Ekskluziva intervjuo kun Liu Peiqiong, deputito al NPK

(GMT+08:00) 2016-03-30 17:03:50     Redaktoro:Shanshan

Karaj aŭskultantoj, Shanshan varme bonvenigas vin al nia programero. Hodiaŭ mi konigos al vi rakonton de s-ino Liu Peiqiong, deputito al la Nacia Popola Kongreso el Hongkongo.

Dum la periodo de ĉi-jaraj du sesioj de Ĉinio, mi renkontiĝis kun s-ino Liu Peiqiong, kiu tenis en la manoj kopiojn de 8 proponoj, prezentitajn al ĉi-jara sesio. Kiamaniere naskiĝis mocioj kaj proponoj de deputitoj al NPK? Ĉu ĉiuj mocioj kaj proponoj estos respondataj kaj akcepteblaj? Kiom longe la deputitoj ricevos la respondojn? Karaj amikoj, bonvole aŭskultu nian hodiaŭan programeron kaj trovu respondojn.

Deputitoj al la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio rajtas prezenti mociojn aŭ proponojn al la ŝtato ĉiam ajn, tamen plejparto de mocioj kaj proponoj estas prezentataj dum sesio de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. Mocioj devas esti almetataj de iu delegacio aŭ grupo el pli ol 30 deputitoj, tamen proponoj povas esti prezentataj de unu deputito aŭ kelkaj deputitoj. S-ino Liu Peiqiong konigis al mi, ke antaŭ ol almeti mociojn aŭ proponojn, ŝi ĉiam faras delatan esploradon.

(sono 1)

"Deputitoj al la Nacia Popola Kongreso devas fari inspekton en diversaj lokoj ĉiu-jare. En 2014 mi inspektis en Guangxi-a Zhuang-Nacieca Aŭtonoma Regiono, sudokcidenta Ĉinio, kaj Shaanxi-provinco, meza Ĉinio pasintjare. Dum mia inspektado, mi esploris, serĉis ekzistajn problemojn, kaj montris ĉi-rilatajn proponojn. Ĉi-jare mi prezentis poponon pri disvolvo de loka ekonomia strukturo. Post inspektado mi trovis, ke Guangxi-a Zhuang-Nacieca Aŭtonoma Regiono kaj Shaanxi-provinco havas komunan problemon, tio estas, ke ili troe apogas sian ekonomion sur iuj krudmaterialaj agrikulturaĵoj aŭ minaĵoj. Ili fokusiĝas al unu aŭ du kampoj, la ekonomio estas ne stabila kaj facile renkontas problemon. Do mi proponis multigi industriojn en tiuj lokoj, fortigi kunlaborojn kun aliaj regionoj kaj igi la ekonomion plureca."

La propon-grupo detale klasas ricevitajn mociojn aŭ poponoj kaj disdonis ilin al diversaj departementoj. Koncernaj departementoj oficiale respondas al deputitoj en 6 monatoj. S-ino Liu Peiqiong diris, ke ŝia propono estis prezentita en la 11a de marto, post tri tagoj, kiam ŝi legis ĵurnalon, ŝi trovis, ke la propono jam estis ricevita de la Nacia Disvolva kaj Reformada Komisiono.

(sono 2)

"La Nacia Disvolva kaj Reformada Komisiono diris en sia gazetara konferenco, ke ili alte atentas la proponon kaj planas rompi ekonomian formon de administracia regiono, formi ekonomian regionon , malfermi merkaton pri riĉfontoj, fari kunlaborojn kaj vastigi merkatojn. "

S-ino Liu Peiqiong diris, ke proponoj de deputitoj al la Nacia Popola Kongreso ne nur ricevas ĝustatempajn respondojn, iuj el ili estas praktikataj kaj ŝanĝas popolan vivon. En 2005 la propono de Liu Peiqiong estis praktikata. La propono temas pri tio, ke hongkongaj studentoj, kiuj lernas en la landinterno, donu saman lernokotizon kiel landinternaj studentoj.

(sono 3)

"Mi opinias, ke nia lando devas kuraĝigi bonajn studentojn de Hongkongo lerni en la ĉina interna loko kaj fari kontribuon. Ja pro tio, mi prezentis la proponon. La tiama vicsekretario de la kontakta buroo de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio respondis min en tre mallonga tempo. Post duonjara klopodo, li finfine akceligis la aferon. Ŝanĝi lernokotizon ne estas facila afero, ĝi devas esti akordigita de ministerioj pri financo, eduko, civilaj aferoj kaj aliaj. Pro klopodo de diversaj flankoj, la propono estis oficiale praktikata en 2006."

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin