Fokusoj de la Semajno (Apr. 22)

(GMT+08:00) 2016-04-22 10:37:58     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Lunde en Moskvo ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sugestis, ke Ĉinio, Rusio kaj Hindio plivastigu kunlaboron por ke la tri-partia mekanismo ludu pli grandan rolon en tutmondaj aferoj.

Wang, kiu iris al Moskvo por ĉeesti la 14an triflankan kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj, faris la parolon, kiam li renkontiĝis kun siaj rusa kaj hinda paraleluloj.

Wang diris, ke la ĉiam ŝanĝiĝantaj tutmondaj kaj regionaj cirkonstancoj emfazis la bezonon de pli strikta komunikado inter la tri landoj kaj pli da iliaj kontribuoj por solvado de komplikitaj sentivaj demandoj. Li diris, ke kiel la plej grandaj emerĝantaj merkatoj de la mondo, Ĉinio, Rusio kaj Hindio establis la mekanismon de kunlaboro ne nur por konformi al la tendenco de multpoluseco, sed ankaŭ por kontentigi la bezonon de komuna progreso, kio helpas krei pli pozitivan medion por la disvolvado de evoluantaj landoj.

La ĉina ministro diris ankaŭ, ke la tri landoj devas fari pli da penoj por reformi sian ekonomian strukturon, stimuli novigon kaj transformi industrian modelon, kio plu akcelos ilian kunlaboron en ĉiuj kampoj, de politiko al ekonomio kaj komerco ĝis sekureco kaj kulturo.

Ĉina proparolanto lunde urĝis Japanion haltigi sensaciigon de maraj demandoj por eviti pluan disturbon de la duflankaj rilatoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang faris la rimarkon en regula gazetara konferenco, respode al la kritiko de Japanio pri mara demando kontraŭ Ĉinio.

En sia jara raporto pri ekstera politiko, aŭ la Diplomatia Blulibro 2016, publikigita en vendredo de la lasta semajno, Japanio komentis la konstruadon de Ĉinio sur insulo kaj rifo en la Suda Ĉina Maro kaj la ofta eniro de ĉinaj ŝipoj en la akvojn proksimajn al la insularo Diaoyu en la Orienta Ĉina Maro.

Lu diris, ke Ĉinio havas nekontesteblan suverenecon super la insularo Diayu kaj la insularo Nansha kaj iliaj apudaj akvoj. Li diris, "Ni rezolute sekurigas la teritorian sekurecon kaj marajn interesojn de Ĉinio kaj sin dediĉas al traktado de la disputoj kun la rekte koncernataj landoj per intertraktado kaj konsiliĝo." Li diris, ke li rimarkis, ke la blulibro tuŝis ankaŭ la gravecon de la ĉina-japanaj rilatoj por regiona paco kaj stabileco.

La speciala sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN marde adoptis la dokumenton de atingoj. Ĉiuj landoj promesis en la dokumento pli grandajn klopodojn por reagi al prisanaj kaj sekurecaj defioj kaŭzitaj de la drogaĉa problemo kaj plifortigon de internacia kunlaboro.

Nelonge post la malfermiĝo la speciala sesio senvoĉdone adoptis la dokumenton de atingoj. La dokumento diris, ke ĉiuj landoj reasertis siajn promesojn al principoj kaj celoj de tri internaciaj konvencioj, esprimis maltrankvilon pri problemoj rilataj al la publika sano kaj socia sekureco, kaŭzitaj pro misuzo de drogaĉoj, kaj decidis antaŭgardi kontraŭ misuzo de drogaĉoj, malebligi kaj bati kontraŭleĝan kultivadon, produktadon kaj kontrabandon de drogaĉoj.

La dokumento diris, ke solvi la tutmondan drogaĉan problemon estas komuna respondeco, kaj tiu problemo devas esti pritraktita per pli da efikaj internaciaj kunlaboroj en multflanka medio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin