Esperanto,muziko,lingvo

(GMT+08:00) 2016-04-21 09:49:40     Redaktoro:Li Lu


---Jomo parolas pri la vojaĝo tra la mondo

Pasintjare, Jomo laŭinvite vizitis la 5-an Internacian Fesitvalon en Japanio, kaj tie koncertis multfoje, dume raportisto el Ĉina Radio Internacio faris intervjuon kun li. Temas pri lia vojaĝo tra la mondo per muziko.

Antaŭmendo-kampanjo por eldono de fizika KD "JoMo okcitanas!"

Aperigi muzikan albumon en tradicia KD-formato havas nur sencon, se oni certas pri bezono de ili. Jo-Mo, t.e Jean-Marc Leclercq – verŝajne nuntempe la plej konata kaj populara Esperanta kantisto – devenas el la okcitana regiono de Francio kaj preparas nun novan albumon "JoMo okcitanas!".

La albumo aperos en bita formo ĉe la retejo "1D tuŝ" - sed la eldonejo Vinilkosmo lanĉis antaŭmendo-kampanjon por vidi la bezonon pri la fizika albumo en formo de kompakta disko, KD. Estas bezonata minimume 150 antaŭmendoj por eldoni la albumon fizike. La albumo do estos havebla nur bitforme ĉe "1D tuŝ" por rekta aŭskultado, kaj ĉe www.vinilkosmo-mp3.com por aĉetado.

Por montri la bezonon pri fizika disko oni povas antaŭmendi ĝin antaŭ la fino de tiu-ĉi kampanjo, la 15-a de aprilo 2016.

Kiel antaŭmendi por sukcesigi la KD-projekton?

Oni povas elekti inter la du ofertoj:

– 15 eŭroj => 1 KD "JoMo okcitanas" + 2 gluetikedoj (Subtenu Esperanto-Muzikon), la sendokostoj estas aldonaj.

– 25 eŭroj => 1 KD "JoMo okcitanas" + 2 gluetikedoj (Subtenu Esperanto-Muzikon) + baza aliĝo al ABONKLUBO de Vinilkosmo kun aliro al la justa elsendfluejo "1D tuŝ" (la sendokostoj estas aldonaj).

Kolekto de la abonoj kaj mono okazas en la subten-kolekta retejo http://www.ulule.com/jomo-okcitanas/ - en la supra dekstra angulo vi povas ŝanĝi la uzatan lingvon.

Se vi ŝatas la muzikon de JoMo kaj se vi ŝatus aperon de lia nova KD - via vizito estas atendata en la supra retejo, kie vi trovas ankaŭ Esperant-lingvan prezento-filmeton.

L.S.

-------

Fonto: Ret-Info, LS

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin