La projekto de la leĝo pri almozdono estas elmetita al ekzameno

(GMT+08:00) 2016-04-07 14:18:29     Redaktoro:Xiong Shan

En la 9a de marto la projekto de la leĝo pri almozdono de la Ĉina Popola Respubliko (nome leĝprojekto pri almozdono) estas elmetita al la kvara sesio de la 12a NPK por esti ekzamenata. La leĝprojekto pri almozdono estos la unua leĝo de Ĉinio kaj koncernaj enhavoj de ĝi vekas varman diskuton ĉe diversaj reprezentantoj de la Nacia Popola Kongreso. Kio estas plejzorgata de ili? Kian influon alportos la ekzameno de la leĝprojekto pri almozdono? Kion ili esperas? Do bonvolu rigardi detalan raporton!

"Antaŭe ne estis koncerna leĝo pri almozdono. Homoj propravole faris almozdonon, sed el tio rezultis multaj demandoj: Kiel oni uzas nian mondonacon? Kiu prizorgas ĝin? Kiel oni konfirmas la uzitan mondonacon? Ktp." Sinjoro Liu Yonghao, reprezentanto de la Nacia Popola Kongreso kaj prezidanto de direkcio de la Grupo "New Hope", diris, ke antaŭe koncerna regularo pri almozdono estas ne perfekta, iuj leĝrompantoj faris kontraŭleĝajn agojn sub flago de almozdono. Sed iuj entreprenoj kaj personoj, kiuj volas partopreni en almozdonaj aktivadoj, tamen ne sciis, kiel faras. Sinjoro Liu esprimis, ke la ekzameno de la leĝprojekto estas utila por tiuj almozdonaj aktivadoj.

Li diris: "Per leĝdono, ni esperas, ke la helpado al malriĉaj regionoj fariĝos normala stato. Post akcepto de la leĝo pri almozdono, ni kredas, ke pli kaj pli multaj ĉinoj faros almozdonon, nia lando estos pli kaj pli boniĝanta kaj evoluanta."

Sinjorino Long Feifeng, reprezentanto de la Nacia Popola Kongreso, estro de Jianghua-a Jaŭ-nacieca Aŭtonoma Gubernio de Hunan-a provinco, diris, ke multaj almozdonaj aferoj okazis ĉe si. Ŝi havas tute freŝan memoron pri unu el ili. Ŝi memoris: "Iam okazis incendio en nia gubernio. La Ruĝa Kruco de nia gubernio ekkomencis almozdonon. Lokaj entreprenoj kaj komerca ĉambro pozitive respondis. Nur unu fojon ili donacis 4.8 milionojn da juanoj, kaj per la mono oni bone aranĝis pli ol 60 familiojn, kiuj suferis katastrofon. Nia tuta socio bezonas grandan amon. Mi pensas, ke elmeto de la leĝo pri almozdono estas tre necesa. Sub tiu leĝo, tiuj homoj, kiuj estas interesaj pri almozdonado, povas gajni aprobon de la socio, kaj krome, oni povas starigi la fidelan sistemon."

La projekto de la leĝo pri almozdono estos la unua leĝo de Ĉinio por reguligi almozdonajn aktivecojn kaj protekti la interesojn de donacantoj, donacatoj kaj volontuloj.

Matene de la 11a de marto la kvara sesio de la 12a NPK okazigis plenan kunvenon por ekzameni la leĝprojekton pri almozdono. La leĝo celas altigi la konscion de la tuta socio pri almozdono, engaĝi pli da homoj kaj altigi travideblecon de bonfaraj aktivaĵoj.

Bonfara agado en Ĉinio vigle disvolviĝas en la lastaj jaroj. En 2014 la almozdono de Ĉinio kalkuliĝis al cent miliardoj da juanoj. La publiko aktive partoprenas en bonfaro. Pro plibonigo de ekonomiaj kondiĉoj de ĉinoj, almozdonaj aktivaĵoj estas ĝenerale akceptataj. La leĝo respektas bonfaron kaj protektas la rajtojn de la almozdonantoj kaj la helpatoj.

La leĝprojekto pri bonfaro, en publikigo de informoj pri bonfaro kaj superrigardo de bonfaro, servos por krei pli regulan medion, kaj por ke bonfaraj aktivaĵoj funkciu laŭ la leĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin