Momente liberigu la animon en printempo

(GMT+08:00) 2016-03-23 15:18:33     Redaktoro:Li Lu

1. La dua Ĉina Monda Poemtaga Koncerto,


La 21-a de marto estas la Monda Poema Tago. En Pekino okazis la dua Ĉina Monda Poemtaga Koncerto dimanĉe, la 20-an, samtempe malfermiĝis la Printempa Festivalo de Ĉinoj en Tianqiao Arta Centro. La Koncerto unuafoje praktikas la ideon de ekologia literaturo kun la temo "Momente liberigu la animon", kuncele strukturi la harmonian rilaton inter la homo, la naturo kaj la socio por repensigi la homan maltrankvilon, el plivasta poezia horizonto .

La koncerto havas la apartan apogon de UNESKO kaj ĝia ĝenerala direktorino Ilina Bokova faris reklamon de ĉina poemo《Floranta nokto super la printema rivero》kaj donis la salutan parolon. Ŝi diris,

"Poezio havas same longan historion kiel la homaro mem, kaj same riĉe varinuanca --- karakteriziĝas per tradicioj de malsamaj nacioj. Ĉiu poemo montras emocion, pensadon kaj aspiron, kaj gvidas nin antaŭenmarŝi. Nenio estas pli delikata ol poemo, kaj nenio estas longe daŭra kaj potenca ol poemo."

La koncerto kun la temo ekoliteraturo fokusiĝas al la rilatoj inter homo kaj aero, sunbrilo kaj akvo, akcentas la akordecon inter la homo kaj la naturo. Konsistante el kvar ĉapitroj "Elteriĝo, Forvojaĝo, Returniĝo kaj Liberiĝo", la koncerto impresas pure verda, kaj repripensigas la homan agadon.

Infanvoĉa ĥoro preludis la koncerton. La ĉeftema kanto, Printempa Aŭroro, ---- verse el ĉina antikva poeto WANG Changling---- kreis puran kaj serenan etoson:

Ĉina filmaktoro Chen Jianbin reklamis la poemon de perua poeto Pablo Neruda: Momente silentu, kiu enirigis la koncerton en la unuan ĉapitron Elteriĝo

La dua ĉapitro Forvojaĝo komenciĝis per la versoj: "Tiam, nur se mi deziris, mi povis iri ien ajn, eĉ al la randoj de la tero."

Ses senditoj el ambasado de ses landoj Irlando, Britio, Peruo, Islando, Svisio kaj Kanado estis invititaj por kontribui la poemon de sia lando, kun la tradukita reklamo de la ĉinaj amatoroj. Inter ili estas sinjoro Ragnar Baldursson (Esperantisto), la sendito el Islanda Ambasado en Ĉinio. Li diris ĉine.

"Mi venis el malproksima Islando. Islandanoj kaj ĉinoj vivantaj en tute malsamaj landoj, sed same amas poezion. Oni diras, ke ĉiu islandano estas poeto, tial hodiaŭ mi reklamos poemon, verkitan de mi mem……"

Li recitis la poemon "Printempa Preĝado" memverkitan:

Walden de usona verkisto Henry David Thoreau estas vaste ŝatata pro la priskribo de la simpla vivo kaj la amo al la naturo. Profesorino YU Dan interpretis la versojn kun tiom verva emocio:

"Devigu la vivon en modeston, en la plej simplan formon, simple, simple, plisimple!"

Estis la komenco de la tria ĉapitro Returniĝo

La lasta ĉapitro titolita Liberiĝo finiĝis per la peomo: Ja estas la grilo verkita de ĉina literaturisto Liu Shahe. Recitartisto XU Tao imprese kaj stentore elparolis la nostalgion de la samlandanoj ĉe ambaŭ marbordoj.

Intertempe estas muzikaĵoj, etnaj instrumentaj kaj pianaj, tradiciaj kaj modernaj.

La koncerton prezidis knabineto Blenda Li, el Changping Interncia Lernejo kaj sinjoro REN Luyu, el la ĉina centra televida stacio.

2. La poemo por vi

La koncerto originis el la ideo sur Wechat:"Be my guest" (La poemo por vi), kiun iniciatis sinjoro PAN Jieke antaŭ tri jaroj. La iniciatinto diris, ke poezieco estas naturo de homoj, kaj nature kreskas ĉe homoj. Poemoj vekas sinkronon en ia tempero kaj havigas al la animo liberon. Tial la ĉijara temo estas " Momente liberigu la animon"

"La poemo por vi" estas kulturarta platformo liganta homojn pere de poemo. La partoprenantoj venas el diversaj tavoloj inkluzive ŝtatestrojn kaj popolamasojn. Kuncele revenigi la poemojn en la vastan horizonton kaj en la ĉiutagan vivon, kaj fari poemon komunikilo inter diversaj popoloj, "La poemo por vi" utiligas la publikan we-chat kontribui poemon je la deka ĉiuvespere. Inter la reklamantoj troviĝas famuloj, eminentuloj de diversaj rondoj kaj ankaŭ ordinaraj studentoj kaj popolanoj. Interalie, ĝueblas la liriko far aparte de Margrethe II, la dana reĝino kaj Peng Liyuan, la ĉina unua sinjorino. Ĝis la tago, kiam venis la Monda Poema Tago de la jaro 2016. Jam pli ol mil poemoj estis dissenditaj je pli ol 400 milionoj da fojoj, la aŭskultantoj troviĝas en pli ol 40 landoj. Malgraŭ la fono aŭ profesio, oni bezonas ion por karesi sian animon. Poemo estas tia"io".

Okaze de La dua Ĉina Monda Poemtaga Koncerto, profitante el la interreto, la projekto "La poemo por vi" lanĉis paralele salonan agadon en pli ol 100 urboj kaj regionoj en- kaj eksterlandaj, varma reago bolis inter poemamatoroj tra la mondo, multaj el ili konkuras por prezidi salonon.

Enkadre estas variaj agadoj: donaco de poemaro, monhelpo al aŭtismaj infanoj, lerno de ikebano, libere laŭtlegado de poemo, por revenigi la poemon en la vivon. La aŭspicianto esperas rompi la baron en dialogo inter diversaj rondoj per la potenca forto de "poemo, filozofio , arto kaj beleco." kaj fine malaperigi la maltrankvilon, konflikton kaj streĉitecon alportitan de la rapida evoluado.

La unua Ĉina Monda Poemtaga Koncerto okazis en la 21-a de marto, 2015.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin