Fokusoj de la semajno (Apr. 08)

(GMT+08:00) 2016-04-08 11:39:42     Redaktoro:esperanto

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Vendrede de la lasta semajno en Vaŝingtono ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis aron da novaj rimedoj por subapogo de la nuklea sekureco de Ĉinio, la lando kun la plej rapida kresko de nuklea energio en la mondo.

Parolante en la malferma plena sesio de la dutaga Kvara Pintkunveno de Nuklea Sekureco, Xi diris, ke Ĉinio ĉiam klopodas plifortigi sian nuklean sekurecon kaj antaŭenigi ĉi-rilatan internacian kunlaboron. Li diris, ke Ĉinio starigos reton por la konstruado de kapablo pri nuklea sekureco, per uzo de la ekzistantaj platformoj, kiel ekzemple la Centro de Ekzemplo de Nuklea Sekureco en Ĉinio, kunkonstruita de Pekino kaj Vaŝingtono, por efektivigi trejnadon de nuklesekurecaj profesiuloj, ekzercojn kaj interŝanĝojn pri nuklesekurecaj teknikoj.

La prezidanto ankaŭ promesis subteni ĉiujn landojn en ekonomie kaj teknike efektivigebla minimumigo de la uzo de alte riĉigita uranio laŭ iliaj bezonoj. Li diris, ke Ĉinio plibonigos la modelon de kunlaboro por malpliigi uzon de alte riĉigita uranio. Li menciis, ke lia lando helpis al Ganao konverti esploran reaktoron hejtitan per alte riĉigita uranio al tiu uzantan malalte riĉigitan uranion en la kadro de la Internacia Atom-Energia Agentejo.

Li promesis lanĉi la teknikan subtenon iniciativan kontraŭ krizo de nuklea terorismo, promesante, ke Ĉinio komencos sciencajn esplorojn en la kampoj de analizo kaj sekvado de civilaj nukleaj materialoj, aktive organizi imitan ekzercadon kaj kune plifortigi kapablon pri traktado de krizo. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio plibonigos sian nacian sistemon pri sekureca monitorado de nuklea energio.

Ĉinio sendis reakireblan sateliton de scienca esploro al la kosmo merkrede frumatene en la freŝa penado por helpi sciencistojn reveni al la Tero en la studo pri mikrogravito kaj scienco de spaca vivo.

La satelito Shijian-10 estis ĵetita per la portoraketo Changzheng-2D el la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en la dezerto Gobio en nordokcidenta Ĉinio.

Dum sia restado en la kosmo la kuglo-forma sondilo faros 19 eksperimentojn koncernajn al mikrogravita fluida fiziko, mikrogravita brulado, spaca materialo, spaca radiad-efiko, mikrogravita biologia efiko kaj spaca biotekniko antaŭ la reveno al la Tero kun rezultoj.

La konstanta konsilio de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo okazigis specialan kunvenon marde en Vieno, por diskuti pri milita konflikto inter Azerbajĝano kaj Armenio en la landlima regiono Nagorno-Karabakh. La konsilio urĝis la du partiojn de la konflikto observi interkonsenton pri batalhalto.

Laŭ komunikaĵo de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, en la kunveno, James B. Warlick, reprezentanto de Usono, kunprezidanto de la Minska Grupo pri la demando de Nagorno-Karabakh, kaj Andrzej Kasprzyk, persona reprezentanto de deĵoranta prezidanto de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo raportis pri la nova disvolviĝo de la konflikto.

La komunikaĵo diris, ke Warlick kaj Kasprzyk ambaŭ emfazis la gravecon de reveno al politika solvado surbaze de longedaŭra batalhalto. La ĉeestantoj opiniis, ke la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo ludu plu kernan rolon por politika solvado de la konflikto, kaj ĉiuj partioj subtenu la agadojn de la Minska Grupo kaj la kunprezidanto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin