Geografiaj instruistoj murdataj

(GMT+08:00) 2016-04-18 13:36:27     Redaktoro:Xiong Linping

En la 11a de aprilo estis raporto de la brita ĵurnalo The Daily Telegraph: antaŭ nelonge la Observado de Homaj Rajtoj asertis en sia komunikaĵo, ke, kiel parto de la fortoj kontraŭ la okcidentaj kulturo kaj edukado, la ekstremisma organizaĵo "Boko Haram" en la teritorio de la afrika lando Niĝerio, prenas geografiajn instruistojn kiel unuajn objektojn de murdo.

La komunikaĵo diras, ke pro firma konvinko, ke la Tero estas plata, sed ne sfera, ke la pluvo estas la volo de Allah, sed ne formita el akva vaporiĝo, ili do listigas ĉiujn geografiajn instruistojn, kiuj instruas scion kaj teorion kontraŭ ilia konvinko, kaj registarajn oficistojn de Niĝerio, kiel unuajn objektojn de murdo.

Ĝi montras ankaŭ, ke 600 inĝeriaj instruistoj aŭ asistantoj, ekde 2009, estas mortigitaj, kaj aliaj 19 000 eksiĝis pro minacoj kaj atencoj. La ĉefa bazo de "Boko Haram" en Niĝerio estas la ŝtato Borno. Tie funkcias 27 administraciaj regionoj, sed jam malorganiziĝis lernejoj en 22 el tiuj regionoj – de pli ol 10 000 lernantoj oni prenis la rajton viziti lernejon.

Kaj parenteze, 952 029 infanoj aĝe taŭgaj por lernejo, pro persekuto de "Boko Haram", devigite foriris de Niĝerio, inter kiuj preskaŭ 600 000 ne havas lokon por lerni. Iuj infanoj nun vivas en rifuĝejoj kaj povas esti en kurso sub arbo(j).

Oni raportis, ke la 14a de aprilo estas la dua datreveno de tio, ke "Boko Haram" en la nordoriento de Niĝerio kidnapis pli ol 200 lernantinojn, kiuj ĝis nun ankoraŭ estas ostaĝoj, ankoraŭ ne liberigitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin