Fokusoj de la Semajno (Mar. 25)

(GMT+08:00) 2016-03-25 11:55:04     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping forte kondamnis teroratakojn en Bruselo, kiuj mortigis dekojn da homoj kaj vundis multajn aliajn. En mesaĝo marde sendita al belga reĝo Philippe post la letalaj atakoj, Xi profunde funebris pri la viktimoj kaj esprimis sinceran simpation al la vunditoj kaj familioj de la viktimoj.

Almenaŭ 34 homoj estis mortigitaj marde matene en serio da eksplodoj en la brusela flughaveno kaj metrostacio proksima al institucioj de la Eŭropa Unio.

La ĉina prezidanto emfazis, ke terorismo estas la komuna malamiko de la homaro kaj komuna minaco alfrontanta de la internacia komunumo. Ĉinio oponas ĉian terorismon kaj volas defendi pacon kaj stabilecon de la tuta mondo. Li diris, ke Ĉinio volas cementi kunlaboron kun Belgio pri sekureco kaj la batalo kontraŭ terorismo kaj antaŭenigi internaciajn klopodojn por pritrakti simptomojn kaj radikalajn kaŭzojn de terorismo.

Lunde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia germana paralelulo Joachim Gauck faris interparolon, interkonsentante plifortigi ĉiuflankan strategian partnerecon inter la du landoj.

Xi bonvenigis la germanan prezidenton por lia unua ŝtata vizito al Ĉinio, dirante, ke Ĉinio kaj Germanio devas havi pli striktajn interŝanĝojn kaj kunlaboron ol iam ajn antaŭe, kaj duflankaj rilatoj devas esti levitaj al pli alta nivelo. Ĉinio kaj Germanio senĉese pliigas politikan reciprokan konfidon, praktikan kunlaboron, kulturajn interŝanĝojn kaj kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj. Xi emfazis, ke kompreno de la granda bildo el strategia kaj longtempa perspektivo estas tre grava por firmigi la ĉiuflankan strategian partnerecon.

Gauck aklamis la fruktodonan kunlaboron en komerco, tekniko, mediprotekto, edukado, kulturo kaj aliaj kampoj. Li diris, ke Germanio aprezas la konstrueman rolon de Ĉinio en internaciaj aferoj kaj la malfermitecon kaj pozitivan efikon de la iniciato de Zono kaj Vojo, esprimante volon plibonigi partnerecon kun Ĉinio kaj akceli kunlaboron inter Eŭropo kaj Ĉinio.


Usona prezidento Barack Obama dimanĉe atingis Havanon por historia vizito, kiu signis la komencon de nova erao en rilatoj de Usono kun la najbaro post pli ol 50 jaroj de la malamikeco de la malvarm-milita epoko. La aviadilo surteriĝis je la 4a horo kaj 19 minutoj posttagmeze laŭ loka tempo en la internacia flughaveno de Havano, kie Obama estis salutita de kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodriguez kaj aliaj kubaj kaj usonaj oficialuloj.

Lunde en la Revolucia Palaco en Havano, prezidanto de la kuba Ŝtata Konsilio kaj prezidanto de la Ministra Konferenco Raul Castro renkontiĝis kun usona prezidento Obama. Raul refoje alvokis, ke Usono nuligu ekonomian kaj financan blokadon kaj komercan embargon kontraŭ Kubo.

En gazetara konferenco post la renkontiĝo Raul konfirmis klopodojn de Obama por normaligo de la dulandaj rilatoj kaj esprimis la volon grandigi kunlaboron kun Usono en la batalo kontraŭ la viruso Zika kaj narkotaĵa krimo. Li diris, ke restas la usona blokado kontraŭ Kubo, kaj tio estas la ĉefa obstaklo sur la vojo al ekonomia kaj socia disvolvado de Kubo. Li asertis, ke por normaligi la rilatojn, Usono devas nuligi la ekonomian blokadon kontraŭ Kubo kaj redoni la okupatan bazlokon Guantanamo.

Obama diris, ke li kredas, ke Usono finos la ekonomian blokadon, tamen li ne povas antaŭvidi la precizan tempon. Li diris, ke restas multaj diferencoj inter la du landoj, tamen la du flankoj povas fari konstrueman dialogon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin