Ĉina klasika muziko

(GMT+08:00) 2016-04-22 08:58:50     Redaktoro:Li Lu

La muzikaĵo Alta Monto kaj Fluanta Akvo havas du versiojn de liro kaj citro, kaj ambaŭ inspiriĝis el la klasika aludo: Boya renkontis personon, kiu komprenis lian citroludon.

La rakonto de "Alta Monto kaj Fluanta Akvo" vaste cirkulis dum la Periodo de Militantaj Regnoj. Ĉi tiu muziko, legende atribuita al Yu Boya, rakontas la historion, ke li kaj Zhong Ziqi fariĝis koramikoj per lia citroludo. La muzikaĵo, origine unuopa peco, estis dividita en du apartajn pecojn: Alta Monto, kaj Fluanta Akvo, ĉiu kun siaj propraj konsistigaj segmentoj. En la dinastioj Ming kaj Qing, kun la disvolviĝo de liroludaj lertaĵoj draste ŝanĝiĝis ankaŭ la muzika partituro. La muzika partituro estis vidata unue en Mistera Muzikpartituro de Zhu Quan (朱权) de la dinastio Ming, sed poste muzikaj ludistoj plejparte ludis liron aŭ citron laŭ la Liro-Muzika Partituraro de Tianwen-Pavilono (天闻阁), ordigita de Tang Yiming (唐彝铭) de la dinastio Qing. En tiu ĉi muzika notkajero estas kolektita la partituro de Fluanta Rivero, adaptita de Zhang Kongshan (张孔山) de la Sichuan-a muzikista skolo, kiu estis tre populara pro la vigla kaj infekta imitado de la murmuranta fluakvo per diversaj lertaĵoj.

Estas multaj ĝeng-citraj (ĝeng-o, ĉina tradicia instrumento citro-simila) versioj de Alta Monto kaj Fluanta Akvo, inter kiuj tri estas plej popularaj: la versioj de la skoloj de Shandong, Zhejiang, kaj Henan. Kaj inter ili la versio de la Zhejiang-a skolo estas la plej influa. Kvankam la muzikaj pecoj por liro kaj citro estas diferencaj unu de la alia, tamen neniam ŝanĝiĝis la temo serĉi amikecon per muzika prezentado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin