Fokusoj de la Semajno (Apr. 01)

(GMT+08:00) 2016-04-01 16:38:30     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mrinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis kondolencan mesaĝon al sia pakistana paralelulo Mamnoon Hussain pro la terorista atako dimanĉe en la urbo Lahore, kiu mortigis almenaŭ 72 homojn kaj vundis pli ol 300 aliajn.

Xi diris, "Mi volas esprimi en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj en mia persona nomo profundan funebron pri la viktimoj kaj sinceran kondolencon al iliaj familioj. Ĉinio oponas ĉian terorismon kaj kondamnas per plej fortaj vortoj la teroristan atakon, kiu kaŭzis gravajn perdojn." Li aldonis, ke Ĉinio firme subtenas Pakistanon en la batalo kontraŭ terorismo, konservado de nacia sekureco kaj protekto de la popolo.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al sia pakistana kolego Muhammad Nawaz Sharif. Li diris, ke Ĉinio firme oponas ĉian terorismon kaj subtenos same kiel antaŭe la senlacajn klopodojn de la pakistanaj regisatro kaj popolo por konservado de nacia sekureco kaj batalo kontraŭ terorismo.

Ĉinio kaj Ĉeĥio marde decidis forĝi strategian partnerecon, kondukante duflankajn rilatojn en novan eraon por serĉi pli da komunaj interesoj kaj pli profundan kunlaboron. La plibonigo de duflankaj rilatoj estas rezulto de la intertraktado inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia ĉeĥa paralelulo Milos Zeman en Prago dum la ŝtata vizito de Xi al la eŭropa lando.

Dum la intertraktado, la du ŝtatestroj alte taksis la nunajn duflankajn rilatojn kaj atingis vastan konsenton post profunda diskuto pri duflankaj rilatoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio kaj ankaŭ la kunlaboro inter Ĉinio kaj la landoj en Centra kaj Orienta Eŭropo. Xi diris en komuna gazetara konferenco kun Zeman post la intertraktado, ke la nova difino de la duflankaj rilatoj montris "klaran politikan direkton" por venonta disvolvado.

La du landoj publikigis komunan deklaron pri altigo de la interrilatoj ĝis strategia partnereco post la intertraktado, en kiu la du flankoj konsentis daŭrigi striktajn altnivelajn kontaktojn kiel la ekzemplo de ĉiuflankaj rilatoj kaj plibonigi amikan kunlaboron inter ministerioj, inter leĝdonaj organoj kaj inter lokaj registaroj. La du flankoj decidis firme subteni unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj por certigi la longdaŭran, sanan kaj stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj.

Ĉinio nomumis specialan senditon pri la siria demando, indikante pli aktivan rolon en traktado de la konflikto.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei diris marde en regula gazetara konferenco, ke Xie Xiaoyan, iama ambasadoro al Irano kaj Etiopio kaj reprezentanto al la Afrika Unio, estis nomumita al la posteno.

Hong diris, ke Xie, kun profunda kompreno de mezorientaj aferoj, plenumos sian mision. Li atentigis, ke la siria demando estas en decida stadio de solvado, kaj Ĉinio nomumis la specialan senditon por pli bone antaŭenigi dialogon, kontribui per sia saĝo kaj komunikiĝi kun aliaj partioj por faciligi konvenan solvadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin