Fokusoj de la Semajno (Apr. 15)

(GMT+08:00) 2016-04-15 10:29:55     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris merkrede, ke Ĉinio volas kunigi manojn kun Niĝerio, la plej granda ekonomio en Afriko, por kontribui al la regiona kaj monda ekonomia reprosperigo kaj kresko.

Li diris al vizitanta niĝeria prezidento Muhammadu Buhari dum la renkontiĝo en la Granda Popola Halo en Pekino, ke la reciprokprofita kunlaboro inter Ĉinio kaj Niĝerio havas grandan potencialon. La ĉina ekonomio nun funkcias en racia amplekso kaj pozitivaj faktoroj pliiĝas. Li substrekis, ke Ĉinio klopodos venki malfacilojn kaj defiojn por teni mez-altan rapidon de kresko.

Parolante pri rilatoj kun Niĝerio, Li diris, ke Ĉinio volas helpi afrikajn landojn antaŭenigi industriigon per plifortigo de kunlaboro pri produktkapablo, precipe pri infrastrukturaj projektoj, inkluzive de fervojo, aŭtovojo kaj hidroelektra konstruado. Li ankaŭ vokis al la du landoj antaŭenpuŝi kunlaboron en konstruado de liberkomercaj zonoj, transigo de agrikultura tekniko, agrikultura investo, aviado, minerala ekspluato kaj financo.

Buhari laŭdis la atingojn de Ĉinio en disvolvado kaj longperiodan subtenon al Niĝerio. Li diris, ke la niĝeria registaro volas antaŭenpuŝi kunlaboron kun Ĉinio en marborda fervojo, aŭtovojo kaj hidroelektra konstruado, agrikulturo, minerala ekspluato kaj manufakturado por akceli diversecon de la nacia ekonomio.

Ĉinio kontestis la konstatojn de la usona raporto pri homaj rajtoj kaj avertis Usonon, ke ĝi ne uzu la demandon de homaj rajtoj por interveni en la internajn aferojn de Ĉinio.

Merkrede la Ŝtata Departemento de Usono publikigis la jaran raporton pri homaj rajtoj en la tuta mondo, montrante la fingron al Ĉinio kaj iuj aliaj landoj. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris en regula gazetara konferenco, ke la homrajta raporto ignoras la atingojn de Ĉinio en praktiko de homaj rajtoj. Li emfazis, ke ĉiuj, kiuj vere zorgas pri la situacio de homaj rajtoj en Ĉinio ne devas nei la rimarkindajn atingojn de Ĉinio en la pasintaj pli ol 30 jaroj. Li aldonis, ke Ĉinio volas fari sincerajn interŝanĝojn kun aliaj landoj pri tiu demando kaj labori kune por akceli homajn rajtojn, tamen ĉiuj landoj ne devas uzi homajn rajtojn por interveni en la internajn aferojn de aliaj landoj.

La sud-korea registaro merkrede rifuzis la postulon de la Korea Demokratia Popola Respubliko pri redono de ĝiaj 13 civitanoj, dirante, ke ili transiris al Sud-Koreio, revenis hejmen.

La sud-korea Unuiga Ministerio diris en deklaro, ke la grupo perfidis la Korean Demokratian Popolan Respublikon kaj transiris al Sud-Koreio tute laŭ sia libera volo. Ĝi urĝis Pjongjangon haltigi malracian insiston kaj minacojn de provokoj kaj vokis al la Korea Demokratia Popola Respubliko rezigni nuklean kaj misilan programojn, kiuj ne profitigas la popolon de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

La Korea Demokratia Popola Respubliko postulis marde, ke Sud-Koreio rehejmenigu 13 ĝiajn civitanojn, kiuj transiris al Seulo laŭ la deklaro de Sud-Koreio. Ĝi opiniis, ke la sud-korea sekreta agentejo logis kaj forkaptis la 13 individuojn, kiuj laboris en ŝtata restoracio en Ĉinio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang konfirmis lunde, ke la 13 civitanoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko eniris kaj forlasis Ĉinion laŭleĝe kun validaj pasportoj en la lasta semajno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin