Sep famaj verkoj pri milito en la historio de Nobelpremio (2)

(GMT+08:00) 2016-03-31 09:10:01     Redaktoro:Li Lu

Günter Grass kaj La lada tambureto

Milito estas katastrofo de la homaro. En la historio de la Nobelpremio nemankas la romanoj ĝenre de milito. La aŭtoroj ne celas laŭdi militon sed repripensi la militojn por esplori la rilatojn inter milito kaj homoj, pri la krueleco de milito,pri la konsekvenco ktp. Ĉispace mi parolu laŭvice la 7 plej famajn verkojn pri milito en la historio de nobelpremio. Hodiaŭ mi prezentos al vi germanan verkiston Gunter Grass,kiu akiris la literaturan nobelpremion en 1999, per la romano La lada tambureto.

1. La aŭtoro : Günter Grass

Günter Grass naskiĝis en la tiama Libera Urbo Dancigo (nuntempe Gdansko en Pollando). Junece li studis skulptarton kaj grafikarton en Düsseldorf kaj Berlino poste laboris kiel skulptisto en Parizo kaj revenis al Berlino en la jaro 1960.

Jam kiel studento li dediĉis sin al la verkado. La unuaj lirikaĵoj kaj dramoj estis laŭdataj de kritikistoj, tamen ne trovis vastan legantaron. Famon Günter Grass akiris pro sia verko "La lada tambureto" (Die Blechtrommel), kiu publikiĝis en 1959 kiel unua parto de la t.n. "Danciga Trilogio". En 1979 la verko estis tre sukcese filmigita kaj ekde 2000 ĝi legeblas ankaŭ en Esperanto.

2. La romano La lada tambureto

Koncize: trijara knabo Oskaro senatente eltrovis la amrilaton de

patrino kaj onklo. Li vidis la kruelecon de naziismo. Li decidis ne plu kreski kaj preferis esti nano. De tiam el lia rigardo, la socio kaj homoj ĉirkaŭe estas groteskaj kaj frenezaj. Li ĉiutage frapadas la ladan tambureton, la ludilon doncitan de sia patrino, por elverŝi sian spiton al la deforma socio kaj abomeninda mondo. Kvankam li estas malalta, tamen li estas supersaĝa kaj trioble inteligenta ol samaĝuloj. Li posedas ekstran kapablon akrkrie frakasi vitron. Lian vivon zorgis najbara knabino Maria. Ambaŭ fianciĝis kaj Maria gravediĝis. Sed ŝi poste edziniĝis al la patro de Oskaro kaj naskis la filon. Oskaro sekvis la nan-asembleo por viziti la gernamajn trupojn per artprezentado. Trijarojn poste, li revenis hejmloken. Sovetunia armeo okupis Berlinon. Lia patro sinmortigis glutinte la naziisman emblemon. Enterigante la patron, Oskaro perdis sian ladan tambureton, dume lia filo trafis lin je la kapo per ĵeto de ŝtono. Sango elŝprucis, li falis en tomban kavon. Surprize li ekkreskis alta, malaperis la kapablo frakasi vitron per akrkrio……

La nigra humuro de la romano strukturas la plej malluman historion de Germanio. Kaj laŭ la romano adaptiĝita filmo kun la sama titolo akiris la Oskar-premion de plej bona fremdlingva filmo en 1980.

3. La kariero

Grass estas persista paciisto, kaj firme oponas kontraŭ NATO pro ĝia subskribo de aranĝo de nukleaj armiloj sur la tero de Germanio. Post la unuiĝo de oriento kaj okcidento de Germanio, li des pli sindediĉis en oponado kontraŭ la mallumaj fortoj: nova naziismo kaj ksenofobio.

En la jaro 1999 aperis lia rakontaro "Mia jarcento". Ĝi enhavas cent rakontetojn, kiuj prezentas erojn el la mozaiko de la dudeka jarcento.

Grass ofte ilustras siajn verkojn per propraj grafikaĵoj. Ekde la 1960-aj jaroj li ankaŭ engaĝiĝas politike por maldekstrulaj partioj kaj projektoj. Inter multaj Literaturpremioj li gajnis la premion Georg-Büchner-Preis (1965) kaj la Nobel-premion pri literaturo en 1999.

4. Disputo pri poemo

Pro la kritikita poemo "Kio direndas" (Was gesagt werden muß) pri

la politiko de Israelo fronte al Irano, la israela registaro deklaris la 4-an de aprilo 2012 Gunteron Grass nedezirata persono. Malgraŭ parte oficialaj postuloj israelflankaj, la sveda akademio nobelpremia ne agnoskas kaŭzojn forpreni de Grass la Nobelpremion pri literaturo konvinkaj.

5. Grass kaj Esperanto

La patrino de Günter Grass estis kaŝubino kaj lia onklo estis pola esperantisto naskita en Malborko kaj poste loĝanta en Gdansko kaj laboranta kiel oficisto en la Pola Poŝtoficejo en Gdansko. La 1-an de septembro 1939 la pola onklo defendante la poŝtoficejon mortis pro la pafvundoj fare de germanoj atakantaj la poŝtoficejon. Günter Grass pritraktis la regionon en sia verko "La lada tambureto". En tiu romano la pola onklo ricevas la pseŭdonomon Jan Bronski, sed vera lia nomo estis Bernard Binnebesel. La filo de Bernard Binnebesel s-ano Arkadiusz Binnebesel (esperantisto, same kiel la patro Bernardo) loĝis en Malborko ĝis morto (2015), li antaŭe estis direktoro de la Kastela Muzeo en Malborko, kaj ĝis morto li estis membro de la loka Esperanto-rondo "Kastelo". Günter Grass kelkfoje vizitis sian kuzon Arkadiusz en Malborko, kun kiu li tiam konsultis la faktojn necesajn por verki la faman romanon "La lada tambureto".

La romano estis tradukita en Esperanton de Tomasz Chmielik kaj aperis en la Serio Oriento-Okcidento (n-ro 33).

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin