Novaĵoj (Aprilo 20)

(GMT+08:00) 2016-04-20 17:57:00     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20-a de aprilo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina prezidanto alvokas pli bonan disvolvadon de Interreto; EU ne malaltigos senvizajn normojn por Turkio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis plifortigon de disvolvado kaj regado de Interreto por la profito de la lando kaj la popolo.

Xi, kiu estras ankaŭ la centran gvidgrupon pri interreta sekureco kaj popularigo de informadika tekniko, faris la rimarkon en sia parolado en ĉi-rilata simpozio marde.

Xi emfazis, ke la koncepto de noviga, kunordiga, verda, malferma kaj kundivida disvolvado devas esti efektivigita dum la disvolvado de Interreto.

Xi diris, ke Ĉinio spertis rapidan disvolviĝon de Interreto, kaj grandaj atingoj estis akiritaj en sekureco de Interreto kaj popularigo de informadika tekniko, tamen ankoraŭ multaj problemoj devas esti solvitaj.

En la simpozio li aŭskultis la opiniojn kaj sugestojn de interretaj fakuloj, entreprenistoj kaj funkciuloj pri diversaj temoj, kiel ekzemple establado de sistemo de kernaj informadikaj teknikoj kaj fortigo de la dezajno de la supra tavolo por plibonigi teknikojn de interreta sekureco.

Marde prezidanto de la Komisiono de EU Jean-Claude Juncker diris, ke EU ne malaltigos normojn de senviza aliro de turkaj civitanoj al ŝengena spaco.

Juncker diris, ke ankoraŭ iras la laboro pri vizliberiga vojmapo inter EU kaj Ankaro. Turkio devas plenumi ĉiujn normojn de ŝengena vizo.

EU havas nenian cedon pri normoj de senviza aliro de turkaj civitanoj al ŝengena spaco. Antaŭ tio, la ankara flanko diris, ke se oni ne atingos konsenton pri vizliberiga vojmapo, Turkio eble forlasos interkonsenton pri rifuĝintoj kun EU.

Marde turka ĉefministro Ahmet Davutoglu diris, ke Turkio persistas en la interkonsento kun EU pri rifuĝintoj kaj jam plenumis ĉiujn siajn promesojn, tamen EU ne portis sian devon kaj ankoraŭ ne pagis al Turkio tri miliardojn da eŭroj, promesitajn por helpi Turkion loĝigi rifuĝintojn.

Turka ĉefministro Ahmet Davutoglu faris paroladon marde en la printempa kunveno de la Parlamenta Asembleo de la Eŭropa Konsilio. Li diris, ke Turkio restis fidela al la interkonsento pri rifuĝintoj kun Eŭropa Unio kaj plenumis siajn promesojn, tamen EU ne prenis sur sin la respondecon.

Marde en Ĝenevo, Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN al Sirio, intertraktis plu kun koncernaj grupoj pri politika solvado de la konflikto en Sirio, por trovi solvon de eventuala senelirejo de la nova periodo de la paca intertraktado.

Oficejo de la speciala sendito publikigis avizon, dirante, ke tiutage de Mistura interparolis respektive kun reprezentantoj de siriaj virinoj, membroj de la laborgrupo pri superrigardo de batalhalto el la Internacia Grupo por Subteno al Sirio kaj reprezentantoj de koncernaj politikaj grupoj de Sirio.

La saman tagon, la Supera Komitato por Intertraktado, la ĉefa opozicia grupo de Sirio, okazigis gazetaran konferencon, ripetante la decidon, ke ĝi ne partoprenas la ĝenevan intertraktadon. Ĝi anoncis, ke plejparto da membroj de la delegacio iris aŭ iros el Ĝenevo, tamen iuj membroj restos tie por teknika konsiliĝo.

Ĉina sendito al Unuiĝintaj Nacioj marde alvokis kontinuajn klopodojn por la paca procezo en Somalio, rimarkigante, ke restas rompiĝema la sekureca kaj humaneca situacio en la lando.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al UN, diris en kunveno de la Sekureca Konsilio pri Somalio, ke la paca procezo en Somalio eniris tre gravan fazon, en kiu elektoj estos okazigitaj ĉi-jare. Li diris, ke Ĉinio aklamas la fortan gvidadon de somalia prezidento Hassan Sheikh Mohamoud kaj kredas, ke la somalia popolo faros plu progreson en nacia rekonstruado, kaj ke por Somalio restas longa vojo por atingi pacon kaj disvolviĝon.

Wu diris, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj en Somalio metos la interesojn de la nacio kaj la popolo sur la unuan lokon, fortigos dialogon por solvi diferencojn kaj sin devontigos al realigo de paco, stabileco kaj disvolviĝo de la lando.

La speciala sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN marde adoptis la dokumenton de atingoj. Ĉiuj landoj promesis en la dokumento pli grandajn klopodojn por reagi al prisanaj kaj sekurecaj defioj kaŭzitaj de la drogaĉa problemo kaj plifortigon de internacia kunlaboro.

Nelonge post la malfermiĝo la speciala sesio senvoĉdone adoptis la dokumenton de atingoj. La dokumento diris, ke ĉiuj landoj reasertis siajn promesojn al principoj kaj celoj de tri internaciaj konvencioj, esprimis maltrankvilon pri problemoj rilataj al la publika sano kaj socia sekureco, kaŭzitaj pro misuzo de droĝaĉoj, kaj decidis antaŭgardi kontraŭ misuzo de drogaĉoj, malebligi kaj bati kontraŭleĝan kultivadon, produktadon kaj kontrabandon de drogaĉoj.

La dokumento diris, ke solvi la tutmondan drogaĉan problemon estas komuna respondeco, kaj tiu problemo devas esti pritraktita per pli da efikaj internaciaj kunlaboroj en mulktflanka medio.

Marde en la 7a tutlanda sesio de la Komunista Partio de Kubo, prezidanto de la kuba Ŝtata Konsilio Raul Castro estis refoje elektita kiel unua sekretario de la Centra Komitato de la Partio.

Kuba oficiala mediato raportis tion tiutage kaj diris, ke la Komunista Partio de Kubo elektis la Politikan Buroon konsistantan el 17 homoj kaj la Centran Komitaton konsistantan el 142 homoj.

Raul Castro jam aĝas 84 jarojn kaj estis elektita kiel la unua sekretario de la partio aprile de 2011.

La 19a de aprilo estas la "Tago de ĉina lingvo de UN". Tiutage la ĉina misio al la oficejo de UN en Ĝenevo inaŭguris la ekspozicion "Ĉinlingva Tago de UN, Virinaj Ideografiaĵoj de Jiangyong" en la Palaco de Nacioj. La ekspozicio estis organizita de la kultura departemento de Hunan-provinco, la registaro de la gubernio Jiangyong kaj la oficejo de UN en Ĝenevo. La ekspozicio montras apartan tradician kulturon de Ĉinio al la mondo per ideografiaĵoj, bildoj kaj prezentadoj.

En la jaro 2010 UN iniciatis nacilingvan tagon de ses oficialaj lingvoj de UN, la araba, ĉina, angla, franca, rusa kaj hispana lingvoj. Tio celas akceli diversecon de lingva kulturo. La Ĉinlingva Tago estis fiksita en la tago de Grenpluvo, unu el la 24 sunperiodoj de Ĉinio. Ĉar en tiu tago antaŭ pli ol 5 000 jaroj, ĉina funkciulo pri historio Cangjie kreis la plej originalajn ideografiaĵojn de Ĉinio.

Ĉi-jare estas la sepa Ĉinlingva Tago de UN. La virinaj ideografiaĵoj estas kreitaj kaj uzataj de virinoj en la gubernio Jiangyong de Hunan-provinco en suda Ĉinio. Ili estas unikaj en la mondo. En 2006 ili estis enlistigitaj en naciaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin