S-ro Yi Sicheng parolas pri "Yunfesto"---Yunnan-a Multkultura Filmfestivalo

(GMT+08:00) 2016-03-11 16:45:48     Redaktoro:Li Lu

Ĉinaj kaj eksterlandaj gesamideanoj certe scivolemas pri la bunta arto kaj kulturo de Yunnan-provinco, kiu venontjare gastigos la Ĉinan Kongreson de Esperanto kaj la Kongreson de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Itala doktorino Alessandra Madella, kiu dungite Instruas filmhistorion ĉe la Profesia Artkolegio de Kunming, malkovris la viglan mondon de la dokumentaj filmoj pri nacimaplimultoj en la regiono. Ŝi kaj ŝia ĉina amikino Zhang Nanxi, juna arkitektino, decidis esplori tiun-ĉi mondon de dokumenta filmado laŭ pluraj vidpunktoj kuncele konstrui ponton inter Eŭropa kaj Ĉina kulturoj. S-ro Yi Sicheng (易思成), kiu doktoriĝis en Germanio kaj estas unu el la kuratoroj de la Yunnan-a Filmfestivalo por Multkulturoj treege afable konsentis esti la unua intervjuito

En tiu ĉi dua parto oni parolas pri la internaciaj interŝangoj de la filmfestivalo.

D: Alessandra Madella kaj Zheng Nanxi

Y:Yi Sicheng

D: Kiam ĉi tiu filmfestivalo iĝis internacia?

Y: Eĉ en la unua versio ni montris kelkajn internaciajn verkojn. La respondo de la publiko kaj de la filmistoj estis tre kuraĝiga. Tio motivis nin plibonigi la festivalon kaj fari ĝin eĉ pli internacia. Ni ĉiam volis ne nur montri ĉinajn verkojn, sed ankaŭ prezenti iujn fremdajn filmojn al ĉinaj filmistoj. La sukceso de la unua fojo permesis al ni trovi kelkajn sponsorojn. Ni ricevis financan subtenon de iuj internaciaj nekomercaj fondusoj, kiel la Ford-fonduso, Toyota, ktp. Ili helpis al ni pligrandigi la skalon de la festivalo kaj nian kunlaboradon kun iuj internaciaj filmaj institucioj. Ni kutime ricevis eksterlandajn filmojn selektitajn de ili. Kaj kelkfoje ni partoprenis en interŝanĝaj programoj por montri ĉinajn filmojn eksterlande. Precipe, ni havis firman kunlaboradon kun la Yamagata dokumenta filmfestivalo en Japanio - la plej grava dokumenta filmfestivalo en la tuta Azio.

D: La Yamagata Filmfestivalo estas konektita kun Ogawa Shinsuke (小川 紳 介).

Y: Jes. Ni montris la filmojn de Ogawa en 2005, en la dua versio de la festivalo. Ĝi estis la plej frua projekcio pri Ogawa en Ĉinio. Ni aldonis ĉiujn ĉinajn subtitolojn, kaj niaj versioj nun kutime troveblas sur la merkato. Kompreneble, ni prezentis multajn ĉinajn verkojn al Yamagata kaj al aliaj internaciaj filmfestivaloj. Kaj multaj filmoj premiitaj en la Yunfesto estis selektitaj kaj premiitaj en internaciaj filmfestivaloj, kiel la Berlina.

D: Kial vi volis montri la filmojn de Ogawa en 2005?

Y: Ili estis produktitaj kiam Japanio spertis similan socian transformiĝon kiel Ĉinio spertis tiutempe. En tiu senco, estas tre interese kompari tiujn du filmajn tendencojn. Multaj ĉinaj dokumentaj filmistoj estis inspiritaj la libro pri Ogawa tradukita de amikino Feng Yan (冯艳), kiu studis en Japanio kaj poste fariĝis dokumenta filmistino. Ŝia ĉefverko estas Bing'ai (秉 爱). Ĝi gajnis la premion Ogawa Shinsuke en Yamagata.

D: La filma metodo de Ogawa estis labori en la riz-kampoj kaj kundividi la vivon de la farmistoj. Ĉu estas la samo por ĉinaj filmistoj?

Y: Ne estas ekzakte la samo en la formo de filmado, sed en iu spirita senco. Japana dokumenta filmo estis implikita en la ĝeneralaj sociaj movadoj por atingi demokration. En Ĉinio tiaj fortaj sociaj movadoj neniam ekzistis. Nia sendependa filmado estas io pli kultura: filma movado, prefere ol socia movado. Mem-esprimo ĉiam estis la ĉefa celo por multaj ĉinaj filmistoj, eĉ se ni ankoraŭ parolas pri iliaj verkoj kiel "sendependaj filmoj."

Kiam ni parolas pri ĉina "sendependa filmarto", ĝi signifas ion tute malsaman kaj tre ĉinan. Ĝi simple signifas, ke la filmistoj estas ne nepre profesiaj. Ili havas malsamajn identecojn kaj kulturdevenojn. La plejparto de la filmoj estas mem-financitaj. Ne estas industrio por apogi tiun filmarton. Kaj ekzistas preskaŭ neniu distribuado, kvankam vi povus trovi iujn piratajn kopiojn en DVD-vendejoj. Sendependaj filmoj – kaj precipe la dokumentaj - neniam estis komercigitaj en Ĉinio. Ili estas io naskiĝinta kaj kreskinta tute ekstere de la sistemo. Homoj devas organizi sendependajn filmfestivalojn por montri siajn verkojn. Kelkaj famaj filmoj povus esti montritaj en universitatoj kaj en internaciaj filmfestivaloj.

D: Ĉu vi povas diri al ni ion pri la strukturo de la filmfestivalo?

Y: Ni havas kvin regulajn kategoriojn. La unua estas Konkurado. Ni elektas dekkvin filmojn el la kutime cent aŭ ducent enskriboj, kaj ni metas ilin en tiun kategorion. Ili konkurencas por tri premioj: bronza, nigra ceramiko, kaj masko. La bronzo estas la granda premio de la festivalo. La dua premio estas donita al la plej novigaj filmoj. Kaj la tria premio, al novaj elstaraj filmistoj por ilia laboro ĝenerale.

La dua kategorio estas Junulara Forumo. Ĝi estas malfermita al junaj filmistoj kaj iliaj verkoj. Ĝi ne estas konkurenca. Ĝi estas platformo por ili por interŝanĝi ideojn. Ili ne estas nepre junaĝaj, sed novaj vizaĝoj.

La tria sekcio fokusiĝas sur komunumo-bazitaj dokumentaj filmoj, plejparte faritaj de vilaĝanoj aŭ foje de esploristoj apartenantaj al NGOj [Ne-Registaraj Organizoj]. Teamo de kulturaj esploristoj kaj antropologoj de Yunfesto donas filmkameraojn al la vilaĝanoj en multaj areoj kun precipe nacimalplimulta loĝantaro en Yunnan kiel maniero ebligi al ili reprezenti siajn vivojn laŭ siaj propraj vidpunktoj. Tiuj projektoj ne estas rilataj al NGO. Ili estis komencitaj de antropologoj kiel instruisto Guo Jing - unu el la fondintoj de la festivalo kaj unu el la pioniroj. Miaj kolegoj havigas al la vilaĝanoj la aparataron, kaj donas al ili iom da bazaj lecionoj pri komputila muntado. La vilaĝanoj trovas la temojn kaj mem muntas la filmojn. Kaj ni montras la elektitajn filmojn en la festivalo.

D: Ĉu ĉiuj etnaj malplimultoj estas reprezentitaj en la sama maniero en la procezo de selektado por tiu kategorio?

Y: Ne, tio tute dependas de la filmistoj. Krom la vilaĝanaj filmistoj, ĉi tiu programo allogas la partoprenon de multaj NGO-homoj. Multaj sociaj laboristoj estas adoptantaj tiun ĉi metodon en sia laboro, ĉar filmfarado estas tiom vigla kaj aktiva metodo por engaĝigi lokajn homojn.

D: Ĉu la registara plano movi parton de la loĝantaro de la kamparo al la urbo influas dokumentan filmfaradon?

Y: Jes, multaj filmoj reprezentas tian migradon. Ili montras migrantajn laboristojn kaj ilian vivon kaj en la kamparo kaj en la urboj.

D: Kio estas la du ceteraj kategorioj de la festivalo?

Y: La kvara kategorio – Retromemoro - estas destinita prezenti retrospektivon pri fremda aŭ ĉina filmisto. La unua Retromemoro temis pri Yang Guanghai (杨光海) kiel pioniro de la ĉina etnografia filmfarado. Li direktis ok dokumentajn filmojn prezentante ok nacimalplimultojn ree en la kvindekaj jaroj. Ni rememoris la grupon de filmistoj senditaj de la registaro por dokumenti la vivon kaj kulturojn de etnaj minoritatoj tra Ĉinio, tuj antaŭ ol la granda reformo ŝanĝis ĉion.

La dua retrospektivo estis pri la filmoj de Ogawa. La tria estis pri rusa dokumenta filmisto Sergei Loznitsa, kaj la kvara pri la israela Ron Havilio. La sekva fokusiĝis pri Mao Chenyu (毛晨雨), ĉina dokumenta filmisto.

La kvina kategorio nomiĝas Media Mélange aŭ Media Miksaĵo en Esperanto. Ĝi estas miksita programo, prezentanta aktualajn elstarajn internaciajn dokumentajn filmojn kaj kelkfoje iujn ĉinajn filmojn.

D: Ĉu tiu ĉi ideo pri internacia interŝanĝo jam estis en la strukturo mem de la festivalo?

Y: Jes, ekde la komenco. Ni ankaŭ montris nederlandajn dokumentajn filmojn rekomenditajn fare de IDFA, la Amsterdama Internacia Dokumenta Filmfestivalo. Kaj ni havis francajn, belgajn kaj svisajn dokumentajn filmojn. Bedaŭrinde ni ne havis italajn ĝis nun. Mi esperas en la estonteco!

D: Ĉu vi havas rilatojn kun Norda Eŭropo?

Y: Jes, ekde kiam mi studis en universitato, estis iuj profesoroj el la nordeŭropaj landoj. Sed ili estis plejparte homoj de la vida antropologia socio. Ekzistas ankaŭ filmfestivalo en norda vida antropologio, kaj ni havis kelkajn kontaktojn.

D: Ĉar Yunnan estas landlima regiono, ĉu vi disvolvis rilatojn kun najbaraj landoj kiel Mjanmaro ktp.?

Y: Jes. Ni faris programon kun dokumentaj filmoj de Eost-Azio en 2009. Ĝi estis en la Media Mélange-sekcio, kaj ĝi estis nomita "Impresoj de sud-eosta Azio" - kun filmoj el Mjanmaro, Vjetnamio, Laoso, Kamboĝo kaj Tajlando. Sed ni povis fari ĝin nur tiun jaron. Ni volis evoluigi daŭrajn ligojn kun niaj najbaraj landoj. Sed ili estis nur ĉe la komenca esploro de sendependa filmfarado. Niaj rilatoj estis limigitaj, kaj ni ne povis trovi multajn partnerajn instituciojn por daŭrigi ĉi tiun projekton.

D: Kial vi pensas, ke vi ne havis rilatojn kun Italio, almenaŭ ĝis nun?

Y: Ĝis nun tio neniam okazis.

D: Ŝajnas ke ĉinoj multe ŝatas italan Novrealismon. Estas tre facile interŝanĝi ideojn pri tiuj filmoj.

Y: Kompreneble, italaj Novrealismaj filmoj estis tre inspirigaj por ĉinaj filmistoj. Mi mem tre multe ŝatas Federico Fellini, kaj ne nur pro la maniero en kiu li montras italan vivon. Mi ŝatas La vojon, 8 ½, La Noktojn de Cabiria. Li estas tiel emociveka, kaj tiu frenezeco estas tiel potenca.

D: 8 ½ estas filmo pri la krea krizo de iu filmisto. Ĉu ekzistas ĉinaj sendependaj dokumentaj filmoj pri la malfacilaĵoj de filmfarado?

Y: Jes, ekzistas iuj dokumentaj filmoj kiuj estas mem-pripensigaj. Ili provas esplori la kontraŭdiron inter vivo kiel filmfarado kaj privateco - tre intima kaj emocia alfrontiĝo. Ekzemple, la filmo nomita Tape (Glubendo) (膠帶; reĝ. Li Ning 李 凝) estas tre potenca. Tiuj filmoj estas iĝantaj tendenco.

D: Ĉu ekzistas mem-pripensigaj filmoj de vilaĝanoj kiuj esploras la malfacilaĵojn de filmfarado?

Y: Iel ene de la ĉinaj filmistoj estas du grupoj. Unuflanke, la filmistoj de la sendependa dokumenta mondo estas pli aŭtoroj, en la senco de la franca vorto auteur. Aliflanke, la vilaĝaj filmistoj kutimis esti metitaj en malsaman kategorion. Tamen ili ĉiuj renkontiĝas en la filmfestivalo, kaj kelkfoje ili iras al la projekcioj de la filmoj de la alia grupo. Sed realaj rilatoj kaj dialogo ne okazis dum longa tempo. Fine, en 2009 ni organizis interŝanĝ-programon kaj invitis la vilaĝajn filmistojn kaj la sendependajn filmistojn kies filmoj pritraktis la vilaĝan vivon. Kiel kuratoro, mi vidas ambaŭ grupojn kiel "sendependaj filmistoj" en la plena senco de la termino. Sed la sendependaj filmistoj pritraktas vilaĝan aŭ minoritatan vivon kiel eksteruloj, dum la vilaĝanoj estas la internuloj. Ni volis kompari tiujn du vidpunktojn kaj stimuli kelkajn pridiskutojn. Tial nur Yunfesto havas Komunumo-bazitajn Dokumentajn Filmojn kiel programero. Dum la jaroj tiuj du grupoj eble povis lerni ion unu de la alia. Sed ni bezonas iom pli da tempo por vidi kiel aferoj evoluos.

D: Estas tre interese ĉar la problemo de antropologio ĝenerale estas la nesuperebla interspaco inter la antropologo kaj la vilaĝanoj, la subjekto kaj la objekto. Sed vi provas miksi ilin kaj venki la interspacon.

Y: Jes, fakte tio estas la ideo.(daŭrigota)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin