Fokusoj de la Semajno (Mar. 11)

(GMT+08:00) 2016-03-11 15:15:45     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La 12a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia parlamento de Ĉinio, malfermis sian kvaran sesion sabate matene en la Granda Popola Halo en Pekino. Ĉefministro Li Keqiang faris raporton pri registara laboro en la malferma kunveno. Li esprimis sian konfidon pri realigo de la celoj de Ĉinio por 2020 kaj menciis "malfacilan batalon" fronte al severaj defioj.

La raporto pri registara laboro fiksas la celon de ĉijara ekonomia kresko je 6,5% ĝis 7% kaj la averaĝan jaran kreskorapidecon por la sekvaj kvin jaroj je pli ol 6,5%.

La jaro 2016 estas la komenco de la 13a kvinjara plano de Ĉinio por la periodo de 2016 ĝis 2020, kiam Ĉinio finos la konstruadon de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Ĉinio celas duobligi surbaze de 2010 la malnetan enlandan produkton kaj la pokapan personan enspezon en 2020.

Ĉirkaŭ 3 000 deputitoj por la Nacia Popola Kongreso aŭskultis la raporton de ĉefministro Li en la malferma kunveno prezidita de Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de NPK kaj plenuma prezidanto de la sesia prezidio, kune kun plej altaj kompartiaj kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli.

Marde Ĉinio esprimis "fortan malkontenton" kaj "firman proteston" pro usonaj sankcioj kontraŭ la firmao ZTE, fakrikanto de telekomunikaj aparatoj, dirante, ke la ago vundos aliajn, sed ne profitigos Usonon mem.

La Komerca Ministerio diris en sia deklaro, ke tiu ago serioze difektos la komercajn aktivecojn de ĉinaj firmaoj. Ĉinio kontaktos plu la usonan flankon pri la demando.

Usono lunde anoncis restriktojn de eksporto kontraŭ la firmao ZTE kaj tri rilataj entoj pro laŭdira malobservo de la usona eksporto-regado kontraŭ Irano.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en gazetara konferenco, ke li ne kredas, ke komercaj restriktoj kontraŭ ĉinaj firmaoj estas la ĝusta rimedo por pritrakti ekonomiajn kaj komercajn disputojn. Tiu rimedo vundos aliajn, sed ne profitigos Usonon mem. Wang alvokis la du flankojn kunlabori.

Komerco pri akcioj de la firmao ZTE en Honkongo kaj Shenzhen estis interrompita ekde lundo pro la eksportaj restriktoj. En deklaro, la firmao emfazis, ke ĝi plenumas la leĝojn kaj regularojn de ĉiuj jurisdikcioj, en kiuj ĝi havas negocojn, kaj ĝi kunlaboros plu kun la usona flanko por solvi la demandon.

La Korea Demokratia Popola Respubliko ĵaŭde deklaris nuligon de ĉiuj interkonsentoj pri ekonomiaj interŝanĝoj kaj kunlaboro kun Sud-Koreio.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis, ke proparolanto de la Korea Komitato por Paca Reunuigo de la Patrujo anoncis, ke ekde tiam estu nevalidaj ĉiuj publikigitaj interkonsentoj pri ekonomiaj interŝanĝoj kaj kunlaboro kun Sud-Koreio, kaj estos komplete likviditaj ĉiuj aktivoj de sud-koreaj entreprenoj kaj rilataj institucioj en la KDPR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin