Novaĵoj (Aprilo 25)

(GMT+08:00) 2016-04-25 17:11:23     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de aprilo, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Laoso atingis konsenton pri Suda Ĉina Maro; la Sekureca Konsilio de UN forte kondamnis misilo-pafon de KDPR. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Sabate ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun sia laosa paralelulo Saleumxay Kommasith. Ili atingis konsenton pri la demando de la Suda Ĉina Maro.

Ĉinio kaj Laoso unuece opinias, ke disputo pri iuj insuloj kaj rifoj de la insularo Nansha en la Suda Ĉina Maro ne estas problemo inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj nek influos evoluon de la rilatoj inter la du flankoj. Estas respektindaj la rajtoj de suverenaj landoj, kiuj memvole decidas manieron de solvado de disputoj laŭ la internacia leĝo. Ĉiuj partioj devas subteni koncernatajn landojn en paca solvado de disputoj pri teritorio kaj maraj interesoj per amika interkonsiliĝo kaj intertraktado kaj kune protekti pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro laŭ reguloj de la Deklaracio pri la Konduto de la Partioj en la Suda Ĉina Maro.

Dimanĉe la Sekureca Konsilio de UN publikigis mediatan deklaron, forte kondamnante la pafon de submara balista misilo fare de la Korea Demokratia Popola Respubliko en sabato. La deklaro diris, ke la ago de la Korea Demokratia Popola Respubliko refoje serioze malobservis koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio. Tiutage la registaro de Sud-Koreio forte kondamnis la pafon de submara balista misilo fare de la Korea Demokratia Popola Respubliko, dirante, ke ĝi kunlaboros kun la internacia komunumo kaj prenos necesajn rimedojn. Samtage la Korea Demokratia Popola Respubliko okazigis centran konferencon de raportado, celebre al la 84a datreveno de establo de la Korea Popola Armeo. Ĉefstabestro de la Korea Popola Armeo Ri Myong Su avertis en la konferenco, ke Usono kaj Sud-Koreio ne faru nuklean provokon kontraŭ la plej alta gvidantaro de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

La Sekureca Konsilio diris en sia deklaro, ke la misilo-pafo seriozigis streĉitan situacion en la regiono kaj pli granda sfero. Ĝi esprimis altan atenton pri tio. La konsilio emfazis, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko devas eviti agojn malobservantajn koncernajn rezoluciojn kaj ĉiuflanke observi la rezoluciojn, inkluzive de haltigo de agoj rilataj al balista misilo kaj promeso pri prokrasto de ĉi-rilata agado.

Tiutage la sudkorea Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis komenton, dirante, ke la pafprovo de la Korea Demokratia Popola Respubliko, malgraŭ ĝia sukceso aŭ malsukceso, evidente malobservis koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio. Tio estis serioza ago minacanta pacon kaj sekurecon de la Korea Duoninsulo, nordorienta Azio kaj la tuta mondo. La komento diris, ke la sud-korea registaro multfoje avertis, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko vizaĝos al pli forta reago de la internacia komunumo, se ĝi refoje provokos.

Sabate la sudkorea novaĵ-agentejo Yonhap citis raporton de la sud-korea armeo, dirante, ke tiutage la Korea Demokratia Popola Respubliko pafis balistan misilon el submara ŝipo en la maro oriente de la Korea Duoninsulo. Dimanĉe la Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko refoje sukcese pafis submaran balistan misilon.

La 25a de aprilo estis la 84a jariĝo de fondiĝo de la Korea Popola Armeo. En la sekva tago la Korea Demokratia Popola Respubliko okazigis centran konferencon de raportado por celebri la jariĝon. Ĉefstabestro de la Korea Popola Armeo Ri Myong Su diris, ke Usono transportis strategiajn armilojn al Sud-Koreio por milita ekzercado kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko, kaj tio streĉis la duoninsulan situacion. Se Usono kaj Sud-Koreio ignoros avertojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj plue faros nuklean provokon, ĝi la unua prenos baton kontraŭ malamikoj per tera, mara kaj aera armeoj.

Dimanĉe la siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj sendis leteron al ĝenerala sekretario de UN kaj prezidanto de la Sekureca Konsilio de UN, alvokante, ke UN kondamnu bombardon de armitaj organizoj kontraŭ civilaj loĝejoj en Sirio.

Sabate kelkaj loĝejoj en Damasko kaj norda urbo Aleppo estis bombarditaj. 11 civiluloj, inkluzive de infanoj, virinoj kaj maljunuloj estis mortigitaj kaj aliaj 59 vunditaj. Krome, loĝejoj, lernejo kaj hospitalo estis detruitaj.

Laŭ raporto, la atakoj estis faritaj de armitaj opoziciaj grupoj, kiaj Islama Armeo kaj Siria Liberiga Armeo. Ili celis rompi la interkonsenton pri batalhalto, atingitan lastatempe en la paca intertraktado en Ĝenevo. La siria registaro alvokis fortan kondamnon de UN al tio.

Dimanĉe usonaj amasmediatoj citis parolojn de oficialuloj en siaj raportoj, ke lunde usona prezidento Barack Obama anoncos aldonon de 250 militistoj al Sirio por helpi moderajn ribelulojn bati la ekstremisman grupon Islama Ŝtato.

Lunde en la germana urbo Hanovro vizitanta usona prezidento Obama anoncis la decidon aldoni 250 armeanojn al Sirio. Nun en Sirio estas 50 usonaj militistoj, kaj ili liveras servojn de milita konsultado kaj trejnado al la moderaj ribeluloj.

Dimanĉe en Hanovro germana ĉefministro Angela Merkel interparolis kun vizitanta usona prezidento Barack Obama. Ili diskutis pri la situacio en Sirio kaj reloĝigo de rifuĝintoj. Ambaŭ reasertis, ke la siria demando devas esti solvita per politika vojo. Tamen ili havis malsamajn opiniojn pri starigo de sekuraj zonoj por rifuĝintoj.

Merkel diris poste en komuna gazetara konferenco, ke Germanio liveros plu subtenojn laŭ sia eblo por konservi pacon kaj stabilecon en regionoj de konflikto. Ŝi emfazis, ke la pritrakto de multaj tutmondaj sekurecaj defioj bezonas komunan klopodon de ĉiuj transatlantikaj partioj.

Obama kontestis la proponon pri starigo de sekuraj zonoj, dirante, ke la usona flanko multfoje pensis tiajn proponojn, tamen ĝi opinias, ke tiu ideo estas malfacile realigebla, ĉar starigo de sekuraj zonoj tuŝas lokadon de granda nombro da militaj fortoj kaj superrigardon de homa fluado.

Irana mediato lastatempe raportis, ke antaŭ nelonge irana ministro pri petrolo Bijan Namdar Zanganeh diris post renkontiĝo kun komisionano de Eŭropa Unio pri klimata agado kaj energio Miguel Arias Canete, ke Irano jam subskribis la interkonsenton pri ĉiutaga eksporto de 790 mil bareloj da nafto al Eŭropo, tamen la nuna kvanto ankoraŭ ne sufiĉas, kaj laŭ prognozo, la celo estos atingita en la venontaj kelkaj monatoj.

Ekvadora prezidento Rafael Correa diris en televida parolado, ke pro la perdo de vivoj kaj la sufero de familioj, li subskribos dekreton pri ok-taga nacia funebro por la memoro de tiuj viktimoj.

Laŭ plej freŝaj donitaĵoj, 654 homoj estis mortigitaj kaj aliaj 16 601 vunditaj en la tertremo, dum 68 homoj ankoraŭ estas malaperintaj kaj 25 640 restas en ŝirmejo. Krome, la 7,8-magnituda tertremo detruis 9 730 konstruaĵojn en la provincoj Manabi kaj Esmeraldas.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin