Novaĵoj (Aprilo 22)

(GMT+08:00) 2016-04-22 17:55:18     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22-a de aprilo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ĉefministro substrekas pacan solvadon de landlimaj demandoj kun Hindio; pli ol 165 landoj subskribos la Parizan Interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo.Mirinda parolos pri lastatempaj okazaĵoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde posttagmeze en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun speciala reprezentanto kaj nacia sekureca konsilanto de Hindio Ajit Doval, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la 19an kunvenon de ĉina kaj hinda specialaj reprezentantoj pri landlima problemo.

Li diris, ke de post la komenciĝo la regula kunveno de ĉina kaj hinda specialaj reprezentantoj pri landlima problemo ludis konstrueman rolon por pliigi politikan konfidon kaj vastigi komunan konsenton. La du flankoj devas diskuti kiel solvi la landliman problemon per diplomatia rimedo kaj en paca maniero.

Doval diris, ke la rilatoj inter Hindio kaj Ĉinio gajnas pozitivan progreson, kaj la du landoj vizaĝas al malfacila defio de disvolvado de ekonomio kaj havas grandan ŝancon por vastigo de kunlaboro. Hindio volas fortigi kontaktojn inter dulandaj altranguloj, profundigi kunlaboron en ekonomia, sekureca kaj aliaj kampoj, plibone trakti la landliman problemon kaj antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn al pli granda disvolvado.

Ĵaŭde respondante demandojn de raportistoj, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al la rilatoj kun Filipinoj kaj esperas, ke la nova filipina registaro plenumos pozitivan kaj prudentan politikon pri Ĉinio, bone traktos koncernajn disputojn kaj plibonigos la dulandajn rilatojn per efektivaj agoj.

Ĉina sendito al Sirio Xie Xiaoyan substrekis ĵaŭde, ke Ĉinio daŭre helpos puŝi ĉiujn partiojn en Sirio trovi solvon por la longedaŭra konflikto.

Xie, vizitanta Sirion, diris al raportistoj en Damasko, ke Ĉinio klopodos plu por puŝi ĉiujn partiojn trovi solvon de la siria demando per penso kaj saĝo. Li diris, ke ĉiuj partioj devas persisti en dialogo kaj intertraktado por atingi politikan solvon, kaj plej grave estas, ke ili havu paciencon kaj fidon. Ĉiuj partioj devas preni ĉiajn rimedojn por malpliigi diferencojn por ke ili povu trovi solvon, konsiderante ĉiujn zorgojn de la sirianoj.

Xie faris la rimarkon post renkontiĝo kun siria ministro pri eksterlandaj rilatoj Walid al-Moallem, kiu emfazis, ke la siriaj registaro kaj popolo militas kontraŭ terorismo.

Ĉinio nomumis Xie Xiaoyan kiel specialan senditon pri la siria problemo en la fino de la lasta monato, indikante pli aktivan rolon en traktado de la konflikto.

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, diris ĵaŭde, ke pli ol 165 landoj subskribos la Parizan Interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo en la 22 de aprilo, la Monda Tago de la Tero.

Dujarric diris en regula gazetara konferenco, ke pli ol 165 landoj jam anoncis, ke ili partoprenos en alt-nivela ceremonio por subskribo de la Pariza Interkonsento. Ĉirkaŭ 60 ŝtatestroj aŭ registaraj ĉefoj ĉeestos la ceremonion.

En 2009, la 63a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj decidis, ke ĉiujare la 22a de aprilo estas la Monda Tago de la Tero.

Speciala reprezentanto de EU pri homaj rajtoj Stavros Lambrinidis ĵaŭde urĝis Usonon akcepti pli da siriaj rifuĝintoj, emfazante, ke la siriaj rifuĝintoj, kiuj fuĝis el sia hejmlando pro interna milito, ne devas esti simple identigitaj kun teroristoj.

Lambrinidis diris, ke pli da rifuĝintoj akceptitaj de Usono helpos mildigi la premon de Eŭropo. En la lastaj du jaroj Eŭropo spertis la plej seriozan krizon de rifuĝintoj post la Dua Mondmilito. Li opiniis, ke por Usono, doni azilon al rifuĝinto ne estas enteni teroriston, ĉar la du aferoj estas tute malsamaj.

Franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Marc Ayrault anoncis ĵaŭde dum intervjuo kun internaciaj amasmediatoj, ke la 30an de majo en Parizo okazos internacia konferenco pri palestina-israela demando kun la ĉeesto de reprezentantoj de pli ol 20 landoj kaj internaciaj organizoj, kun la celo puŝi Palestinon kaj Israelon al rekomenco de la stagnanta pacprocezo.

Ayrault diris, ke la pariza konferenco prenos la "araban iniciaton" prezentitan en 2002 kiel la fundamenton de diskuto, tamen Palestino kaj Israelo ne sendos reprezentantojn al la konferenco. Se tiu konferenco sukcesos, oni preparos alian internacian pintkunvenon kun la partopreno de gvidantoj de Palestino kaj Israelo.

En 2002, la araba pintkunveno en Bejruto prezentis la "araban iniciaton", postulante, ke Israelo komplete sin retiru el ĉiuj arabaj terenoj okupataj ekde la jaro 1967, agnosku palestinan ŝtaton kun Orient-Jerusalemo kiel la ĉefurbo, solvu la problemon de palestinaj rifuĝintoj laŭ koncernaj rezolucioj de UN, por renormaligi rilatojn kun la araba mondo. Tamen la iniciato estis rifuzita de Israelo.

Mogens Lykketoft, prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, ĵaŭde alvokis, ke la internacia komunumo ekagu pri la Tagordo de Daŭripova Disvolvado por komenci la transformadon, kiu profitigos la mondan popolon kaj la planedon. "Alie, la mondo riskas fiaskon, kiu influos kelkajn generaciojn," li diris, "Do, vi elektu."

Lykketoft faris la rimarkon, kiam li malfermis la Alt-nivelan Laŭteman Debaton pri Atingo de la Daŭripovaj Disvolvaj Celoj en la sidejo de UN en Nov-Jorko, unu tagon antaŭ la subskriba ceremonio de la pariza klimata interkonsento.

En septembro de la lasta jaro, tutmondaj gvidantoj aprobis la Tagordon de Daŭripova Disvolvado kiel planon pri la tutmonda disvolva penado por la venontaj 15 jaroj.

Li diris, ke la Tagordo de Daŭripova Disvolvado kaj la pariza interkonsento pri klimata ŝanĝiĝo, la pakto atingita en la lasta decembro kaj malfermita por subskribo de registaroj tie en vendredo, liveras klaran mesaĝon al la mondo, ke jam komenciĝis la transformado, kio certigos komunan prosperon kaj la vivecon de la planedo.

La norverga advokatejo Schjoett ĵaŭde anoncis, ke Edward Snowden, eksa teknika entreprenisto por la usona sekreta servo Nacia Sekureca Agentejo, esperas, ke la norvega registaro garantios, ke li ne estu repatrujigita dum vojaĝo al Norvegio por ricevo de premio.

Komisiite de Snowden, la advokatejo faris deklaron, dirante, ke la norvega Asocio de Poetoj, Dramistoj, Redaktoroj, Eseistoj kaj Novelistoj jam aljuĝis ĉi-jaran premion Ossietzky al Snowden kaj invitis lin iri al Oslo por ricevi la premion en la 18a de novembro de la kuranta jaro. Snowden deziras persone iri al Oslo por la premio.

En la nomo de Snowden, la advokatejo iniciatis proceson kontraŭ la ministerio de justico, postulante, ke la norvega registaro garantiu, ke Snowden povu sekure vojaĝi al Norvegio por ricevi la premion.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin