Denaska ĉina esperantistino Revon

(GMT+08:00) 2016-04-22 11:27:19     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Bonvenon al la programero Inter Ni. Mi estas Shanshan. Fraŭlino Xie Ruifeng, kun la Esperanto-nomo Revon, estas konata kiel denaska esperantisto en Ĉinio. Ŝi ŝerce diris, ke la obstineco de la patro faris ŝin kiel sukcesa denaskulo. Kiu do estas la "obstina" patro? Ja estas tre estimata s-ro Xie Yuming, ĉina veterana esperantisto, Esperanto-akademiano, kiu Esperantigis la ĉinan tradician romanon Rŭĝdoma Sonĝo. En la hodiaŭa programero mi ne parolos kun la patro, sed kun la aminda filino, iom hunta, sed tre sincera denaskulino Xie Ruifeng, Revon. Karaj amikoj, bonvole sekvu min kaj kune konu ŝin.

La nomo "Revon" estis donita de la patro, s-ro Xie Yuming. Laŭ lia konigo, li elektis la nomon "Revon" ne nur pro la simila prononco kompare kun la ĉina nomo Ruifeng, sed ankaŭ povas distingi la vorton "Revo". Kontaktante kun Revon mi rimarkis, ke la filino Revon jam realigis la Esperanto-revon de la patro kaj paŝas laŭ la vojo de la patro pri traduko de Esperanto. Okaze de la ĉina novjaro, mi donas bondeziron unue al Revon, ke ŝi realigu sian propran revon; al la gepatroj s-ro Xie kaj s-ino Jin bonan sanon; kaj al la tuta familio feliĉon kaj ĝojon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin