Fokusoj de la Semajno (Mar 18)

(GMT+08:00) 2016-03-18 12:59:51     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mrinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La Nacia Popola Kongreso (NPK), la parlamento de Ĉinio, finis sian jaran sesion merkrede matene en Pekino.

Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, prezidis la ferman kunvenon. Li diris, ke la sesio ekzamenis kaj aprobis la skizon de la 13a Kvin-jara Plano pri la Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvado, kiu postulas efektivigon de la koncepto de noviga, kunordigita, verda, malferma kaj partoprenebla disvolvado.

Inter 2 859 deputitoj por NPK, kiuj ĉeestis la ferman kunvenon, 2 778 leĝdonantoj voĉdonis por la skizo de la 13a Kvin-jara Plano, 2 814 por la raporto de registara laboro, 2 600 por la laborraporto de la Plej Supera Popola Juĝejo, 2 560 por la laborraporto de la Plej Supera Popola Prokurorejo kaj 2 636 por la leĝprojekto pri almozdonado.

Krome, la leĝdonantoj aprobis la jaran planon pri ekonomia kaj socia disvolvado, la jaran registaran buĝeton kaj la laborraporton de la Konstanta Komitato de NPK.

Zhang diris en la ferma kunveno, ke popolaj kongresoj devas ludi aktivan rolon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Go-luda komputila programo AlphaGo de la firmao Google marde finis historian matĉon de la antikva ĉina tabulludo kun sud-korea majstro Lee Sedol per la antaŭeco de kvar kontraŭ unu en la lasta matĉo de la kvin-partia serio.

La definitiva gajninto estis jam decidita, ĉar Lee perdis la unuajn tri matĉojn de la historia kvin-partia ludo. AlphaGo ricevis premion de miliono da usonaj dolaroj, kiu estos donacita al bonfarado. La homa goĉampiono venkis la artefaritan inteligentecon, faritan de DeepMind, filio de Google en Londono, en la kvara matĉo, sed Lee estis venkita denove en la lasta matĉo.

Iu komentisto diris, ke malgraŭ la granda venko, estas tro frue por diri, ke artefarita inteligenteco superis homojn en goo, ĉar Lee ludis kontraŭ AlphaGo kun malmulte da scioj pri la komputila programo, inkluzive de la ludstilo kaj strategio. La komentisto aldonis, ke oni povos konkludi, ĉu la maŝino vere superus homojn en la tabulludo, nur post kiam oni sufiĉe analizos la strategion de AlphaGo kaj refoje okazigos matĉon inter la artefarita inteligenteco kaj goisto.

La usona registaro merkrede anoncis novajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko. La Blanka Domo diris en komunikaĵo, ke tiutage prezidento Barack Obama publikigis administran ordonon frostigi aktivojn de la registaro de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj la Korea Laborista Partio kaj malpermesi specifajn transakciojn kun tiu lando. Poste la Financa Departemento publikigis komunikaĵon, anoncante sankciojn kontraŭ 17 registaraj funkciuloj kaj institucioj kaj 20 ŝipoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko. La novaj sankcioj estas direktitaj al sektoroj de energio, minerala produktado, financa servo kaj transporto kaj malpermesas eksporton de varoj, servoj kaj teknikoj kaj investon al la lando. La Blanka Domo diris en sia komunikaĵo, ke Usono premos plu la Korean Demokratian Popolan Respublikon por ke ĝi pagu koston ĝis ekplenumo de internacia respondeco kaj devo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin