Pontokonstruado en Ĉinio transpasis 6 000 jarojn

(GMT+08:00) 2016-03-30 17:20:46     Redaktoro:Pluveta

 


Ĉinio estas antikva civilizacio, kaj dum la longa historio ĝi kreis unikan kaj elstaran tradician kulturon. La ĉina arkitekturo estas aparte bela branĉo en la arbo de la ĉina civilizacio.

Arkeologiaj malkovroj montras, ke antikvaj ĉinoj komencis konstrui pontojn antaŭ pli ol 6 000 jaroj. Jam en la Orienta Han-dinastio Ĉinio disvolvis teknikojn por starigo de kvar tipoj de pontoj, nome traboponto, arka ponto, pendoponto kaj flosponto.

Traboponto, la plej simpla el la kvar tipoj, aperis la unua en Ĉinio. Dum la ŝtonepoko, homoj metis unuopan krude prilaboritan ŝtipon aŭ floson de du aŭ tri ŝtipoj sur rivereton por venki la obstaklon.

Tiaj strukturoj estis trovitaj en Banpo, arkeologia ejo malkovrita en 1953 proksime al Xi'an en nordokcidenta Ĉinio. La restaĵoj de pluraj neolitikaj kolonioj tie datiĝas el la periodo antaŭ 5 600 ĝis 6 700 jaroj.

En Hemudu, alia neolitika ejo en nuna Yuyao en la orienta provinco Zhejiang, arkeologoj trovis ateston de trabopontoj faritaj el lignaj framoj. La ejo de Hemudu kredeble ekzistis de 5 000 ĝis 4 500 antaŭ la kristana erao.

Enirinte la feran tempaĝon, la antikvaj ĉinoj kapablis konstrui ne nur pli malsimplajn lignajn pontojn, sed ankaŭ pli solidajn kaj daŭremajn ŝtonajn pontojn. En 22 de la kristana erao, la duko Mugong de la dinastio Qin en norda Ĉinio konstruigis la ponton Ba, bela kombinaĵo de ŝtonaj pilieroj kaj lignaj traboj. La ponto longa je 380 metroj kaj larĝa je sep metroj estis kunligita per 67 spanoj, ĉiu kun la distanco de preskaŭ ses metroj.

La restaĵoj de la ponto estis elterigitaj en 1994 de lokanoj dum drago de la rivero Ba oriente de Xi'an.

Dum la sama periodo, tiaj ŝton-lignaj trabopontoj aperis en multaj aliaj lokoj tra la lando, ekzemple en hodiaŭa Zhejiang-provinco kaj la sudokcidenta Guangxi-a Ĝŭanga Autonoma Regiono.

Per plibonigitaj iloj kaj nova tekniko ĉinoj komencis konstrui pli malsimplajn pontojn en la postaj jarcentoj.

Unu el la plej bonaj ekzemploj estas la nuna Yuzhao Feiliang en la templo Jinci en la norda provinco Shanxi. La krucforma ŝtona ponto, konstruita en la dinastio Song, estas aklamata de multaj arkitektoj kiel la gemo de antikva ĉina pontokonstrua arto pro sia eleganta dezajno kaj unika strukturo. La nomo de la ponto havas la sencon de "traboj flugantaj kruce super la fiŝolageto".

En la sama tempo ĉinoj en la marbordaj regionoj komencis konstrui longajn, transmarajn ŝtonajn pontojn por ligiĝi kun proksimaj insuloj.

Oni uzis boatojn por transporti pezajn granitajn slabojn, kiuj estis longaj pli ol 10 metrojn, kaj ĉiu pezis ĝis 25 tunojn, kaj poste utiligante altan tajdon, ili metis la trabojn sur la starigitajn ŝtonajn pilierojn.

Tiaj pontoj povus esti longaj 2 000 metrojn. La ponto Anping proksime al la urbo Quanzhou en la sudorienta provinco Fujian transpasas 2 070 metrojn. La ponto, konsistanta el 331 spanoj, iam havis kvin pavilonojn por ripozo de vojaĝantoj, sed nun restas nur unu.

Konstruo de tiu transmara ponto komenciĝis en 1138 kaj estis finita en 1151. Nun ĝi estas enlistigita kiel ŝtata kultura heredaĵo sub la registara protekto.

Post la apero de ŝtonaj pontoj eksmodiĝis nedaŭremaj lignaj pontoj. Sed en regionoj sen facila akiro de granda kaj altkvalita ŝtono aŭ granita ŝtonminejo, homoj inventis lignajn pontojn kovritajn per tegolitaj tegmentoj por fari ilin pli daŭremaj kaj helpi vojaĝantojn sin ŝirmi kontraŭ malbona vetero.

En la provinco Zhejiang, la ponto Bailiang (aŭ la Cent-Traba Ponto) kaj la ponto Shouxi estas vaste rigardataj kiel la plej bonaj ekzemploj de ĉi tiu tipo de ponto.

Multaj kovritaj lignaj pontoj estas troveblaj hodiaŭ en etnaj regionoj de la Guangxi-a Ĝŭanga Autonoma Regiono. Ekzemple, la ponto Chengyang konstruita de membroj de la dong-a etnogrupo en 1912 en la gubernio Sanjiang en Guangxi, estas kovrita ponto longa 64 metrojn kaj alta 10,6 metrojn. Ĝi estas sprita kombino de traboponto kun belaj pavilonoj kaj verandoj.

Por solvi la problemon de manko de longaj traboj, antikvaj ĉinaj konstruistoj ankaŭ inventis kantilevrajn pontojn, kiuj havas larĝajn spanojn kaj bezonas malpli da pilieroj. Eĉ hodiaŭ, la trabopontoj restas la plej ofte uzataj en la lando.

En antikva tempo homoj plejparte uzis lignon aŭ ŝtonon en konstruado de pontoj. Sed kelkfoje ili ne povis trovi sufiĉe longajn trabojn por superponti larĝan rojon aŭ riveron.

Poste, la kantilevra ponto estis inventita. Por konstrui kantilevran ponton, konstruistoj uzis du horizontalajn trabojn apogitajn sur nur unu ekstremaĵo kaj etendis ilin de kontraŭaj flankoj de la subtenaj pilieroj al renkontiĝo en aero super la akvo.

La ponto Chengyang, fama kovrita ligna ponto konstruita de la dong-a etnogrupo en la sudokcidenta ĉina Guangxi-a Ĝŭanga Autonoma Regiono, estas majstroverko inter kantilevraj pontoj en la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin