vojetoj kondukantaj de densaj verdaj laŭboj al pitoreskaj pavilonoj, kaj floroj en mirinda vario brilas ambaŭflanke de la vojeto. De la Ĝardeno Shuzhuang zigzaga vojeto kondukas al la marvordo kun 300 metrojn longa strando de mola sablo.

La popolo de Gulangyu havas apartan amon al la muziko. Vespere en la aero ŝvebas la muziko de voĉoj kaj instrumentoj. Kanto-festivaloj kaj koncertoj estas oftaj okazaĵoj kaj la talento de la artistoj el Gulangyu estas vaste konata.

Jimei estas universitata urbeto sur apuda eta duoninsulo. Ĝi estas speciala centro de edukado, ĉar ĝi estis evoluigita de elmigrinta ĉino Chenjiageng, por ke liaj samlandanoj tra tuta Sudorienta Azio povu reveni hejmon por studi kaj ĝui sian komunan heredaĵon.

La Suda Templo Pudu estis konstruita antaŭ pli ol mil jaroj ĉe la antaŭmontoj de la monto Wulao. La tegmento kaj tegmentrandoj de la ĉefa kaj floroj. Delikate gravuritaj statuoj de bodistvoj, ĉiu kun malsama esprimo kaj pozo, sidas en la halo. La Halo de Kompato staras ok metrojn alta. Ĉi tiu okangula ligna konstruaĵo havas tritavolan tegmenton, sur kiu estas flugantaj drakoj kun la vostoj svingiĝantaj en la aero. Du respektindaj sagupalmoj, pli ol mi jaroj aĝaj, havas siajn radikojn en kolosaj vazoj. Altaj rokaĵaroj flankas la Sonorilan Turon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin