La poŝtoficejo de la Ruĝdoma Sonĝo

(GMT+08:00) 2016-04-08 16:32:47     Redaktoro:Li Lu

La Muzeo de Cao Xueqin troviĝas en la distrikto Haidian de Pekino, ĝi estis malfermiĝita en la 22a de aprilo, 1983.

La poŝtoficejo de la Ruĝdoma Sonĝo troviĝas en la muzea ĝardeno.

Cao Xueqin, aŭtoro de la romano Ruĝdoma Sonĝo, estis flagano de la dinastio Qing. Lia familio sklaviĝis al la manĉuroj en la lastaj jaroj de la dinastio Ming, apartenis al Baoyi post la fondiĝo de la dinastio Qing, restante sklava en la imperiestra familio; liaj prapatroj estis indiĝenoj de la gubernio Fengrun de la provinco Hebei; en la lastaj jaroj de la dinastio Ming, lia praavo, kaptite de manĉura armeo, fariĝis sklavo. Lia praavino servis kiel vartistino de la imperiestro Kangxi en lia infaneco, dank' al kio kvar homoj el tri generacioj de la familio Cao sinsekve oficis en Nankino kiel ĉefoj de tekstila buroo kaj fariĝis fidelaj favoratoj de la imperiestro, kun sufiĉe riĉa vivo. La tuta familio amis literaturon kaj artojn. Lia avo Cao Yin famis kiel eminenta poeto, dramisto kaj bibliofilo; estis presita sub editorado de lia avo, kun pli ol 60 000 poemoj de almenaŭ 2 000 poetoj.

Pro konkurado en la imperiestra familio por la trono, lia familio estis kompromitata, maljuste traktata kaj rapide falinta en malfeliĉon kaj malriĉon. Eĉ pli mizeris la vivo de Cao Xueqin! Malgraŭ senhejmeco kaj vivbezonaĵa manko li persiste penadis almenaŭ dek jarojn kaj skribis 108 ĉapitrojn de t.e. . Sed, bedaŭrinde, la lastaj 28 ĉapitroj estis forlasitaj pro tio, ke ilia enhavo tuŝis la politikan metamorfozon kaj ofendis la imperiestran familion. Tial, en la cirkulanta 120-ĉapitra la lastaj 40 ĉapitroj apartenas ne al Cao Xueqin, sed al iu alia kiel supre menciite.

Simileco regas inter Cao Xueqin kaj la romana heroo Jia Baoyu——ambaŭ, kulturaj kaj poeziaj figuroj, kun tradicia edukiteco en nobela familio, tipaj figuroj en la Oriento. Ĉi-tipaj homoj estas aparte abundaj je akraj sentoj, subtile inteligentaj, altaj super la trivialo kaj tute altruistaj, tial ĉe ili la vidpunkto pri ĉio en la mondo, la konduto kaj valorkoncepto tute malsamas ol tiuj de ordinaruloj, kiuj do rigardas ilin kiel frenezulojn kaj stultulojn. Ĉe ili la kultura kaj anima konflikto tre profundas, foje eĉ kulmine ardas kaj ili mem, ne tolerataj de la socio, fine rikoltas nur diskriminacion kaj miskomprenon kaj falas en grandan tragedion!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin