(video) Saluton de Mark Fettes, prez. de UEA por mikrofilma konkurso "Teo kaj Amo"

(GMT+08:00) 2016-04-12 08:50:31     Redaktoro:Ĝoja


Mark Fettes, prez. de UEA, donis atestilon al premiito de unua konkurso "Teo kaj Amo", 2015.


Nome de Universala Esperanto-Asocio, mi elkore gratulas al Ĉina Radio Internacia pro ĉi tiu unika kaj valora konkurso, okazanta jam la duan fojon. Filmo kaj video fariĝis pli gravaj ol iam ajn antaǔe, kiel rimedoj por kunligi homojn en la tuta mondo. Ne plu estas tiel, ke nur profesiuloj kun granda buĝeto povas produkti kaj disvastigi siajn kreaĵojn.

Nun filmo fariĝis tre demokratia, malmultekosta kaj fleksebla rimedo, per kiu eblas ŝerci kaj seriozi, festi kaj protesti, per kiu eblas ekhavi pli veran bildon pri la ĉiutagaj zorgoj, esperoj kaj streboj de niaj kunhomoj ĉie tra la mondo.

Tiuj estas ankaǔ la celoj de Esperanto, lingvo malmultekosta, fleksebla kaj potenca, per kiu eblas kunligi homojn en la tuta mondo por tutplaneda komunikado. Tial Universala Esperanto-Asocio volonte subtenas ĉi tiun konkurson kaj kunlaboras por ties sukcesigo.

Mi deziras al la organizantoj prosperan antaǔeniron kaj bonajn reeĥojn kaj rezultojn el la tuta mondo.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin