Nenegeblas la suvereneco de Ĉinio super la Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2016-04-25 11:53:21     Redaktoro:Xiong Linping

Januare de 2013 Filipinoj unuflanke iniciatis arbitracion pri la Suda Ĉina Maro. Ĝi celis totale negi la teritorian suverenecon de Ĉinio super la insularo Nansha, provante pravigi sian kontraŭleĝan okupadon de partaj insuloj kaj rifoj en la Suda Ĉina Maro apartenanta al Ĉinio. Kun la evoluo de la kazo pli kaj pli klariĝis la koloro de la Okcidento, kiu manovris la aferon postkulise. Usona advokata teamo partoprenis la kazon, gvidis arbitracion, dum la tuta tempo. Devena de Japanio, Shunji Yanai, kiel la prezidanto de la Internacia Tribunalo pri Leĝo de Maro, aktive intervenis en la kazon. Usono kaj Japanio buŝe asertis, ke ili ne esprimu sian starpunkton ĉe la problemo pri suvereneco de la Suda Ĉina Maro, sed fekte ili agis partie por Filipinoj. Se oni rigardu el la historia rivero, la okcidenta ŝajna justeco fakte estas regreso, kiu malobservas la komencan ideon de la Okcidenton mem.

En 1939, dum la agresa milito kontraŭ Ĉinio, Japanio sendis soldatojn okupi partajn insulojn kaj rifojn de la insularo Nansha. Kun la venko de la monda antifaŝista milito kaj de la kontraŭjapana rezistmilito de la ĉina popolo, Ĉinio, Usono kaj Britio publikigis Cairo Declaration en 1943 kaj Potsdam Proclamation en 1945, kiuj fundamentis la internacian novan ordon postmilitan kaj difinis, ke Japanio devas redoni la teritorion de Ĉinio, ŝtelprenitan de si mem, al Ĉinio. En 1947 la ĉina armeo akceptis en la haveno Yulin la kapitulacon de la japanaj trupoj sur la insuloj en la Suda Ĉina Maro.

Efektive, dum longa tempo post la dua mondmilito, la suvereneco de Ĉinio super la Suda Ĉina Maro kaj la koncernaj rajtoj kaj interesoj ne nur ne suferis malkonsenton de iu ajn ŝtato, sed male akiris la ĝeneralan agnoskon de la internacia komunumo, inkluzive de Usono, Japanio, Francio kaj aliaj landoj.

Kaj krome, multaj mapoj kaj enciklopedioj eldonitaj interalie de Usono, Japanio, Francio, Britio, Germanio, Sovetio kaj aliaj landoj ĉiuj indikas la insulojn en la Suda Ĉina Maro kiel la ĉinan teritorion. Kaj nun ĉiu ajn intenco kaj pretendo negi la suverenecon kaj proprieton de Ĉinio super la Suda Ĉina Maro estas senscia pri la historio aŭ konsice forgesema.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin