Faka E-Agado:Ĉu tempo por vigla florado?

(GMT+08:00) 2016-04-07 16:34:48     Redaktoro:Li Lu

Karaj amikoj,venis jam la elektronika versio de la nova organo Esperanto, marta numero, kaj nun ni vidu, kion oni legas el tiu ĉi numero. Laŭ Fabricio Valle, la redaktoro ankoraŭ restanta, ekzistas diversaj tre diskutindaj temoj hodiaŭ en Esperantujo, kiuj rilatas al la supervivo de la tradiciaj movadaj institucioj kaj unu el ili estas la faka agado. Do ĉi-numere "la ĉefa artikolaro en la centraj paĝoj estas deirpunkta aliro al tiu gravega temo. De tiu deirpunkto, la seriozaj movadanoj plu diskutu la tutan aferon, por poste agi". Nun ni eku de la artikolo pri la diskutata temo:

Enkadre estas kvar artikoloj: Fabricio Valle starigis sfinksan demandon: Deĉifru min aŭ mi voros vin, (paĝe 60) Amri Wandel rivelis sian opinion: Esperanto kaj fakaj Asocioj hieraŭ kaj morgaŭ, (page 61) Mireille Grosjean konigas pri Scio Sen Bariloj por agi, (paĝe 61) kaj Christoph Klawe, en la nomo de UMEA oferas artikolon: Por la elito de la internacia medicinistaro. (page 62). Argumentante, Fabricio opinias, ke nia Movado nun sin trovas en malfacila situacio, kiel la sfinksa demando, sed li proponas du solvojn: ĉef- kaj lokmotoraj organizaĵoj. Kaj aliaj tri donas ekzemplojn, kiaj Scienca kaj Faka agado prezidita de Amri Wandel, Scio Sen Bariloj fondita en Svis-Benino en 2009 kaj UMEA-a agado dum ĝia ekzistado de la jaro 1908.

Paĝon 48, ni legas en BET en moderna epoko artikolon titolitan: Esperanto – ponto inter Okcidento kaj Oriento. Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova prezentas la tradician eventon Baltiaj Esperanto-Tagoj en la nuntempo. Post iom da historiaj klarigoj ili montras la modernan BET-on kiel konsternan hibridon de la tradiciaj etosoplenaj sovetiaj E-tendaroj kaj amasaj internaciaj aranĝoj. "Tre grava trajto de BET-oj estas, ke ili kunigas esperantistojn de la orienta kaj okcidenta partoj de la granda Eŭrazia kontinento. Ĉi tie ĉiuj sin sentas kvazaŭ hejme."

Paĝon 64, Pri la Belartaj Konkursoj: La teksto de Humphrey Tonkin estas fakte oficiala raporto pri la Belartaj Konkursoj 2015 kaj tre utilas por doni al la legantoj klaran bildon pri pinta literatura konkurso de nia Esperantujo. Li analizas la aljuĝadon el ĉiaj branĉoj: poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj infanlibro de la jaro. Do kia verko indas premion? "Ĉu konkuras inter si aŭ ĉu iasence ili devas ankaŭ superi tiujn, kiuj gajnis en antaŭaj jaroj? Ĉu pli bone simple distribui la premiojn inter la tri plej bonaj konkursaĵoj en la koncerna jaro?" estas liaj damandoj.

Dek Demandoj (P.54) : Floréal Martorell konata kiel Flo, parolas pri sia agado sur la kampo de muziko. Floréal Martorell fuĝis de Francio al Norda Eŭropo en 1976 por ne militservi. En 1980 li revenis post amnestio kaj komencis agadi en la fako muziko. En februaro 1988 li fondis la Esperanto-Rok-Asocion EUROKKA, por muzikaktivi, disvolvi, diskonigi kaj disvastigi la E-muzikon, kaj kadre de ĝi en 1990 li starigis la sendependan muzikeldonejon Vinilkosmo. Lia ŝlosila rolo en la E-movado estis ĝis nun absolute fundamenta por la muzika E-kulturo. "Kio estas pli bona ol muziko por montri, ke Esperanto havas propran vivantan kulturon? Per bonaj spektakloj ni povos tre efike varbi por Esperanto. Vivanta Esperanto-kulturo estas granda instigilo por interesi homojn pri la lingvo." Li bezonas pli viglan apogon de la esperantistaro. La interesa intervjuo kun la titolo"Per bonaj spektakloj ni povos tre efike varbi por Esperanto" legeblas sur la paĝoj 54 -- 55

Al la partoprenantoj por la 101-a UK, informoj de la kongresa komuniko la 2-a troviĝas sur la paĝo 53, kaj rilata artikolo titolita "Kialoj ne mankas por veni al la 101-a UK", en kio troviĝas pliaj detaloj, estas sur la paĝo 69, paralele legeblas en reto de la LKK, facebook kaj la reto: uea.org/kongresoj.

Kaj, tiuj, kiuj deziras informiĝi pri la tutmonda Movado kaj la interesaj eventoj, homoj kaj agadoj, bonvole legu la paĝojn 56 kaj 57 en la rubriko Kalejdoskopo, estas kelkaj subtitoloj, interalie estas Internacia Tago de la Gepatra Lingvo kaj Patrina lingvo en la praktiko. Mi konfuziĝis, ĉu la frazoj "gepatra lingvo" kaj "patrina lingvo" ne validas samsignife? Aŭ tio montras la lingvan diversecon, laŭ la redaktoro? Tiu demando mi eble prezentos al sinjoro Rob Moerbeek, kies "lingvaj notoj" aperas en la paĝo 63.

Eventoj en Persperktivo sur la paĝo 59 reliefigas kelkajn naciajn E-kongresojn, nome la Japana, Israela, Franca, Sveda , Irana, German Skota kaj Hispana. Faka kongreso temas pri la Fervojistoj ktp.

Paĝon 63 .Pasporta Servo en moderna epoko kontribuita de Lars Sözüer kaj la paĝon 67 Aventuro tra Madagaskaro far Evelyne Rotellini rilatas al turismo estas scihave kaj leĝere legindaj,

Ni foliumu returne, kaj legu la aritikolon kadre de. Malferme: (P51) Tutmonda civitaneco: ĉiutaga sperto de la esperantuloj ‒ José Antonio Vergara sugestas: ke civitaneco almenaŭ realiĝos kvarflanke: amikiĝi kun alilandanoj, lingvemuloj, kiu helpas alvenintojn, persona transformiĝo kaj tutmonda civitaneco. Li esperas, ke la ĉijara kongrestema diskutado, kies lasta fazo okazos en Nitro, permesos internŝanĝon de spertoj kaj ideoj koncerne la rolon de nia Movado en tiuj tre bezonataj procezoj de persona kaj kolektiva transformiĝo, cele al scia justeco kaj daŭripova evoluigo.

Estas tabelo sur la paĝo 66, Furorlisto: Listo de la plej venditaj libroj kun la titilo Bona vendojaro: denove super 100 000 eŭroj. Osmo Buller konigis, ke en la jaro 2015 estis tre bona al la Libroservo de UEA, ĉar ĝiaj vendoj kreskis je 53,2% kompare kun la antaŭa jaro. Kaj la enkasigo unuafoje superas la vendojn en 2011 je pli ol cent mil Eŭroj. Mi donas gratulon kaj vidas la pliprosperon de la Esperanta librokulturo.

(P.71) . Laste Aperis la 22 libraj titoloj kaj unu DVD titolita Noturno Bona Espero. Interalie estas mia ŝatata, ĵus legita libro Dio ne havas eklezion, verkita de Trevor Steele. Kaj la ununuran recenzon skribis Federico Gobbo, la lingvisto, kiu konigis la libron Ekzistado, Kibernetika klarigo de la mondo, verkita de Zlatko Tiŝljar kaj eldoniĝis de Izvori Zagrebo. Sed la recenzo estas malpli ol konigo pri origino kaj historio de la koncepto de kibernetiko, estas mallonga teksto pri la libro mem. Tamen indas legi kaj koni la historion de la scienca progreso sur nia planedo, kvakam laŭ Gobbo,ekzistas risko malkontentigi la fakulojn kaj la nefakulojn……

Karaj amikoj, ĵus mi prezentis al vi la enhavon de la nova numero de Esperanto, mi deziras al vi plezuron en legado.

Dankon!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin