Spuroj de ĉinaj prapatroj sur la Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2016-04-19 13:43:55     Redaktoro:Xiong Linping

Se vi starus ĉe la suda ekstremo de Ĉinio, nome ĉe la longa suda stando de la insulo Sansha, kaj fiksus vian rigardon pli suden, vi vidus, ke la vasta maro sub la brilanta suno plenas de lazuro kaj paco. Sed ĉio ĉi rompiĝis pro tio, ke iuj landoj intencas troigi la problemon de la Suda Ĉina Maro kaj krei malordon en tiu ĉi regiono. Kiel kolerus niaj prapatroj, kiuj plej frue vivis sur la Suda Ĉina Maro kaj ties insuloj, se ili vidus, kiel ilia mara hejmloko, de kiu ili vivtenis sin, estas pretendata, okupata, kaj unuflanke pridisputata de iuj landoj!

Fakto superas elokventon. Granda nombro da historiaj dokumentoj kaj notoj pruvas, ke la insuloj de la Suda Ĉina Maro apartenas, de antikveco, al Ĉinio. Por ke oni ne pensu, ke Ĉinio parolas el sia fonto nur por si mem, ni vidu notojn el fremdlandaj dokumentoj kaj serĉu la spurojn de ĉinoj sur la maro.

Unue el eŭropaj paperoj. Jam en 1868 la brita mararmea agentejo por topografia mapado eldonis la libron China Sea Directory, kie oni mencias la insularon Zhenghe en Nansha kaj notas: "Fiŝistoj de Hainan vivtenas sin de la kaptado de tripangoj kaj konkoj; sur ĉiuj insuloj estas iliaj spuroj, kaj homoj konstante loĝas sur kelkaj." Kaj alia libro, reviziita en 1912, China Sea Pilot, ankaŭ multloke notis la spurojn de ĉinoj. En 1933, kiam francoj trude okupis insulojn de Nansha, ili trovis, ke sur ĉiuj insuloj troviĝas ĉinoj el Hainan; tiuj homoj konstante produktas kaj vivas en tiuj insuloj, kaj per velŝipoj oni regule alportas nutraĵojn kaj reportas marajn produktaĵojn.

Nun ni vidu el azilandaj dokumentoj. Decembre de 1918 japano Okura Unosuke venis al Nansha por esplori fosforminon. En 1940 li eldonigis Tempestajn Insulojn, en kiu li skribis: "Estas tri ĉinaj fiŝistoj, kiuj loĝas en la insulo Beizi. Ili uzas kompason. Ili havas mapon pri Nansha, kiu indikas la situon de ĉiuj insuloj kaj itinerojn."

Kompreneble, ni ne bezonus montri ĉiujn notojn kaj dokumentojn, kiuj pruvas, ke la Suda Ĉina Maro ekde antikveco apartenas al Ĉinio. Precipe en Ĉinio abundas tiaj historiaj paperoj pri la maro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin