Novaĵoj (Aprilo 19)

(GMT+08:00) 2016-04-19 17:09:50     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de aprilo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj alvokas pli da kunlaboro inter Ĉinio, Rusio kaj Hindio; usona nacidefenda sekretario neatendite vizitis Irakon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en Moskvo ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sugestis, ke Ĉinio, Rusio kaj Hindio plivastigu kunlaboron por ke la tri-partia mekanismo ludu pli grandan rolon en tutmondaj aferoj.

Wang, kiu iris al Moskvo por ĉeesti la 14an triflankan kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj, faris la parolon, kiam li renkontiĝis kun siaj rusa kaj hinda paraleluloj.

Wang diris, ke la ĉiam ŝanĝiĝantaj tutmondaj kaj regionaj cirkonstancoj emfazis la bezonon de pli strikta komunikado inter la tri landoj kaj pli da iliaj kontribuoj por solvado de komplikitaj sentivaj demandoj. Li diris, ke kiel la plej grandaj emerĝantaj merkatoj de la mondo, Ĉinio, Rusio kaj Hindio establis la mekanismon de kunlaboro ne nur por konformi al la tendenco de multpoluseco, sed ankaŭ por kontentigi la bezonon de komuna progreso, kio helpas krei pli pozitivan medion por la disvolvado de evoluantaj landoj.

La ĉina ministro diris ankaŭ, ke la tri landoj devas fari pli da penoj por reformi sian ekonomian strukturon, stimuli novigon kaj transformi industrian modelon, kio plu akcelos ilian kunlaboron en ĉiuj kampoj, de politiko al ekonomio kaj komerco ĝis sekureco kaj kulturo.

Lunde usona nacidefenda sekretario Ashton Carter neatendite vizitis Irakon kaj anoncis fortigi helpon al Irako por bati la ekstremisman organizon Islama Ŝtato.

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi publikigis deklaron post interparolo kun Carter, dirante, ke la du flankoj diskutis pri fortigo de milita kunlaboro kaj multigo de milita helpo de la internacia alianco al la iraka registaro en repreno de Mosul.

Carter diris, ke oni faros ĉion eblan por kontentigi bezonon de la iraka registara armeo en milita agado kontraŭ Islama Ŝtato.

Laŭ raporto de iraka mediato, Usono multigos 217 militistojn al Irako kaj la nombro de la usona armeo en Irako superos 4 000.

Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon lunde urĝis israelanojn kaj palestinanojn eliri el la nuna ciklo de perforto por sekurigi daŭran pacon en Mez-Oriento en la tempo, kiam la duŝtata solvo "ŝajnas pli malproksima ol antaŭ multaj jardekoj".

Parolante en publika kunveno de la Sekureca Konsilio pri la nuna situacio en Mez-Oriento, Ban rimarkigis la daŭran perforton, plivastigon de setlejo kaj malkonstruon de palestinaj loĝejoj fare de Israelo kaj la mankon de palestina unueco.

Li diris, ke en la lastaj ses monatoj, pli ol 30 israelanoj kaj 200 palestinanoj estis mortigitaj en konfliktoj inter Palestino kaj Israelo. Rilate al la plivastigo de setlejo kaj malkonstruo de palestinaj loĝejoj fare de Israelo, Ban diris, ke en la antaŭaj tri monatoj, pli ol 700 palestinanoj estis elpelitaj el siaj loĝejoj kaj la nombro de malkonstruitaj loĝejoj superis la totalan kvanton de la lasta jaro.

Lunde en la stabejo de UN ĉina sendito diris, ke paca intertraktado estas la sola vojo por solvi la konflikton inter Palestino kaj Israelo.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al Unuiĝintaj Nacioj, faris la rimarkon en kunveno de la Sekureca Konsilio de UN pri situacio en Mez-Oriento.

Liu diris, ke se paca intertraktado haltus, tio nur pliseverigos diferencojn, provokos malamon kaj trenos Palestinon kaj Israelon en neelireblan cirklon de eskaladiĝanta perforto, en kiu ambaŭ flankoj pagos pezan koston.

Liu montris, ke la batalo kontraŭ terorismo estas strikte ligita kun la solvado de fokusaj demandoj en Mez-Oriento. Li diris, ke sub la kadro de UN, ĉiuj koncernataj partioj devas adopti komunajn rimedojn, rezolute bati disvastiĝon de ideologioj de perforta ekstremismo kaj terorismo, tranĉi la kanalojn de financado por terorismo kaj haltigi la fluadon de fremdlandaj teroristoj por krei favorajn kondiĉojn por la politika solvado de fokusaj demandoj.

Lunde en Ĝenevo, Xie Xiaoyan, speciala sendito de Ĉinio pri la siria demando, renkontiĝis kun Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN al Sirio. Xie esperis, ke ĉiuj partioj kaptos la ĝeneralan direkton de la paca intertraktado kaj certigos daŭripovan kaj fruktodonan pacintertraktadon.

Xie diris, ke danke al la komuna klopodo de la internacia komunumo, en la pasintaj pli ol ses monatoj aperis grava okazo de la politika procezo de Sirio. La lasta periodo de la paca intertraktado akiris certan atingon, kaj de Mistura prezentis la dokumenton de komunaj punktoj, tamen restas diverĝoj inter la du partioj de la paca intertraktado en iuj ŝlosilaj demandoj. Li diris, ke Ĉinio opinias, ke la du partioj devas persisti en solvado per dialogo kaj intertraktado, kapti la ĝeneralan direkton de la paca intertraktado kaj serĉi la komunajn punktojn flankenlasante la diferencojn.

Xie aldonis, ke Ĉinio laŭdas la klopodojn de ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj lia speciala sendito Staffan de Mistura por politika solvado de la siria demando kaj subtenas la rolon de UN kiel la ĉefa kanalo.

Lunde en Tripolo vizitanta brita ministro pri eksterlandaj aferoj Philip Hammond diris, ke Britio plenforte subtenos la libian registaron de nacia unuiĝo.

Hammond tiutage interparolis kun membroj de la libia registaro de nacia unuiĝo. Li diris poste en gazetara konferenco, ke Britio plenforte subtenos la klopodojn de la ĉefministra konsilio kaj la registaro de nacia unuiĝo por restarigo de paco kaj stabileco de Libio kun siaj aliancanoj kaj volas liveri pli da helpoj al Libio.

Hammond anoncis, ke Britio liveros al la libia registaro helpon de 10 milionoj da sterlingaj pundoj, uzotan por bati kontraŭleĝan elmigradon, kontrabandon, organizitan krimon kaj subtenon al teroristaj aktivecoj.

Pluraj homoj estis mortigitaj kaj 198 aliaj vunditaj marde en letala eksplodo kaj sekva pafado en Kabulo.

Proparolanto de la afgana Ministerio pri Publika Sano Aziz Qawwali diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke pluraj kadavroj kaj 198 vunditoj estis portitaj al hospitaloj. La proparolanto diris, ke estas malfacile diri la ĝustan nombron de la kadavroj en tiu momento.

Suicida atakanto eksplodigis sin apud registara konstruaĵo matene je la 8-a horo kaj 50 minutoj en la regiono proksima al la prezidenta palaco kaj Defenda Ministerio, ebligante al aliaj eniri la konstruaĵon, kaj poste okazis intensa batalo. Talibano deklaris respondecon pri la atako.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin