Sukcesis internacia renkontiĝo de popolaj organizaĵoj kaj la 7a internacia kultura festivalo de Universitato de Internacia Komerco kaj Ekonomio

(GMT+08:00) 2016-04-27 17:04:54     Redaktoro:Ĝoja

La 21an de aprilo en Pekino malfermiĝis la internacia renkontiĝo de popolaj organizaĵoj kun la temo "Kultura Interŝanĝo kaj Kolora Mondo" kaj la 7a internacia kultura festivalo de Universitato de Internacia Komerco kaj Ekonomio.

Al la renkontiĝo kaj festivalo ĉeestis pli ol 3 mil personoj, inter ili estas diplomatoj de pli ol 100 landoj, kiel Usono, Rusio, Japanio, Barato kaj Sud-Afriko, reprezentantoj de Monda Fonduso por Naturo, Internacia Unio por Konservado de Naturo kaj aliaj internaciaj organizaĵoj kaj reprezetantoj de pli ol 50 pekinaj neregistaraj organizaĵoj.

La 22an de aprilo, pri la strategio "La Zono kaj La Vojo" diskutis varme reprezentantoj de popolaj organizaĵoj, erudiciuloj kaj fakuloj.

Arta prezentado dum la festivalo

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin